Via frato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu"

~ Zamenhof pri Habelo kaj Ĥaino
MosaicDonkey

Vi kaj via frato!

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri via frato

"Granda frato observas vin!"

~ Orvelo pri via frato

"Jam estas klopodoj sciigi lin pri Esperanto"

~ Cindy McKee pri Granda Frato

"La ĉambro estas tiel malluma kiel la teorioj de la Idistoj"

~ via frato pri incesto
Via frato estas unu el la amantoj de via edzino. Li batis vin kiam vi estas knabo, li uzis vian motorciklon, li humiligis vin antaŭ viaj geamikoj, li "petis" monon al vi, kaj nuntempe li "uzas" vian edzinon, kiam li ne havas monon por iri al bordelo.
Kokido


Nun vi scias, kial Ĥaim mortigis Habelon!


[redakti] Via frato kaj Ido

Via frato (persono konsiderata relate lua parenteso kun altru qua naskis de la sama gepatri) estas idisto!

FigProf

[redakti] Duonfrato

Malkontenta patrino: Joĉjo, kie estas via frateto? Kaj kion vi faras per tiu segilo!?

Malica Joĉjo: Chu vi parolas pri mia... duonfrato?

[redakti] Atenteme prizorgu: la respondeco rilate al la frato

La indiferenteco kaj la malzorgemo fontas el la egoismo kaŝita ofte malantaŭ ŝajno de respekto por la «privata rondo». Dio petas nin esti «gardistoj» de niaj fratoj, t.e. priatenti unu la alia. Atenti pri la alia signifas deziri lian bonon, laŭ ĉiuj vidpunktoj: fizika, morala kaj sprita; malfermi la okulojn sur liaj bezonoj, ne havi koron malmoligita de ia «spirita anestezo», kiu blindigas antaŭ la suferoj de la aliuloj. «Doni atenton» al frato entenas ankaŭ la zorgemon pri lia spirita bono. Ĉi tio estas aspekto de la kristana vivo hodiaŭ forgesita: la frata korektado cele al la eterna savo. Oni estas tre sentemaj al la temo pri la karitato pro la bonoj fizika kaj materia de la aliaj, sed oni preskaŭ tute silentas pri la spirita respondeco sur la fratoj, kaj tamen inter la mizerikordaj faroj estas menciita ankaŭ «admoni la pekantoj». Oni ne povas silenti fronte al la malbono, sed la kristana riproĉo ne estu animata de spirito de kondamno aŭ plendo, sed ĝi estu instigata de zorgemo pri la bono de la frato.

[redakti] Kaj vi ĉiuj estas fratoj

La Fundamento de nia frateco estas en la patreco de Dio. La dia amo, kiam akceptata, aliformigas nian ekziston. La homara frateco estas renaskita de la morto kaj resurekto de Kristo. Li repacigas en si mem ĉiujn homojn; en li la aliulo estas akceptata kiel frato.

[redakti] Lasta deziro

Edzo sur sia mortolito alparolas la edzinon:

- Karega, ĉu mi povas prezeti mian lastan deziron?

- Evidente, diru!

- Mi ŝatus, se post mia morto vi edziniĝus al mia pli aĝa frato.

- Sed vi malamegas vian pli aĝan fraton!

- Nu ja, ĝuste tial!

[redakti] Unuiĝo de fratoj

La Unuiĝo de fratojFrataro-Unuiĝo (Unitas Fratrum, ankaŭ konata kiel Moravioj) estas kultura kaj socialisma movado de ĉeĥa popolo, fondita en 1457, kelkajn jardekojn antaŭ la reformacio en Moravio kaj en Bohemio. Ĝi baziĝis sur la instruoj de Jan Hus, partnero de John Wyclif. Ĝi vastiĝis en ĉeĥaj landoj kaj ankaŭ ekster ĝiaj limoj, sed post surtronigo de Habsburgoj en Ĉeĥaj Landoj de post la jaro 1526 plene malpermesita kaj daŭre persekutata. Ĝiaj membroj nomiĝas Ĉeĥaj Fratoj, en okcidentaj landoj ili estas pli bone konataj sub Moraviaj Fratoj.

Dum la tridekjara milito la frataro estis persekutata kaj pro tio, ili fuĝis Bohemion kaj Moravion por aliaj landoj en Eŭropo, ekzemple grupoj fuĝis al Anglio kaj Pollando. (Komenio, ekzemple, fuĝis al Pollando kaj poste al Anglio). Unu el la grupoj fuĝintaj iris al nuntempa Germanio en la graflando de la grafo Zamenhof kaj tie konstruis Herrnhut. Tamen, la grafo ne nur donis al la frataro vivspacon, li ankaŭ aniĝis al ĝi. Li iĝis ĝia gvidinto kaj alportis grupon de la frataro el Germanio al Ameriko, en Georgio je 1735. Tamen, la grupo rifuzis batali kontraŭ la Indianoj kaj estis malŝatata en Georgio pro tio, kaj do en 1740 la georgia fratara komunumo translokiĝis denove, ĉi foje al Pensilvanio. En Pensilvanio ili fariĝis parto de la granda enmigrado al Pensilvanio de germanparolantoj kaj la moravoj estas inter la pensilvanigermanaj grupoj. En Pensilvanio ili estis nomitaj moravoj kaj pensilvanigermandialekte Herrnhuder.

[redakti] Ĝemeloj

La falsaj ĝemeloj estas ĝemeloj kiuj ne estas de la sama patro.

[redakti] Triĝemeloj

Tri tre drinkemaj fratoj trafis truon de l' trotuaro.

[redakti] Alie

— Knabetoj, sendube vi estas fratoj.

— Ne, ni estas ̧ĝemeloj.

[redakti] Kalkulo

Sinjoro Paleandros estas la patro de du kvar-jaraj filoj. Ili estas ĝemeloj.

Sci-vola najbarino iam demandis lin: "Kiel vi povas distingi la du knabetojn, sinjoro Paleandros?"

La patro de la du ĝemeloj respondis: "Mi ordonas al ili: Nombru!"

Mirigite, la najbarino demandis: "Vi ordonas nombri? Kial?"

Ridetante, sinjoro Paleandros klarigis: "Estas simple. Unu povas nombri ĝis tri-dek, kaj la alia nur ĝis dudek-kvin."

[redakti] Bone

Arno kaj Bruno estas du kvin-jaraj fratoj. Ili estas ĝemeloj kaj multe similas unu al la alia.

Sur la trotuaro pasis maljuna sinjoro, kiu promenis. Li haltis antaŭ la du knabetoj, kaj demandis al ili:" Ĉu vi estas fratoj?"

"Jes", respondis Arno.

"Ĉu, eble, vi estas du-naskitoj?", plu-demandis la sinjoro.

"Ne", respondis Bruno.

"Kiom estas via aĝo?", daŭrigis la sinjoro.

"Ni estas kvin-jaraj", klarigis Arno.

La sinjoro ridis: "Nu, do, vi estas du-naskitoj!"

"Ne", respondis Bruno.

"Ne?", miris la sinjoro, "kio do vi estas? "

"Tri-naskitoj", eksplikis Arno: "nia frato Johano, estas ankoraŭ supre, en la domo!"

[redakti] Antaŭvido

Kiam mi estis ankoraŭ juna studento, miaj enspezoj venis nur de lecionoj, kiujn mi donis private al lernantoj. Mia pliaĝa frato kiel komercisto jam havis bonan salajron. Ĉar li ŝatis ĉiam esti moderne vestita, li ofte aĉetis novan vestaĵon kaj donacis la malnovan — ankoraŭ sufiĉe taŭgan — al mi, kiu estas kontenta tiamaniere eviti elspezojn.

Dum jaroj tio fariĝis kutimo inter ni, kio fine iel konfuzis mian pensadon. Iutage, kiam mia frato laŭ sia kutimo enpoŝigis siajn manojn, mi kolerete admonis lin: “Ne ruinigu mian veston, prenu la manojn el mia jako!”

[redakti] LA FRATETO

- Panjo, ĉu estas vere ke mia frateto malsupreniris el la ĉielo?

-Jes, filineto mia.

- Certe la anĝeletoj volas vivi trankvile.

[redakti] «Kie estas via frato?»

Ni devas konsciiĝi pri la plano de Dio, laŭ kiu ĉiuj homoj devenas de la samaj gepatroj, Adam kaj Eva. Tamen la mortigo de Habel fare de Kain atestas, ke jam de la komenco en la homo estas inskribita ne nur la alvoko al la frateco, sed ankaŭ la ebleco ĝin perfidi.

En niaj ekleziaj realaĵoj, ĉu ni spertas, ke ni estas eroj de ununura korpo? Korpo, kiu zorgas pri siaj plej malfortaj membroj? Aŭ ĉu ni preferas nin turni al ia universala amo, forgesante la Lazaron, kiu sidas antaŭ nia pordo? Por plene fruktigi la donacojn de Dio, ni devas iri laŭ du direktoj:

  • Unue, per la preĝo de la tera Eklezio, kiu, unuiĝinta kun la ĉiela Eklezio, ĝisatingas Dion kaj la

komunumon de la sanktuloj.

  • Due, per la rilatoj de ĉiu kristana komunumo kun la ĉirkaŭa societo, kun la malriĉuloj kaj la malproksimuloj. Agnoskante en la proksimulo fraton, niaj paroĥoj kaj komunumoj iĝu kiel insulo de mizerikordo en la maro de la indiferenteco.

[redakti] De la indiferenteco al la mizerikordo: la konvertiĝo de la koro

Kaino asertas ne scii kio okazis al sia frato. Li ne sentas sin interesiĝinta. Ĉi tio estis la unua manifestado de indiferenteco inter fratoj. Dio, male, ne estas indiferenta: jam de la komenciĝo de la homaro, li sin montras kiel tiu, kiu interesiĝas pri la sorto de la homo. Estas decide por la Eklezio kaj por la kredindeco de ĝia anonco, ke ĝi mem travivu kaj atestu sian mizerikordon. Iu ajn devas havi la eblon trovi oazon de mizerikordo en la paroĥejoj, en la komunumoj, en la asocioj, en la movadoj kaj kie ajn estas kristanoj. Ni estas alvokataj fari el la amo, el la kompato, el la mizerikordo kaj el la solidareco veran vivprogramon, sintenadan stilon, persistan sindevigon por la bono de ĉiuj kaj de ĉiu.

[redakti] Vangofrapo

Iu renkontas homo sur la strato kaj vangofrapas lin.

- Kial vi vangofrapis min?

- Pardonu, mi eraris, mi prenis vin por mia frato.

- Kaj se mi estus via frato, ĉu vi rajtus vangofrapi min?

- Tio ne estas via afero, vi ne estas mia frato.

[redakti] Literaturo

  • Al la fratoj. Poemo de Z, kiu unue aperis en 1889 en La E‑isto. "Per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la vasta rondo familia." (Privat, Vivo de Z, p: 43.)
  • La Gefratoj. Komedieto de Goethe, el la germana trad. Grabowski. 1889, 28 p., dua eld. 1909. La dua literaturaĵo trad. al ESPERANTO.
Content Navigation
Aliaj lingvoj