FANDOM


"Neceso ne estas kareso"

~ Zamenhof pri libido de vidvinoj
Vidvino

Vidvino estas virino, kiu vivis plu ol sia edzo. Teorie estas pli bone esti la dua edzo de vidvino, ol la unua, sed estas edzoj, kiuj serioze pensas la malon.

SpiritismoEdit

Oni scias, ke geedziĝo daŭru nur ĝis la morto, sed kelkaj edzinoj volas ankaŭ daŭrigi ĝin post la morto!
Ekzemple, foje vidvino decidis partopreni mediuman kunsidon por kontakti sian mortintan edzon. Kiam li fine aperis, ŝi tuj demandas:
- Ho, karulo, ĉu vi estas feliĉa tie?!
- Jes, mi estas feliĉega!
- Sed, ĉu vi estas pli feliĉa ol kiam vi kunvivis ĉe mi?!
- Jes, ja!
- Do, kiu estas tiu loko?!
- La INFERO!!!!

BiblioEdit

Marko 12:41-44

Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon. Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton. Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili:Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston; ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon.

FlirtadoEdit

3381 n

En emerita loĝejo, maljuna donjhuano, Maksi, sidis apud maljuna vidvino, Oliva. Maksi diris, "Ĉu vi ŝatus havi bonegan tempon, Oliva? Kontraŭ 5 dolaroj, mi seksumadus kun vi sur tiu lulseĝo. Kontraŭ 10 dolaroj, mi seksumadus kun vi sur tiu sofo. Sed - antentu vin - kontraŭ 20 dolaroj, mi prenos vin al mian ĉambron, ekbruligos kelkajn kandelojn kaj donos al vi nokton de pasio kiun vi neniam forgesos!".

Oliva konsideris la proponon dum kelkaj momentoj; sekve ŝi serĉis tra sian monsakon kaj elprenis $20 monbileton.

"Do!" diris la kontentigita Maksi, "Vi deziras la romantikan nokton en mia ĉambro? Bonega elekto!"

"Ne, Maksi," respondis Oliva ekscitite, "Mi deziras kvar vicojn en la lulseĝo!"

La obeema vidvinoEdit

- Mia edzo antaŭpensis pri ĉio. Antaŭ morti li donis al mi tri kovertojn kaj petis, ke mi malfermu ilin tuj post lia morto kaj plenumu la enskribitajn petojn.

- Kio estis ene?

- En la unua koverto estis 2500 eŭroj, por aĉeti belan ĉerkon, kaj mi aĉetis luksan ĉerkon en mahagono.

- Kaj en la dua?

- Estis 5000 eŭroj por aranĝi elstaran entombigan ceremonion. Kaj tion mi faris kun solena s-kta Meso, muzika bando kaj riĉa regalo por la gastoj, kiuj venis konsoli min.

- Kaj en la tria?

- Estis 10000 eŭroj kun la peto aĉeti belan ŝtonon. Vidu kiun belan ringon kun kvinkarata diamanto mi aĉetis? Ĉu al vi plaĉas ĉi tiu ŝtono?

EbleEdit

Ĵus vidviniĝinto, intencanta meti sur la freŝan tombon de la mortinta edzo florkronon ornamita per surskriba rubando, mendis çe presisto preson sur la rubando: ” Ĝis la revido!” Post duonhoro ŝi telefone petis la presiston, ke post la vortoj ”̧Ĝis la revido” li presu: ” en la ĉielo”, — se restas ankoraŭ sufiĉe da loko. Kaj ŝi ricevis la rubandon kun la jena surskribo: ” ̄Ĝis la revido — en la ĉielo, se restas ankoraŭ sufiĉe da loko.”

1340430236426

Vidivino de Hitlero

EstontoEdit

— Aûdu, edzineto, por kio ni havus do tiel grandan loĝejon, solaj kaj maljunaj, kiel ni nun estas?

—Ho jes, kara edzeto, se iu el ni mortos antaû la alia, tiam mi akceptos luantojn.

EkspreskaŭvidvinoEdit

La kuracisto: Ḡoju, sinjorino, en la stato de via edzo oka-zis mirinde bonŝanĝo.

La sinjorino: Çu li ne mortos?

La kuracisto: Ne, li baldaû resaniĝos ... Sed ... Çu vi ne ģojas?

La sinjorino: Jes, mi ̧ĝojas. Sed vi tiel certigis min hie-raû pri lia tre baldaûa morto, ke pro tio mi vendis çiujn liajn vestojn.

PudoroEdit

Viro komercvojaĝas en la kamparo, kaj en vilaĝeto lia aŭtomobilo ekpaneas. La garaĝisto konstatas ke li ne povos ripari ĝin ĝis la morgaŭa mateno, sed li donas al Kruko adreson de vidvino kiu ofte gastigas turistojn.

La neplutiomjuna vidvino ĝojas akcepti vojaĝanton ekster la turismosezono. Post simpla vespermanĝo, ŝi montras al li la gastoĉambron: "Mi volus averti vin," ŝi diras, ruĝiĝante kaj mallevante la okulojn, "ke la pordo inter tiu ĉi ĉambro kaj la mia ne ŝloseblas...."

"Ne gravas," viro respondas senzorge, "donu al mi seĝon, kaj mi ĝin blokos."

ElegantecoEdit

Ukra

Sinjoro jhus mortis, kaj la ploranta vidvino diras al la funebristo:

Lia revo estus entombiĝi portante frakon. Sed ni estas tro malriĉaj por aĉeti tion...

Kortuŝita, la funebristo decidas ke li devos provi fari ion por ŝi.

Kaj la postan tagon ŝi retrovas sian edzon en superbela frako.

Ŝi diras: Ho, kia ĝojo! Li povos foriri kontenta. Sed... kiom mi ŝuldas al vi, sinjoro?

La funebristo: Nenion ajn! Laŭ hazardo, mortis hieraŭ vespere tiu alia sinjoro pro kortrombozo ĝuste kiam li ĉeestis monduman vesperon.

La vidvino: Ho, sed devis esti tre laborige, interŝanĝi la vestojn...

La funebristo: Ho, tute ne! Ni simple interŝanĝis la kapojn!

AĝoEdit

Parolado apud tombo: „...la mortinto lasis junan tridekjaran vidvinon...“ Inter plorsingultoj aŭdiĝas: „Dudeknaŭjaran.“

171 n

Ĝoja vidvino

Nova edzoEdit

Virino babilas kun kunklaĉulino. Tiu diras: "Ho, kara Jozefino, via nuna edzo ne estas malbona ulo, sed via unua edzo fakte estis ege ĉarma homo. Kiom domaĝe ke li mortis!"

"Jes," respondas Jozefino. "Tion ankaŭ mia nuna edzo opinias."

Estonta eks-vidivinoEdit

La edzo estas mortanta. Lia malĝoja edzino plorante staras apud lia lito.

—Mia kara edzino — ̧ĝemas la mortonto, — se vi volas, ke mi trankvile mortu, promesu al mi, ke post mia morto vi ne edziniĝos je Francisko.

— Nu, — respondas la vidviniĝonto preskaû dronante en siaj larmoj, —vi do povas trankvile morti; ĉar mi jam promesis min al Georgo.

MensoguloEdit

240px-A fair Puritan

Kiel ĉiuj teatranoj, Ŝakespiro estis mensogulo. Ĉiuj historioj rakontitaj de li estis grandaj mensogoj! La homoj pri kiuj li verkis aŭ ne ekzistis aŭ ne diris tion, kion li diris ke ili diris!

Foje, li verkis teatraĵon kaj ricevis subvencion de riĉa maljuna vidvino por surscenigi ĝin. En provludo li demandis la maljunulinon: “Kiom da jaroj vi havas?” “Pro kio vi deziras tion?” apatie demandis la vidvino.

“Sinjorino,” la aŭtoro tuj eksplikis, “mi volas scii nur, en kia aĝo la virino estas plej bela.”

SanoEdit

Du amikinoj renkontiĝas. Unu el ili demandas la alian:

- Kial vi havas nigrajn vestojn?
- Ĉar mia edzo mortis.
- Ho! Dio mia! - Kaj kian malsanon li havis?
- Kormalsanon.
- Dank' al Dio! Mi jam ektimis ke li havis ian seksmalsanon!