Vjetnamio
El Neciklopedio
"Ĉu Vietnamio? Tiu ne ekzistas"
~ Usonano pri Vietnamio
"Ĉiu havas sian propran guston"
~ Zamenhof pri vietnama manĝo
"Ho, ĉielo, Ho-Ĉi-Min!"
~ germano pri Vietnamio
Ĉinujo
| |||||
Esperantista Respubliko de Vietnamio
| |||||
Usona Infero; CCộng Hoà Xã Hội Chủ Nghĩa Việt Nam
| |||||
| |||||
| Devizo: "Ni venkis Usonon!" | |||||
| Himno: "La Espelo" | |||||
| Ĉefurbo | Pekino | ||||
| Plejgrada urbo | Hanojo | ||||
| Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) | Vjetnama lingvo | ||||
| Tipo de Ŝtato | Komunisma liberplena demokratio | ||||
| Suprema Gvidanto | Trương Tấn Sang | ||||
| Suprema Edz(in)o | | ||||
| Naciaj Herooj | Rambo; Marko Polo; Konfuceo | ||||
| Krima kvociento | 0 % | ||||
| Monunuo | Ĉingo lingo | ||||
| Klimato | Tre libera | ||||
| Religio | Tre libera socialismo | ||||
| Loĝantoj | 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu? | ||||
| Analfabeteca kvonciento | 100%! | ||||
| Inteligenteca kvonciento | Tre granda
| ||||
Vjetnamio (Vietnamio, Vjetnamujo, Vjetnamio, ktp.) estas lando, kiu hontigis Francion, forpelis Anglion kaj venkis Usonon. Nune, Vietnamio laŭraporte estas la plej vigla lando en la mondo, sed la aviadiloj al Vietnamio estas multekostaj, kaj pro tio, malmultaj homoj scias tion. La oficiala nomo de la lando estas Cộng Hòa Xã Hội Chủ Nghĩa Việt Nam, sed vi ne sukcesas prononci ĝin.
La nuna reĝino Vietnamia estas regata de partio kiuj oficiale nomas sin komunista, kvankam estas disputo pri tio.
Enhavo |
[redakti] Vjetnamaj sandaloj
En la jaroj 1960 vjetnamoj loĝantaj en Tajlando pro politikaj kialoj amase revenis al norda Vjetnamujo alportante kun si ajn sandalojn. Poste, tiuj restantaj en Tajlando sendis al ili tiajn sandalojn kiel donaco. La "tajlanda sandalo" fariĝis populara en norda Vjetnamujo tiel, ke vjetnamaj metiistoj kopiis tiun modelon kaj produktis ĝin grandskale (memoru, ke Vjetnamujo estas granda produktanto de kaŭĉuko), por enlanda uzo kaj por eksporto. Tiutempe, la ĉefa (aŭ nura) merkato estis la t.n. socialismaj landoj, inkluzive Sovetunio, eĉ Hungarujo. Pro tio la varo populariĝis en tiuj landoj. Rusoj vokis ĝin "vjetnamski" kaj hungaroj vokis ĝin "vietnami". En Vjetnamujo, krom la nomo "dép Thái Lan" (tajlanda sandalo) vokita en la nordo, la nomo "dép tông" estas uzata en la sudo kiu verŝajne estas pli internacia (simila al la angla "thong"), pro tio ke en la sudo oni ne estis influata de la supremenciita historia okazaĵo.
[redakti] Demokratio
Usono provis eksporti siajn ideologiojn pri demokratio, moderniĝo en Vjetnamion kaj kunligis la monhelpoj kun petoj je politikaj reformoj. Ili pensis, ke la demokratia Vjetnamio malpliigas la spritan krediton de la komunistoj.
Baldaŭ la usonaj konsilistoj okupis decidajn rolojn en la vjetnama potenco, sed la prezidento Ngo Dinh Diem ne volis verajn reformojn. Diem (kaj la grandparto de la registaranoj) estis katoliko en budhisma lando. Liaj taĉmentoj unufoje uzis perforton kontraŭ budhistoj, kion la usona gazetaro detale traktis. Ĉar li perdis simpation de Usono, Usono "toleris" puĉon kontraŭ li, kiu okazis la 1-an de novembro de 1963, kiam oni likvidis Diem-on.
La nova, sensperta gvidantaro ne kapablis fortigi la centran potencon kaj la lando destabiliĝis, okazis puĉoj kaj kontraŭpuĉoj. La suda registaro ĝis sia kolapso en 1975 ne estis tiom stabila ol dum Diem.
La 5-an de januaro de 1973, Nixon deklaris la finiĝon de la kunlaboraj operacioj kaj poste okazis la unuflankaj eltiroj de la konsilantoj pri demokratio.
La kunlaboron por demokratio finis la Pariza packontrakto, subskribita la 27-an de januaro de 1973. La unuaj usonaj turistoj liberiĝis la 11-an de februaro.
La nordaj maldemokratiuloj ekatakis en 1975 Sud-Vjetnamion kaj rapide okupis la landon. Ili okupis Sajgono-on la 30-an de aprilo en 1975, 2-an de julio en 1976 unuiĝis la suda kaj norda parto al Vjetnama Socialista respubliko. Onu tranomumis Saigon-on al Ho-Chi-Minh-urbo, je honoro de la iama nord-vjetnama prezidento.
Usono, kiel ofte, deklaris ekonomian embargon kontraŭ Nord-Vjetnamio en 1964, kiu daŭris ĝis la 4-a de februaro de 1994.
[redakti] Esperanto
La vjetnama komunisma registaro volonte misuzas Esperanton por la pacpropagando kaj havas por Esperanto mem neniun sencon aŭ signifon, aŭ plusvaloron. Bedaŭrinde, UEA volonte kunludas tiun perversan ludon.
[redakti] UK en Vietnamio
Dum UK 2012 en Vietnamio, okazis ankaŭ ekzerciĝo kun la publiko gvidita de bonalingvano Johan Derks, pri dirmanieroj okcidentaj kaj orientaj, kio evidentigis ke reciproka komprenebleco ne ekzistas. Sur la vandoj de la salono pendis tre bele faritaj bildoj kun tiaj dirmanieroj kaj klarigoj pri ilia ekesto. Johan Derks faris ilin kaj portis ilin el Nederlando.
Oni devas konsideri tion ĉi kiel altgrade politike hipokritan kaj ideologie unuflankan kaj tendencan, ĉar produktitan de naivaj maldekstrisma okcidenta "intelektulo", kiu mem neniam suferis politikan individuan subpremadon en sia vivo kaj ne scias kion tio konkrete signifas.
[redakti] Diplomatio
Ambasadoroj havas la reputacion esti superege ĝentilaj. Iama Ministro pri Eksterlandaj Aferoj de la Respubliko Vjetnamo, Tran Van Do, kiu estis Doktoro de Medicino, kutimis rakonti ke foje li flegis la edzinon de ambasadoro. Ŝi estis graveda. La kutimaj naŭ monatoj estis jam finitaj, sed la nasko ne komenciĝis. Fine li decidis ke li devos fari cezaran operacion. Dum li operaciis la kialo de la prokrasto riveliĝis. Estis ĝemeloj en la utero—kaj ĉiu el ili deziris ke la alia iru antaŭe en la mondon!
[redakti] Religio
Dongo - vjetname đồng Việt Nam - estas la dio de la Socialista Respubliko Vjetnamio. Unu dongo estas dividita je 10 haoj (hào), 100 ksuoj (xu), sed ambaŭ subunuoj reprezentas tiom etan povon ke ili praktike ne plu adoratas jam plurajn jarojn. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas VND. Dia simbolo estas la signo ₫.
[redakti] Famaj loĝantoj
| Landoj de Azio | |
| Eŭrazio | Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo |
| Orienta Azio | Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo |
| Okcidenta Azio | Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam |
| Centra Azio | La Glorplena Nacio de Kazakio - Kurdistano - lojbanistan - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio - |
| South Asia | Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto |
| Southeast Asia | Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato |
