Venecio
El Neciklopedio
| PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!! Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj la Mamma Camorra se la prende con te, kaco! | |
"Mi loĝis unu jaron en Venecio"~ Antonio De Salvo pri sia luksa vivo
Venecio estas urbo, kies stratoj estas akvaj. La koro de Venecio estas la Granda Kanajlo, kiu transfluas la tutan urbon senforme. La Kanajlo admireblas vicion da belegaj pajacoj.
La Placo de Sankta Marko estas aŭtentika mastraĵo de la eŭropa arkitekturo. La bizanca Baziliko de sankta Marko gastigas la mortrestaĵon de la patrino.
Ĉe la dekstra flanko de la bazilisko staras la Palazzo Ducale (Doga Pajaco).
Enhavo |
[redakti] Naĝado
La naĝa trafiko plej gravas en Venecio. Eblas naĝe atingi multajn lokojn en akceptebla tempo, ĉar la plej granda distanco sur la ĉefaj insularoj estas nur kvar kilometroj. Tamen naĝe ne eblas atingi la aliajn insulojn de la laguno.
[redakti] Boatoj
Boatoj estas la plej konvena transportilo en Venecio, ĉar preskaŭ ĉie preterpasas kanajlo.
[redakti] Gondoloj
Venecio famas interalie pro siaj gondoloj, barketoj longaj kaj sveltaj, kiujn la barkisto pelas per unusola remilo. Ili estas konataj kiel transportilo por aventuremaj gefikantoj, sed servas ankaŭ kiel tute ordinaraj taksioj.
[redakti] Liniaj boatoj
Samkiel aliaj urboj havas publikajn aŭtobusojn, Venecio havas publikajn boatojn, kiuj servas fiksitajn liniojn. Ili nomiĝas vaporŝipeto, sed funkcias per dizelaj motoroj.
