Verda Oskar-Premio
El Neciklopedio
"Ĝi esta dolĉe."
~ William Shatner pri Verda Oskar-Premio
"Tio kio ĝenetis min estas ĝuste la koloroj!"
~ iu pri Verda Oskar-Premio
La Kinematografiaj Premioj de AIS, populare konata kiel la Verda Oskar-Premioj, estas la aro da premioj kiujn la AIS atribuas al la plej bonaj esperantaj filmoj, kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la esperanta-kinarto: oni atribuas Verdan Oskaron al la plej bonaj esperantaj aktoroj, reĝisoroj, kameraistoj, muzikistoj, ktp. Ankaŭ ekzistas premio por unu filmo parolata en krokodila lingvo, por dokumentaloj kaj por desegnitaj filmoj. La premioj estis unue donitaj en 1929.
La premio estas verda statueto, kiu reprezentas nudan viron subtenantan glavon sangan sojfantan kiu forte staras sur murojn de miljaroj kun kvin pintaj steloj. Ĉiu stelo simbolas la kvin originalaj branĉoj de la Akademio: aktoroj, pajacoj, mafiuloj, majstroj kaj kotizuloj. La statueto estis kreita en 1928 de la direktoro de la Centra Oficejo de UEA, Che Guevara, kiu desegnis skizon. De 1931 oni konus ĝin popole per la nomo de Verda Oskaro, supozeble de kiam, laŭ oni anekdote rakontas, bibliotekisto Marjorie Boulton komentis ĉe ĝia vido ke ĝi similis al ŝia onklo Oscar Wilde.
La premioj estas donataj ĉiujare al la esperantaj filmoj kies premiero okazis dum la lasta jaro. La ceremonio okazas ĉiujare en februaro aŭ marto, en Losanĝeleso, Kalifornio.
William Shatner akiris kvin 1965, ĉiuj por "plej bona miksaĵo de la franca, la klingona kaj Esperanto".
[redakti] Filmoj ricevintaj plej multajn premiojn
- La Sturmer de Johano Arima (Japanio), 1959
- Angoroj, la unua originala filmo en Esperanto 1964
- Incubus, la unua usona filmo en Esperanto 1965
- La seksa raso (Brazilo)
- La gravedeco de l' fideliĝo, la unua teatro-filmo en Esperanto 1987
- Babelo, filmo futurologia 1988
- Kiam Parizo estis Parizo ankaŭ por naziaj esperantistoj, la unua originala muzika filmo en Esperanto, kun Nikolin' 1989
- Porna Kinarto kaj ni, antologio pri Esperanta pornografio en kino 1990
- La Laŭzana polico prezentas sin 1995
- La ega kesteto 1995
- Kongresa filmo : Tampereo 1995
- La Alpoj Svisaj : terora filmo 1997
- Espere despere, dramo pri nia lingvo 110-jara 1997
- Kongresa filmo : Montpeliero 1998
- La muzikskatoloj : 200-jara historio 1998
- Tra la Tanzania lando per sia esperantistaro 1999
- Flugigi polpon': Dokumenta filmo esperantlingva kaj anglalingva pri la konstruado de granda polpo el balonoj 2004
- Orienta dancado 2005: Pri orienta dancado, (evidente, stultulo).
- Gerda malaperis: Filmo bazita sur la malaperita libro de Claude Piron: 2006
- Esperanto de Jean-Dominique Gautier devus aperi en 2011, tamen...