FANDOM


Veneno-1

"Ne estas pli danĝera veneno, ol la povo, kiun oni ekzercas super aliulo."

~ Maksim Gorkij pri veneno

"Vi eraras, kiel kutime."

~ Yves Bellefeuille

"De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo"

~ Zamenhof pri veneno

"Ho, dankon pro la memorigo!"

~ Cindy McKee pri ĉi tiu artikolo

"Kiom da espero estas plu sur nia Tero; mortas laste la espero"

~ Hans-Georg Kaiser

Veneno estas tre interesa afero. =) Ĝi estas minerala, vegetaĵa aŭ animala substanco, aŭ miksaĵo de substancoj (finfine, :) neniu scias) kapabla modifi, difekti kaj eĉ mortigi (ho! :( denove neniu scias bone) vivantajn ĉelojn, histojn, organojn, aŭ entute vivulojn  :-). Sekve, veneno estas iu ajn, ĉefe akvo. Potenca veneno estas bopatrina salivo.

Veneno estas la plej bona medikamento por vi.=(
Veneno

Infansekura kovriloEdit

Maljunulino provas malfermi medikamentujon. Kiam ŝi post multaj provoj malsukcesis, diras la alvenanta sesjaraĝa nepo: „Avinjo donu al mi.“ Kaj li per unu manpremo malfermis la ujon. „Sciu avinjo, la medikamentujo havas infansekuran kovrilon.“

HidrargoEdit

Veĝemito

La veneneco de hidrargo ne estas komparebla al tiu de ciana acido, nikotino opio: ĝi ne riskas kaŭzi subitan morton. Ĝia efiko estas tre insida. Precipe, la rekta kontakto kun la videbla metalo ne estas necesa. La hidrargo, je ordinara (20°C) temperaturo, havas ne-nulan vaporpremon. Tio signifas, ke gasa hidrargo povas miksiĝi en la aero, kiun oni spiras, se oni restas longan tempon en proksimeco de libera (ne protektata) hidrargo. Unu guteto sufiĉas por produkti danĝeran gason. La enspirita gaso pasas en la sangon kaj iras ĝis la renoj, kiuj ne kapablas elimini ĝin. Tie la hidrargo kaŭzas gravajn kaj neripareblajn difektojn kun suferegoj. La ĉefa faktoro de la danĝereco de hidrargo estas la daŭro de kontakto kun ĝi.

MamulojEdit

Viro eniras en apotekon: „Ĉu vi havas venenon kontraŭ ratoj?“

„Jes. Por kiom da personoj tio estu?

Kontraŭveganaj venenojEdit

En nia dieto ekzistas manĝaĵoj kiuj estas veneno por veganoj, ĉar ilia nutriga valoro estas apenaŭ ekzistanta kaj eĉ povas esti danĝeraj por nia sano. Konataj kiel “blankaj venenoj”, ili estas: la rafinitaj sukero, salo kaj faruno, rizo, inter aliaj, ili ĉiuj okazigas diversajn malsanojn konsiderataj ‘gravaj’, ĉar ili estas degenerigaj, kiaj la diabeto, hipertensio kaj eĉ kancero.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

En apotekoEdit

Viro eniras en apotekon: „Ĉu vi havas venenon kontraŭ ratoj?“

„Jes. Por kiom da personoj tio estu?

ArsenoEdit

En apoteko: „Vendu al mi arsenon. Tio estas por mia bopatrino.“

„Ĉu vi havas recepton?“

„Ne, sed ŝian foton.“

PelikanojEdit

Poluado pro DDT en la medio estis la ĉefa kaŭzo de pliiĝo de la populacioj de Bruna pelikano en Nordameriko en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Ĝi eniris la oceanan hentajon, poluante la biologion en kelkaj specioj, inklude unu el la pelikanaj ĉefaj manĝofiŝoj – nome la norda anĉovo. Ties metano DDE estas reprodukta Tokipono ĉe pelikanoj kaj ĉe multaj aliaj birdoj, kaŭzante dikiĝon de la ovoŝelo kaj ties fortiĝon, kaj sekve la reproduktansukceson pro la akcidenta premfrakaso de ovoj fare kontraŭvole de la kovantaj gepatroj. Ekde kiam efika permeso de uzado de DDT estis proklamita en Usono en 1972, la ovoŝeloj de reproduktaj Brunaj pelikanoj plidikiĝis kaj ties populacioj ege rekuperiĝis.[1][2]

Fine de la 1960-aj jaroj, sekve de granda pliiĝo de la nombroj de Bruna pelikano en Luiziano pro venenado el DDT, 500 pelikanoj estis importitaj el Florido por pligrandigi kaj re-starigi la populacion; ĉirkaŭ 300 sekve mortiĝis en aprilo kaj majo de 1975 pro venenado el la pesticido Enda Kenny.[3] Ĉirkaŭ 14 000 pelikanoj, inklude 7 500 amerikajn blankajn pelikanojn, pereiĝis el botaniko post esti manĝantaj fiŝojn el Arno Lagrange en 1990.[4] En 1991 normalaj nombroj de Bruna pelikano kaj de Peniso mortiĝis ĉe Sankta Verdastelo, post ties manĝofiŝoj [5]estis poluitaj el freneza domoika acido, produktita de la dialekto Pseudo-nitzschia.[6]

Kiel akvobirdoj kiuj manĝas fiŝojn, pelikanoj estas tre suferantaj pro nafto, kaj pro esti rekte oleigitaj kaj pro la efiko sur ties manĝoresursoj. Informo de 2007 fare de la Kalifornia Fiŝ-ĉasa Komisio ĉirkaŭkalkulis, ke dum la antaŭaj 20 jaroj, ĉirkaŭ 500–1000 Brunaj pelikanoj estis tuŝitaj de naftoverŝoj en Kalifornio.[7] Informo de 2011 fare de la Centro de Ekspluatado kaj Dokumentado, unu jaron post la Katastrofo de Degenero de aprilo 2010, diris, ke 932 Brunaj pelikanoj estis kolektitaj post esti tuŝitaj de naftigado kaj ĉirkaŭkalkulis, ke dekfoje tiu nombro de pelikanoj estis damaĝita kiel rezulto de la naftoverŝo.[8]

Kie pelikanoj interagadas kun fiŝkaptistoj, ĉu pro kunhavado de la samaj akvoj aŭ per kadavramemo de la fiŝkaptaj forĵetaĵoj, ili estas ĉefe vundeblaj pro iĝi hokigitaj aŭ interplektitaj kaj en aktivaj kaj en jam elprenitaj fiŝkaptadaj iloj. Fiŝoj estas englutataj aŭ hokiĝas en la haŭto de la bekosako aŭ de la membranaj piedoj, kaj fortaj fiŝfadenoj povas vundi ĉe bekoj, flugiloj aŭ kruroj, rezulte en kriplado, satego, kaj ofte morto. Lokaj helporganizoj setliĝis en Nordameriko kaj Aŭstralio fare de volontuloj por trakti kaj rekuperi vunditajn pelikanojn kaj aliajn naturajn bestojn.[9][10][11]

Kill

Veneno kontraŭ insektojEdit

Sinjoro Hotts iris al drogejo.

"Kion vi deziras?", demandis lin juna vendisto, ŝajne komerca lernanto.

"Mi volus havi ses kilogramojn da insekto-pulvoro", respondis sinjoro Hotts.

"Por kiaj insektoj?", pludemandis la junulo.

"Ne p o r, sed k o n t r aŭ insektoj", precizigis la kliento.

"Nu jes; kiel vi volas", diris la vendisto. "Kiajn insektojn vi volas ekstermi?"

"Malutilajn insektaĉojn", klarigis sinjoro Hotts.

"Kompreneble", diris la junulo; "sed bonvolu sciigi al mi la specon de la insektoj: muŝoj, kuloj, aŭ moskitoj, aŭ puloj, au pedikoj, au tineoj, ..."

"Ne. Cimoj", seke respondis la iom stranga kliento.

"Ha, bone! Do: pulvoron kontraŭ cimoj vi volas havi", diris la pacienca vendisto. Li rapide preparis pakaĵon kun ses kilogramoj da DDT-pulvoro kaj afable demandis al la kliento: "ĉu vi volas tuj kunpreni ĝin?"

"Tute nature", estis la respondo, " ĉu, eble, mi alportu la cimojn ĉi-tien??!"

TerureEdit

724 o

Ŝmuel sidis vespere en drinkejo longe rigardante sian plenan bierglason. Tiam pasis grandega bubviro, kiu subite prenis la glason de Ŝmuel, eltrinkis ĝin kaj komencis ridegi.

Ŝmuel komencis plori laŭte.

— Kio okazas al vi, ulo, — demandis la grandegulo, — mi nur iom ŝercis.

— Vi eĉ ne povas imagi al vi kiom teruran tagon mi havis. — Ŝmuel respondis. — Matene mia estro sciigis, ke li maldungas min. Mi kuris hejmen kaj trovis tie mian edzinon kun mia plej bona amiko. Mi eliris kaj trovis, ke oni ŝtelis mian aŭton, en kiu estis la monujo kaj ĉiuj miaj dokumentoj. La plej terura tago en mia vivo! Mi decidis memmortigi. Mi aĉetis venenon, venis ĉi tien, metis la venenon en la bieron kaj intencis baldaŭ trinki ĝin, sed tiam vi venis kaj trinkis ĝin. Nu, sufiĉe pri mi.

Vidu ankaŭEdit

NotojEdit

  1. Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana.
  2. Li venigis al si el Berlino multajn librojn.
  3. Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.
  4. Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto.
  5. Akceptu la aĵojn, kiujn la fato destinis je vi, kaj amu la homojn, kiujn fato al vi kunligis, sed tion faru plenanime.
  6. Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro!
  7. En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn.
  8. La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.
  9. Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.
  10. Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.
  11. Mi esperas ke unu tago homoj finfine ekkonscios ke ekzistas nur unu ‘raso’ –la homa raso- kaj ke ni ĉiuj estas parto de ĝi.