FANDOM


" Matena horo estas plena de oro"

~ Zamenhof pri vetero
+(1)

"Jen pluvas kaj pluvas
sur ĉion de l' val'.
Ni sidas tre seke
gasteje en hal'"

~ Hans-Georg Kaiser

"Malgraŭ la fakto, ke la meteologiistoj strikas, la vetero malvarmiĝis intense hieraŭ"

~ ĵurnalisto pri vetero

"Preferinde ke pluvu dum malbela tago kiel hodiau, ol dum tago kun bela vetero"

~ Pierre Dac

"Ĉiuj parolas pri la vetero, sed neniu faras ion kontraŭ ĝi"

~ teroristo pri vetero

"Le bulletin meteorologic dice que il habera hodie in Nove York le tempore bellissime! Il facera le calor de plus que 35 grados!"

~ Feĉjo Cesarano pri la vetero

"Vi aspektas kiel freneza komplotpensanto"

~ Semisto
Vetero (danlingve vejr, angle weather, hispane clima, finnalingve saa, pole pogoda) laŭ sciencaj teorioj estas ero de veto, t.e., ero de interkonsento pri monsumo aŭ valoraĵo, ĝenerale ambaŭflanke egala, kiun la malpravanto devos pagi al la pravanto, ekzemple, se pluvos aŭ neĝos kaj tiel plu. Alie, vetero ankaŭ estas maniero por diri "Ve, Tero!".
Vetero

Miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio, la populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de la vetero.

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.

HajloEdit

Bob renkontis sian kamaradon Stef.

"Bela vetero, hodiaŭ", diris Bob.

"Jes, efektive", diris Stef, "pli bela ol hieraŭ, sur la montaro."

"Ĉu vi estis sur la montaro? ", demandis Bob.

"Jes", konfirmis Stef; "mi faris ekskurson, kaj mi marŝis dum kvin horoj, kun peza tornistro sur la dorso."

"Kia estis la vetero, tie supre? " volis scii Bob.

"Unue, ĝi estis bela, belega", eksplikis Stef. "Sed poste, venis nigraj nuboj, kaj subite fulmis kaj tondris.

"Vere domaĝe", diris Bob. "Ĉu pluvis? "

"Kompreneble", respondis Stef. "Ne nur pluvis; eĉ pluvegis kaj hajlis. Falis hajleroj kiel ovoj!"

"Kiel ovoj?? ", miris Bob. "Ĉu kiel kolombo-ovoj au eble eĉ kiel kokino-ovoj?"

"Ho ne", ridis Stef, "nur kiel formiko-ovoj..."

TemperaturoEdit

Maroka agrikulturo

En la monato Julio, onklino Herta loĝanta en vilaĝo, skribis al sia dek-du-jara nevo Fred en Lyon: "Mia kara nevo! Ĉar nun estas la tempo de la ferioj, vi povas pasigi kelkajn tagojn ĉe ni, sur la kamparo. Baldaŭ, estos la fojno-rikolto, kaj vi povos helpi al ni. La vetero estas tre bela. Sed, nuntempe, estas iom varme; la temperaturo estas 35 gradoj en la ombro. Respondu al mi, kara Fred, ĉu vi volas veni! Via onklino Herta."

Post kiam Fred legis tiun leteron, li diris al sia ok-jara frateto Gil: "Se la temperaturo estas tiel alta en la ombro, mi certe multe ŝvitos tie. ... Mi ne multe ŝatas tion."

"Nu", diris la malgranda Gil, sen longe pripensi, "kiam vi estos tie, atentu bone! Ne restu en la ombro!"

BelecoEdit

Vespere, en skolta kampadejo, la tendar-ĉefulo vokis la junan skolton Volf:

"Auskultu bone!"

"Jes. Mi auskultas", obeis Volf.

"Morgaŭ matene", daŭrigis la ĉefulo, "se la vetero estos bela, vi vekos min je la 5-a horo; male, se la vetero estos malbela, vi vekos min nur je la 7-a. Ĉu vi komprenis?"

"Jes", konfirmis Volf, "mi komprenis."

En la sekvanta mateno, Volf vekis la ĉefulon de la tendaro je la 5-a horo, kaj demandis. "La vetero estas nek bela, nek malbela. Ĉu do mi veku vin je la 5-a horo, je la 7-a?"