Vespo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Elmeti la okulon kaj vidi nulon"

~ Zamenhof pri alia afero

" La insekto alado pli malgranda de la mondo, la vespo parasitaria de Tanzanio, estas pli malgranda ol la okulo de komuna muŝo"

~ aŭtomata tradukilo pri vespo

"Ĉu oni ne rajtas kritiki la esperantan gramatikon ?"

~ Reformisto
Vespoj estas iuspecaj insektoj, kiujn multaj trovas ege ĝenaj ĉar ili pikas onin kaj ĝenerale ĝene ĝenas onin. Vere, vespoj estas mirindaj estaĵoj – laboremaj, ruzaj, kaj tre sukcesaj. Ordinara vespo estas Vespula vulgaris, kiu portas nigran makulon sur la vizaĝo. La alia speco sen makulo, kiun mi pli ofte vidas en mia ĝardeno, estas arbovespo – Dolichovespula sylvestris.

[redakti] Soleco

Kvankam en la mondo ekzistas diversaj vespospecoj, plejparte ili estas soluloj, ĉar plejparte homoj ne deziras rigardi vespon de tro proksime.

Malfrue en somero, juna estonta vespreĝino kuniĝas kun virvespo kaj konservas lian spermon en sia korpo. Ŝi devas grasiĝi dum aŭtuno por subteni vintran malvarmon. Nur reĝino postvivas vintron – ĉiuj aliaj tragike mortas.

[redakti] Papero

En printempo, vespreĝino vekiĝas kaj komencas konstrui neston en aprilo aŭ majo. Vespo neniam uzas loĝejon de la antaŭa jaro. Ĝi konstruas el papero. Ĝi raspas lignon de arboj, bariloj, remizoj kaj simile per la mandiblo (buŝo) kaj miksas kun salivo por fari paperan paston, kiun ĝi modlas por fari ĉelojn.

[redakti] Kiel mortigi vespon

[redakti] Ĵurnala metodo

  • Rulu ĵurnalon por fari bastonon
  • Forte batu la vespon

[redakti] Malsatiga metodo

  • Metu glason super vespon
  • Atendu ĝis ĝi mortos pro malsato

[redakti] Mikroonda metodo

  • Metu glason super vespon
  • Ŝovu dikan paperon sub glason, por havi porteblan kaptitan vespon
  • Metu en mikroondan fornon
  • Elektu potencnivelon laŭ dezirata vespmortrapideco
  • Nukleumu

[redakti] Lingva noto

Vespero estas parto de disŝirita vespo.
Aliaj lingvoj