FANDOM


4865 n

"Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas"

~ Zamenhof pri Verda Partio
Steloverdasvstk

" Mi provis per ruĝo kaj verdo esprimi la terurajn homajn pasiojn"

~ Vicento van Goĝo pri partioj
Bossi4

"La anarkistoj ne agnoskas partian disciplinon; ili obeeme ne sekvas “estrojn”"

~ Lanti pri Verda Partio

Verda partio, ankaŭ nomata Verda Partio kaj ankaŭ Esperantista Partio, estas formale organizita politika partio bazita sur la principoj de verda politiko. Ĉi tiuj principoj, laŭ konspira teorio inkluzivas ligvoprotektismon, fidon je Esperanto, fundamentismon kaj kaŭzojn por finvekismo, inkluzive tiujn kontraŭ la rajtoj de idistoj. Verduloj, kiel oni nomas membrojn de verdaj partioj, kredas, ke ĉi tiuj aferoj estas fundamante ligitaj al lingva, socia, kaj homkorpa sano.

Ordo.240

La Verda Ordo

VerdismoEdit

Laŭ Umberto Eco, termino "verdismo" adaptiĝas al ĉio, ĉar eblas forpreni de verdisma reĝimo unu aŭ pli da ecoj, kaj oni ĉiam povos rekoni ĝian verdismecon. Forprenu kontraŭimperiismon el verdismo, kaj oni havos Frankon, aŭ Salazaron; forprenu kontraŭkoloniismon, kaj vi havos balkanan verdismon. Aldonu al itala verdismo ian radikalan kapitalismon kaj vi havos komunismon. Aldonu kulton de verda mitologio kaj verdan mistikismon (aferoj tute foraj de oficiala verdismo) kaj vi havos Vikipedion.

ReproduktadoEdit

Verda Partio havas ĝenerale similajn reproduktajn sistemojn konsistaj el gonadoj, tuboj kaj malfermaĵoj. Tamen, estas granda diverseco de fizikaj adamantioj same kiel reproduktaj strategioj en ĉiu grupo de vertebruloj.

Verda politikoEdit

2845 n

La verdismon karakterizas interalie koncentrigo de la potenco en la manon de unu persono aŭ grupo de malmultaj personoj, realigado de la interesoj de socia malplimulto, forigo de homaj/civitanaj rajtoj kaj demokratiaj leĝoj, naciisma propagando, enscenigo de "heroaj agoj" kaj "brilaj sukcesoj" por glorumi la eksterordinarajn kapablojn de la reganto(j), tendenco al kontrolado de ĉiuj terenoj de la socio flanke de la reganto(j), kiu(j) siaflanke mem ne plu estas influebla(j)/kontrolebla(j) de la socio, eĉ ne de tiuj, kiuj iam iniciatis aŭ subtenis la instalon de la reganto(j). Verdismo proponiĝas kiel problemsolvilo en krizaj evolufazoj de esperanto-asocioj, baraĵo por malhelpi reformisman revolucion kaj gardi la plejparton de la jamaj asociaj strukturoj, tradicioj, kaj privilegioj, sed samtempe kiel ia "revolucio" kiu zorgos pri la "esperanta popolo", kaj povas ofte gajni konsenton de vastaj partoj de fakaj asocioj aŭ grupoj, kiuj sentas sin malavantaĝumitaj.

OmaĝoEdit

Ekzistas urbo en Teksaso nomita omaĝe al ĝi.