Sankta Verdastelo

El Neciklopedio

Alidirektita el Verda stelo
Iri al: navigado, serĉi

Verdastelo2

9506 n
"Mi ne scias kiun armilon homaro uzos en Tria Mondmilito, sed en Kvara uzos klabojn."
~ Albert Einstein pri Alia afero

"Du mortojn vi ne havos, de unu vi vin ne savos"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde"

~ Esperantisto pri iu ajn

"Estas problemo, kiu interesus eble al aliaj esperantistoj. Kien iras la perditaj verdsteloj?"

~ Damon M. Lord finfine pri Verdstelo

"Verdire la simboloj ne interesas min multe"

~ Milokula Kato pri Sankta Verdastelo

"Simbolon oni uzu tiun, kiun oni volas"

~ iu pri supra diraĵo

"Mi persone ŝatas verdan stelon sur verda standardo kaj ĝi estas por mi digna, historie certigita signo de la lingvo kaj ĝia komunumo"

~ mi pri Sankta Verdastelo

"Interese kaj trafe!"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Patrikoweb

"Sed, eble mi tute malpravas! Mi penos reserchi pli!"

~ Ho-isto


La Sankta Verdastelo estis simbolo kiun portis ĉe la brusto, la fondinto de Esperantismo, L.L. Zamenhof -laŭdata estu Lia Nomo. Laŭ la evangeliisto Edmond Privat, tiu simbolo estis donacita de Belfrunto Iskarioto (Tondro!), unu el la 12 Apostoloj kiu poste perfidis lin.
1314

Zamenhof portante la Sanktan Verdastelon

[redakti] Bla-bla-blao

Ĉiu movado havas siajn simbolojn. Vi ĉiuj bone konas simbolojn de esperantismo. Kiam, ĉe kiuj cirkonstancoj ili aperis? Oni supozas, ke ilin proponis al la esperantistaro iu altgrada okultisto. La Esperanta flago kaj verda stelo estas perfektaj simboloj kaj portas gravan informaĵon.

Kial por Esperanto estas elektita verda koloro? Verda koloro estas koloro de naturo. Ĝi troviĝas meze de videbla spektro (ruĝa - oranĝa - flava - VERDA - lazura - blua - viola) kaj estas plej agrabla por okuloj. Simile, Esperanto troviĝas meze de ĉiuj lingvoj kaj estas plej agrabla por oreloj. Verda lumo en trafiko signifas liberan vojon, simile verda koloro sur E-flago simbolas liberan vojon al progreso pere de komuna lingvo. Do, verda koloro simbolas LINGVON Esperanto. Tamen, E-flago ne estas tute verda, kio signifas ke Esperanto ne estas nur lingvo. Verda stelo en blanka kvadrato signifas INTERNAN IDEON de Esperanto.

Laŭ okulta tradicio, kvinpinta stelo signifas perfektan homon (homa korpo, kiel vi eble scias vidis sur bildoj, havas 5 ĉefajn membrojn - kapon, du brakojn kaj du krurojn). Ekzistas alia klarigo: pri 5 kontinentoj, sed ĝi ne estas ĝusta (Amerikoj estas du kontinentoj, do entute estas 6 kontinentoj). Kvinpinta stelo estas tre pratempa simbolo, kaj tute ne hazarde ĝi ĉeestas sur flagoj de multaj ŝtatoj. (Komunisma ruĝa stelo signifas, ke komunistoj strebas atingi perfektecon de homoj ne per natura vojo kiel esperantistoj, sed per perforto kaj sangoverŝado) Blanka koloro signifas purecon de celoj de esperantistoj. Krome, blanko estas sumo de ĉiuj koloroj, tial blanka koloro sur E-flago indikas pri unuiĝo de ĉiuj nacioj.

Estas tre logike, ke tiuj E-uzantoj, kiuj malŝatas "internan ideon", malŝatas ankaŭ verdan stelon. Verda stelo estas simbolo de Homaranismo, se ne ĉiuj, kiuj portas tian insignon, scias tion.

[redakti] Legendo

Laŭ la legendo, Zamenhof estis enterigita kune kun la Sankta Verdastelo, tamen aliaj asertas, ke ĝi estis uzata de la unua predikistoj kaj misiistoj de Esperantismo, nuntempe tri Esperanto-kluboj diras, ke ili posedas la veran simbolon de La Majstro.
1757

[redakti] Laŭ Biblio

350 n

Diras la Genezo (1:13-18)

13. Kaj la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi Esperanton de mallumo. 14. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. 15. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la mondon. 16. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ĝi lumu sur la teron. 17. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 18. Kaj estis vespero, kaj estis mateno: la kvara tago.

[redakti] Procesia kanto

4942

Laŭ Manuel Pancorbo Castro estas tradicia afrika procesia kanto pri la Sankta Verda Stelo:

Brilas verda stel'
super voj' al la fina venko
Brilas verda stel'
super la homaro en paco

[redakti] Historio

La ĉefa kaŭzo de la Stel-militoj estis unuflanke la serĉado de la simbolo far la idistoj -sekvantoj de Belfrunto Iskarioto- kaj aliflanke la protektado de la Zamenhof-tombo far esperantistoj.

Verdaj-steloj

[redakti] Promeso “verda-stelo”

"Mi promesas meti verdan Esperantostelon sur mian ĉemizon, sed nur se 60 simpatizantoj de nia Internacia Lingvo promesas meti esperantan simbolon sur siajn vestaĵojn KAJ se ankaŭ unu el ili min diros kie mi povas trovi tian steleton en Flandrio."

[redakti] Utilo

Franĉjo veturis kun Petro al Esperanto-kongreso. En la aŭto de Petro li miris pri verda stelo, kiu estis fiksita bone videbla antaŭ la okuloj de kunveturanto.
Verdas

"Kial vi metis tien verdan stelon" demandis Franĉjo.
"Nu, bone, mi klarigos al vi." diris Petro "Vi sciu, ke mi kutime ofertas liberajn lokojn, kiam mi veturas longajn distancojn aŭ mi invitas petveturantojn. Ofte estas belaj inoj kaj kutime ili baldaŭ demandas kiel vi pri la signifo de la verda stelo. Do mi klarigas, ke estas la simbolo de Esperanto, internacia lingvo kun internaciaj renkontiĝoj, kie inoj kaj uloj partoprenas, tute libere ktp. Mi rakontas pri la libera etoso inter la seksoj kaj tiel mi direktas la konversacion al rilato inter viroj kaj virinoj. Mi parolas pri moroj kaj la diversaj opinioj pri la temo, ĉu devas esti kongruo inter edziĝo kaj seksaj rilatoj. Mi debatas pri la ŝanĝoj, kiuj okazis en socio pri tiurilate dum la lastaj jaroj. Kaj finfine ŝi konsentas dormi kun min.

"Tio funkcias" demandis Franĉjo mirante.
"Ne ĉiam, sed sufiĉe ofte" diris Petro.

Hejmen Franĉjo metis verdan stelon en sian aŭton laŭ la modelo de Petro. Li ekveturis, baldaŭ vidis belan petveturantinon kaj invitis ŝin.

Post kelkaj minutoj la petveturantino demandis: "Kion signifas ĉi tiu verda stelo?"

Kaj Franĉjo diris: "Estas simbolo de Esperanto. Ĉu vi volas fiki?"

Content Navigation
Aliaj lingvoj