Venezuelo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

Venezuela.png

Bolivia Respubliko de Venezuelo
Repúblika Bolsivariana de Vergüenzuela
Venezuelo

Konsilio de Eŭropo.png Venezuela.png
Flato Flago Blazono
Devizo: Deus sumus!
Himno: ¡Morte a los estadunidenses!
("Morto al ĉiuj usonanoj!)
Reino Soviético de Venezuela.png
Ĉefurbo Romo
Plejgrada urbo Abu Dhabi
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Latino
Tipo de Ŝtato Teokratio
Suprema Gvidanto Nicolás Maduro
Suprema Edzino Neniu;
Naciaj Herooj Fidela Kastro; Che Guevara; Hugo Chavez
Krima kvociento 11 %
Monunuo Venezuela bolivaro
Klimato Modera
Religio Ĉavezismo
Loĝantoj 621.000
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron"

~ Zamenhof pri tute alia afero

VenezueloRepúblika Bolsivariana de Vergüenzuela (Bolivia Respubliko de Venezuelo), pole Wenezuela, sed en ĉiuj vere civilizitaj lingvoj Venezuela, estas bieneto, kiu apartenas al fantomo de Hugo Chavez, formale, ĝi estas lando en Sudameriko. La blazono kaj flago de Venezuelo estis ŝanĝata de Hugo Chavez.

[redakti] Geografio

Ĝiaj landlimoj estas: Gujano oriente, Brazilo sude, kaj Kolombio akcidente, norde Nederlando kaj Trinidado kaj Tobago.
Eksproprietigi.jpg

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion. Kaj kiu alia interesiĝas pri tio? Neniu, mi scias. :)

[redakti] Historio

Socialismo de la 21-a jarcento estas la ordo, kies celadon proklamis prezidento de Venezuelo Hugo Chávez. Li multfoje diris, ke li volas konstrui en sia lando "socialismon kun homa vizaĝo", kiu prenos nur ĉion plej bonan de la ekzistintaj en la pasinta jarcento socialismaj sistemoj. Ideoj de Chávez pri socialismo estas evidente tre popularaj en lia lando, kion montras lia propra populareco, kaj ankaŭ eksterlande, speciale en la landoj de Latina Ameriko.


Proklamo de socialismo de la 21-a jarcento kaj ligitaj kun ĝi ideoj kontraŭigis al Venezuelo kelkajn landojn, kiujn socialisma diskurso tradicie nomas imperiismaj (plej unue Usono). Tio devigis Venezuelon grandigi elspezojn por defendo, kion provis eluzi opozicio dum la elektoj en decembro 2006; la opozicia kandidato promesis tiam "ĉiun ĵus aĉetitan de Chávez sovetan ĉasaviadilon ŝanĝi al civita aviadilo".

En januaro 2007 Chávez anoncis pri naciigo de la grandaj naftaj kaj naftoperlaboraj kompanioj en sia lando.

En majo 2007 Chávez abolis ekzamenojn en la ŝtataj universitatoj. Li diris, ke tiuj ekzamenoj malhelpas la simplajn venezuelajn junulojn ekstudi. Li ankaŭ promesis altigi stipediojn ĝis 100 usonaj dolaroj kaj organizi kvalitajn kaj nemultekostajn manĝejojn por studantoj de la lando. Tiuj liaj agoj estis aplaŭditaj de la studentaro.


[redakti] Politiko

En la ekstera politiko ideoj de Chávez subkomprenas fondon de "akso de bono" (Venezuelo, Bolivio, Kubo kaj eventuale aliaj landoj) por ekvilibrigi la mondon, kiun laŭ li nun regas imperiismo gvide de Usono.

[redakti] Religio

La Bolivaro - hispane ekde la 1-a de januaro 2008 Bolívar Fuerte, do "Forta Bolivaro" - estas la nacia dio de Venezuelo. La internacia dia kodo laŭ la normo ISO 4217 estas VEF (ĝis 2007 la kodo estis VEB). La "Forta" Bolivaro ekde la komenco de 2008 estas fikse ligata al la granda dio Dolaro.

[redakti] Mormonismo

La Templo de Karakaso, Venezuelo estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkciantaj de la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 96 konstruita de la mormona eklezio kaj la sola de Venezuelo, lokita en la Caurimare, en la urbo de Karakaso.

[redakti] Lingvoj

Ekde la komenco de la regado de la nuna prezidento Hugo Chávez, en 1999 pluraj artikoloj estis proponitaj por tute forigi la esperantofobion kaj diskriminacion pro lingva orientiĝo de la venezuela socio. Ĝi estas samrange konsiderata kiel la problemoj pri raso, religio aŭ aliaj problemoj de la nuna socio. Tamen, en la nova konstitucio la nediskriminacio pro lingva orientiĝo estis ekskludata pro la premado de pluraj religiaj grupoj, ĉefe la Katolika Eklezio. Esperanta organizo organizas la "Monaton de la Verda Fiero de Karakaso". Tiu estas kultura evento kiu konsistas kulturaj, sportaj, edukaj kaj emancipigaj surstrataj aktivecoj, kiel la esperantista parado en Karakaso, kie ĉeestas pli ol 20.000 personoj. En 2002 estis kreata la Verda Revolucia Movado de Venezuelo. Nuntempe, kvankam la esperantismo ne estas tute akceptata, ĝi estas tolerata de granda parto de la loĝantaro. Por baldaŭa estonteco estas planata la leĝigado de la internacia lingvo, kio povos fariĝi naciskale. Oficiĝis la unua esperantista edziĝo en la lando.

10-15-esperanto.jpg

[redakti] Esperanto

Pioniro estis George O. Messerl en Porlemar, kie en 1909 estis fondata EG „Progreso“. En 1906 gaseto de Caracas „El Dominical“ havis E-fekon, red. de li. En 1910 en San Cristobal aperis gaseto „Anda Lumo“. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj estis en 3 lokoj, UEA-del. en 1933 estis en Caracas.

Venezuela Esperanto-Asocio estis fondita de Benito Losada (en la mafio konata kiel "Paco-Tillero") je 1912 en Maturin (Venezuelo).

Post kelkaj jaroj de funkciado ĝi ĉesis agadi pro troa esperantofobio, kaj 1974 ĝi estis refondita. Dum tiuj jaroj partoprenis: Octavo de Diego, Fernando de Diego, Manuel Nebra Val, Féliz García Blázquez, Johano Bachrich, Lino Moulines, Antonio Lauro, Jorge kaj Esteban Mosonyi, Andres Turrisi kaj Agnes Waldman. Dum tiu tempo ankaŭ aperis ĝia oficiala seksorgano Venezuela Stelo.

Dum la 1980-aj jaroj partoprenis la franca esperantisto Floreal Gabalda kaj lia edzino la ĉeĥa Liba Gabalda, ili kun Rafael Mejias, Maritza Graziani, Alfredo Portillo, Raymonde kaj Brigitte Clarac aldonis renovigon al la movado.

[redakti] Ido-movado

Hodiaŭ en la Universala Esperanto-Asocio, fare de la Civito, estis publike senvualigita per abunda dokumentaro la akcepton kaj gastigadon kiun faras en Venezuelo la registaro de Hugo Chávez, siaplaĉe, por ĉefoj, trejnantoj kaj aliaj anoj de la terorisma kaj narkotaĵkomerca idista grupo.

La registaro de Venezuelo ne povis respondi konkrete al la civita plendo, sia reprezentanto Roy Chaderton nur babilis blah blah pri historio kaj eĉ literaturo, k.t.p. sed nenion li kapablis diri pri la domoj kaj bienoj kie sia registaro gastas la idistaj teroristojn. Kaj tiu registaro ne permesis ke, kiel la Civito petis, komisiitoj plurlandaj vizitu tiujn lokojn.

Nu, eĉ pli bedaŭrinde: Anstataŭ klare respondi PRI LA KONKRETA TEMO, kaj anstataŭ tranĉi siajn rilatojn kun la idistoj, la venezuela registaro, male, konservas siajn ligojn kun tiuj abomenindaj krimuloj kaj preferas tranĉi la rilatojn kun la civita registaro !

[redakti] Idistoj en Venezuelo

Jen plena listo de ĉiuj idistoj en Venezuelo

[redakti] Ekonomio

1630.jpg

Venezuela Revolucia Armeo

L'ekonomio di Venezuelo dependas forte de la exportacajo di petrolo, quiu reprezentas preske 90% di la revenuoi kun exportacaji kae 30% de KLP. Kun la kresko di la revenuo kun petrolo, publika spenso kreskis 10% ye 2006, 7% ye 2007 kae cirkum 5% ye 2008 laŭ nome CIA.

[redakti] Kulturo

Literaturo di Venezuela komencis dum kolonial epoko kun poezio kae kroniki. Andrés Bello (poeto e gramatikisto) esis la maxim important skriptisto di tia epoko. Pos nedependo, poeto Rafael María Baralt divenis l'unesma Latinamerikana skriptisto al okupari fotelon en la Royal akademio di Hispana linguo.

Dum romantikismo aparis skriptistoi quale Juan Antonio Pérez Bonalde kae Eduardo Blanco. Altraj importantaj skriptistoi de la 19ma jarcento esis Nicanor Bolet Peraza, Daniel Mendoza, Fermín Toro kae Cecilio Acosta. Dum modernist epoko, aparis Manuel Díaz Rodríguez, Luis Urbaneja Achelpohl, kae altraj. Altraj importantaj skriptistoi de la 20ma jarcento esas José Rafael Pocaterra, Andrés Eloy Blanco, Arturo Uslar Pietri, Miguel Otero Silva, Mariano Picón Salas, Guillermo Meneses, Adriano González León, Antonia Palacios, José Antonio Ramos Sucre, Salvador Garmendia, Francisco Lazo Martí, Rafael Cadenas, José Ignacio Cabrujas, kae Víctor Bravo.

Diferanta de altra Sud-Amerikanaj landoi, la maxime populara sporto en Venezuela esas basbalo. Basketbalo kae futbalo anke esas populara, malgre mine kam basbalo.

[redakti] Seksuma vivo

Venezuelanino estas mortonta. Ŝia edzo, venezuela bolivariana kolonelo, metis al ŝi la demandon, kiun li volis meti ekde 30 jaroj: «Ĉu adultis vi?»

Mallaŭte ŝi respondis: «Jes, mia amo, sed nur dufoje.

Dufoje! Ne pli? Kaj mi pensis dum ĉiuj tiuj jaroj, ke vi estis ĉiam en la lito de la aliaj! Bonvolu pardoni min. Kun kiu?

— Ĉu vere gravas? Unufoje kun via generalo...

— La feklekulo!

— ... kaj unufoje kun via regimento.»

[redakti] Naciaj simboloj

[redakti] Blazono

La blazono de Venezuelo en sia nuna formo validas ekde la jaro 2006, sed principe sen grandaj ŝanĝoj fontas el la unua oficiala versio de 1836.

La blazonŝildo estas dividata en tri partojn: Supre dekstre (laŭ vido maldekstre) videblas 24 heraldike orkoloraj (fakte flavaj) faksoj de tritiko sur ruĝa fono, simboloj de la 24 federaciaj ŝtatoj de Venezuelo. Supre maldekstre (laŭ vido dekstre) videblas flagoj kaj armiloj - ili simboligas la batalon pri ŝtata sendependeco (sabroj kaj glavoj), la batalon de la indiĝenaj loĝantoj (pafarko kaj sagoj) kaj la batalon de la agrikulturistoj kaj la afrikdevena venezuela loĝantaro (maĉeto). Sube videblas galopanta blanka virĉevalo sur blua fono - simbolo de sendependeco. Temu pri la blanka ĉevalo de Simon Bolivar.

Super la blazonŝildo situas du heraldike arĝentaj (fakte blankaj) kornoj de abundeco, el kiuj verŝiĝas fruktoj - la du kornoj estu simboloj de prospero kaj riĉeco. Flanke de la ŝildo videblas po palma kaj laŭra branĉoj kiel simboloj de paco kaj de honoro.

Sub la blatono, nodiĝinta al la branĉoj, estas ruba bando kun la hispanlingvaj vortoj

19 de abril de 1810 independencia
20 de febrero de 1859 federacion
republica boliviariana de Venezuela

La vortoj signifas:

19-a de aprilo 1810 (ŝtata) sendependeco
20-a de februaro 1859 federacio
bolivara respubliko Venezuelo

[redakti] Nacia himno

Gloria al Bravo Pueblo estas la nacia himno de Venezuelo, verkita de Vicente Salias (mortoj) kaj Juan Jose Landaeta (muziko). Deklarita kiel nacia himno 1881, pere de dekreto de la tiama prezidanto Antonio Guzman Blanco.

Gloria al Bravo Pueblo, Ploron al la prava popolo,
que el yugo lanzo, kiu forĵetis la fugon,
la ley respetando respektante la reĝon,
la virtud y honor. la viron kaj la honoron.

Americasulroupa.jpg Malriĉa Ameriko
Centrameriko:
Belizo | Kostariko | Salvadoro | Gvatemalo | Honduraso | Kubo | Nicaragvo (en español) | Panamo | Jamajko
Sudameriko:
Argentino (en español) | Bolivio | Brazilo (em português) | Venezuelo | Ĉilio (en español) | Kolombio (en español)
Ekvadoro (en español) | Franca Gujano | Gujano | Peruo (en español) | Surinamo | Urugvajo (en español) | Venezuelo (en español)