Viktor von Frankenstein

El Neciklopedio

(Alidirektita el Victor Frankenstein)
Iri al: navigado, serĉi
5206 n.jpg
"Se vi akuzos min pri Pedo Bear, mi procesos kontraŭ vi."
~ Viktor von Frankenstein

"Ĉu vi, Dro Frankenstein, sendube? Ne blagu !!!"

~ Mi pri supra diraĵo

"Me imaginas la mixuro di Ido e la Japona e la China esor altra Frankenstein"

~ idisto pri Frankestein

" Li sidas en ŝuldoj ĝis super la ŝultro"

~ Zamenhof pri Frankenstein

"Ĝi plenplenplenplenas je bizaraĵoj"

~ kritikanto pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu per tia deklaro, kiu interpretas iun ajn malintereson kaj malrespekton kiel kredon, vi ne malpliigas la valoron de via propra kredo?"

~ iu

"Quanto minus nos ama un femina, tanto plus facilemente nos place a illa"

~ Interlingvaisto

La doktoro Viktor von Frankenstein estas eminenta 19-jarcenta farinto de monstroj. Li kreis ekzemple Pinokjon, Miĉjon Muson, kaj plurajn prezidentojn de Usono. Kompreneble, li estis tre malpopulara.

Fruakomputilo2.jpg

Li faris komputilon el trikiloj, korkoj kaj ĉapelribandoj.

[redakti] Laboratoria verko

Diplodoko.jpg

Li ankaŭ inventis novan specion de fiŝo.

En sia plej fama eksperimento, li kunmetis pecojn el long-mortaj kaj juŝ-buĉitaj bestoj kaj homoj, por fari novan ulon, kiun li vivigis per elektra aparato.

Li ankaŭ inventis

  • fruan komputilon, kiun li faris el trikiloj, korkoj kaj ĉapelribandoj,
  • plurajn novajn speciojn de fiŝo.

[redakti] Psikologio

Chu vi audis ke Frankenŝtejno konsultis psikiatron?

Ne, kial?

Ĉar li kredis ke ĉiuj amas lin.

5bc os.jpg

[redakti] Septimus Pretorius

Septimus Pretorius estas neobeema, freneza sciencisto, kiu konvinkas D-ron Henry Frankenstein rekomenci siajn kontraŭnaturajn eksperimentojn kaj revivigi mortintan karnon. Li estis kiel malmorala egoisto, kaj interesas nur pri sia propra prestiĝo kiel scientisto.

[redakti] Influo al aliaj frenezaj sciencistoj

D-ro Frankenstein estis rola modelo por alia doktoro, kiu kunmetis pecojn el long-mortaj kaj juŝ-buĉitaj lingvoj por fari novan lingvon, kiun li provis vivigi.


[redakti] Monstro de Frankenstein

754 n.jpg

La monstro de Frankenstein (aŭ pli simple "Frankenstein", la "kreitulo de Frankenstein") estas la ĉefa kreaĵo de Frankenŝtejno . Ĝi ne havas nomon, sed estas ofte kromnomita "la kreitulo", "la monstro" kaj eĉ pli ofte "la demono". Poste, la monstro progrese akiris la nomon de sia kreinto, D-ro Victor Frankenstein.

[redakti] Kontribuoj al literaturo

Lia plej ambicia literatura verko estis speco de postskribo al la Biblio -- eseo plejgrande pri monstroj, kun la titolo "Apokalipso de Sankta Johano".

[redakti] Vidu ankaŭ



La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Frankenŝtejno.
Content Navigation