Verda Paradizo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Paradizo estas fikema anglismo"

~ Usonano
6 n.jpg

"La verda koloro estas tre bela"

~ Esperantisto

"Eĉ ŝtono verdiĝas, se ĝi longe ne moviĝas"

~ Zamenhof

"Iam la kutima problemo estis la malavangardeco de Esperantujo, sed nun ĉi-kaze regas la modeco"

~ Ralph Dumain

"Nia moto esez: Ido vivas! - Vivez Ido!"

~ idisto

"Nostre lingua es le melior instrumento moderne pro le communication international in tote le mundo"

~ Interlingvaistoj trolante

"Hok artikul no es in angles!"

~ framasona reformisma interlingvaisto
Paradizo.JPG
Verda Paradizo estas la tero promesita en la Biblio, pli specife en Apokalipso. Laŭ la esperantaj sanktaj libroj Zamenhof revenos surteren akompanata de liaj apostoloj kaj detruos la malamikojn de la esperantistoj por krei novan mondon La Nova Esperantujo. Tiu verda paradizo estos eterna vivo en Universala Kongreso kie oni ne ĉesos paroli esperante dum tuta jarmilo. La esperantistoj estos tre feliĉaj ĉar ne plu aŭdos la kritikojn kaj mokojn de la homoj kiuj antaŭe konsideris ilin stultuloj. La Verda Paradizo estos regata de La Majstro Zamenhof, Eterna Reĝo de la Esperantistaro. En la nova mondo ĉio estos verda kaj abundos multaj bestoj escepte de krokodiloj, aligatoroj, kajmanoj kaj papagoj.
Paradizo seal big.gif

Reptila Logotipo de Paradizo

[redakti] Lidja Zamenhof

Lidja Zamenhof, naskita en 1904, ununura filino de la Majstro, instruistino laŭ la Cseh-metodo, bahaismanino, mortinta en nazia ekstermejo, laŭ la kredo de iuj, staras ĉe la enirpordo al la Verda Paradizo por bonvenigi la Martirojn de la Esperanto-movado.

[redakti] Becaire

4682.jpg

Niaj samideanoj, kiam mortas, tuj malkovras, ke la paradizo malsimilas al la priskribo, kiun donas el ĝi la puritanaj kristanoj. Tiu psiskribo de la transmondo, kie esperanto estas la interlingvo, estas la plej bona parto de la Apokalipso laŭ Louis Beaucaire (ALB 1:1-35):

1-Estas malfacile priskribi mian konfuzon, kiam mi retrovis min en tute nekutima stato de malpezeco. 2-Mi ŝvebis en blueta atmosfero. 3- Antaŭ mi etendiĝis ia senfina murego, kies materialo ŝajnis nepalpebla miksaĵo el brilaj nuboj, vanila kremaĵo kaj holivuda kiĉa dekoracio. 3- En ĝi faŭkis portalo, super kiu flagris granda surskribo : PARADIZO. 4-Komence mi hezitis alŝvebi al tiu loko, pri kiu mi blasfeme ŝercadis dum mia tuta vivo. 5- Sed mian scivolon tiklis la surskribo en Esperanto kaj ankaŭ la dolĉa muziko obtuze sonanta tra la nuba pordego [...]
12-Iu fajfis tra la fingroj, kaj maljunulo vestita per longa noktoĉemizo aperis sur la stratusa sojlo. 13- Li signis al mi, ke mi alproksimiĝu, kaj diris al mi: 13- Ave, domine. Quid expectas ante januam? Ho! Pardonu. 14-Mi ne sukcesas perdi la malbonan kutimon paroli latine. 15-Mi deziras al vi agrablan eternon. 16-Eniru do en la paradizon! [...] 30- Sur bretoj el nekonata ligno staris sinsekvoj da foliantoj, dekstre rozaj en la fako PARADIZO kaj maldekstre nigraj sub la rubriko PURGATORIO. 31- Sankta Petro lerte kaptis roze binditan libregon, kaj lia montra fingro rapide laŭglitis la kolumnojn, dum li litaniadis :32 - Baedeker, Baghy, Bakunin, Balkanyi, Balzac, Barbusse, Bartelmes, Bastien, jen, jen vi, konstatu, ĝuste super Beaufront. 33- Ha! Li estis punita je tri jaroj da purgatorio, antaŭ ol veni en la paradizon. Male vi havas tre bonajn notojn. Legu kion la Ĉefo skribis apud via nomo: 34- Ŝatas vinon, bieron, brandon, spican manĝon, belajn virinojn, spritajn ŝercojn. 35- Kaj la Ĉefo propramane substrekis : Bona esperantisto.

En la dua ĉapitro, Anĝelino Gabriela zorgis pri la vestado de nia heroo, kaj estas en la akompano de sankta Rabelezo, ke li malkovris la mirindan paradizan ĝardenon. Ekpaŝante sur vojeto serpentanta inter du riveretoj, apud arboj ŝarĝitaj de ĉiaj fruktoj, nia bervalano ekkriis (ALB 2:20-29)

20-Sankta Rabelezo, tiom da neatenditaj strangaĵoj konsternas min, ke mi ne scias, per kiu demando mi komencu. La anĝeloj videble havas sekson kaj ne flugilojn. 21-Ĉiuj loĝantoj parolas Esperanton. Mi promenas kun vi en la paradizo, anstataŭ bruli en la eterna fajro de la infero. 22-Ridetante, sankta Rabelezo interrompis min : 23- La infero tute ne ekzistas. Ĝi estas nur inventaĵo de senspritaj blaguloj. Kiel povus la Eternulo, kiu estas senlime bona, elpensi tian abomenaĵon por sia kreitaro? 24- Tiu punejo ja ekzistas, sed, kiel sankta Petro jam klarigis al vi, ĝi estas destinita por alispecaj pekuloj. 25- Finfine la teologoj devos iam revizii siajn praajn doktrinojn kaj klare agnoski, ke la ĉiopova Kreinto provizis la homojn per kvin sensoj uzotaj dum la tuta vivo. 26- La regula vartado de tiuj sensoj estas la sola kulto, kiun la Eternulo atendas de la homoj. 27- Ĝi estas kvazaŭ prepariĝado al la paradizaj ĝuoj. 28-Jes, ĉiuj, kiuj malestimas la bonaĵojn de la surtera vivo kaj malhelpas siajn samtempulojn ĝui ilin, ne indas transiri post la morto rekte al la ĉiela feliĉego. 29- En la purgatorio do restas pli malpli longe militistoj, vegetaranoj, ĉikanemuloj, klubkasistoj, jezuitoj, sadistoj, asketoj, politikistoj, teduloj, ktp.

[redakti] Artfarita paradizo

6188 n.jpg

Iuj revas konstrui por esperantistoj apartan urbon au loĝigi ilin en neloĝata insulo en oceano. Iuj supozas, ke tiea vivo estos simila al paradizo, aperos iu nova supera kulturo k.t.p. Ne! Ja esperantistoj estas esperantistoj nur rilate al neesperantistoj kaj nur tiom, kiom ili propagandas la internacian lingvon. Se oni ne batalas por Esperanto, oni ne estas esperantisto. Kiam la tutmonda lingvo iĝos realaĵo, tiam E-movado, memkompreneble, ne plu ekzistos, ĉar celo de la movado estos atingita. Same statas inter esperantistoj: rilate unu al la alia ili tute ne estas esperantistoj, ĉar ili ne bezonas konvinki unu la alian lerni la lingvon. Esperantistoj rilate unu al la alia estas simplaj, ordinaraj homoj, se ili parolas nur en Esperanto. Gravas ne formo, sed enhavo de la parolado.

Loĝante en aparta "komunumo" (vilaĝo insulo), izolite de la cetera mondo, esperantistoj estus ordinaraj filistroj, uzantaj specialan lingvon, kiu tamen ne liberigos ilin de fia karaktero, eraroj, kvereloj k.t.p. Do, esperi, ke izolitaj esperantistoj povus krei ian superan kulturon, estas treege naive. Esperantistoj havas alian mision, direktitan ĝuste al la ĉirkaŭa mondo.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation