Vikipedio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Vikipedio estas projekto de multo de personoj volantaj liberi konadojn. Ni dankas ilin."

~ klerulo pri Vikipedio
1297657381412.png

"La celon ni plenumas - La celo nin konsumas! William Auld"

~ Vikipedio

"Ĉu tio estas la vero? Aŭ ĉu vi legis en Vikipedio?"

~ Sesjara infano

"Semblas ke Esperanto inspiras negativa pensi e provokas skribar ne-enciklopediala stile."

~ Idisto pri Esperanta Vikipedio

"Ĉar malpli da Esperantistoj estas ŝercemaj ol seriozaj, la Vikipedio fakte pli grandas ol la Neciklopedio."

~ Nerdo pri Vikipedio
1327899869906.jpg

"Please add the interlanguage links for this article. Thanks!"

~ Krokodila Nerdo pri tiu artikolo

""VIKIPEDIO estas mia MALAMIKO!""

~ Sonja Elen Kisa

"Ĉiam mankas tempo por fari laboron bone, sed sefiĉas por refari ĝin"

~ Leĝo de Murphy pri Vikipedio

"Ho ve!"

~ Zamenhof pri Vikipedio

"Bonvolu doni la adreson de la vikipedia paĝo"

~ Renato Corsetti pri Vikipedio

"Mi ŝatas Vikipedion, ofte uzas ĝiajn diverslingvajn paĝojn kaj danke pripensas tiujn, kiuj oferdonas sian tempon al ĝia diskresko"

~ Milokula Kato


La Vikipedio (Vikinjo por senseksaj nerdoj, kiuj pensas ĝin kiel sia koramikino) estas satira enciklopedio, kiu parodias Neciklopedion kaj pretendas la malon. Vikipedio estas aro de listoj, ĝermoj, misterioj kaj famaj eraroj (ekzemple ke usonuloj estis sub la Luno, ĥaĥa). Jes, Esperanta Vikipedio estas parodio de enciklopedio verkata en parodio de Esperanto. Ĝi plenumas neniun el siaj celoj, ĉar ĝi estas nek fidinda fonto de veraj kaj utilaj informoj, nek sekvinda ekzemplo de ĝusta Esperanto. Nur ĥaosa aro de senvaloraj artikolaĉoj skribitaj per bizara ĵargono.
600px-Wikipedia-LGBT.png


Enhavo

[redakti] Etimologio kaj celo

Vikipedio estas akronimo de (Via Ida, Kaduka Interlingva Projekto El Dioj), kies originala celo estas eksklaviĝi ĉiujn homojn.

Kvalito de informoj aŭ klerigaj celoj ne gravas, nur oni paradu pri "grandeta" nombro da artikoloj (cetere plejofte stumpe banalaj kaj lingve fuŝaj) kompare kun aliaj "normalaj" lingvoj.

[redakti] Avantaĝoj

Krom multaj faktoj tute seninteresaj, la Vikipedio ja havas ankaŭ plurajn bonegajn bildojn pri senvestaj homoj, seksumaj pozicioj, ktp. Vikipedio estas profundega... mi estas jam dependulo!!!

[redakti] Krome

Tuta Esperanta Vikipedio estas plenplena je ĉiuspecaj ridindaĵoj. La vero estas, ke ĝi ne nur tre utilas, se temas pri fidindeco de la informoj, multfoje prezentante al la legantoj kompletajn idiotaĵojn, sed ankaŭ plenas je tute bazaj lingvaj eraroj kaj je sensencaĉaj neologismoj — oni menciu nur pri "lingvocido". Vere oni ne komprenas, kiel oni povas fieri pri tio...

[redakti] Riskoj

Laŭ Edward A. Murphy ĉefa problemo de Vikipedio estas ke ekzistante du aŭ pli da vojoj kiel ion fari, kaj unu de tiuj povas finiĝi per katastrofo, tiam oni elektas por si tiun ĉi vojon.
Bn.png

La plej riskoj en Vikipedio (kromnomata Vikio) estas stultuloj kromnomitaj Vikipediistoj. Ili havas psikan malsanon, ili nomiĝis ĝin saĝeco (aŭ nerdeco).

Atentu: ĝi estas tiel infekta, kiel porka gripo.

[redakti] Kiu povas redakti?

Laŭ sia ĉefpaĝo, la Vikipedio estas "redaktebla de ĉiuj". Por redakti, tamen, oni devas uzi la iksan sistemon, kiu estas ilo neoficiala kaj kontraŭ-fundamenta -- fakte, inventaĵo de la ateistoj, stalinistoj, kaj Tokiponistoj. Piaj kaj konservativaj Esperantistoj neniam uzas la fifaman sistemon, do ne povas redakti.

4340853.a2ef473d.560.jpg

[redakti] Alternativoj

Vikipedio estas alternativo, tiel alternativo de ĝi estas bona elekto. Neciklopedio estas la plej ĉefa de la plej bonaj elektoj.
126510755688.png

[redakti] Faktoj el Vikipedio

Ĉiuj ni scias, ke Vikipedio estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn. Jen kelkaj faktoj el Vikinjo:


[redakti] Historio

La grava momento de la konscio de Poloj estis la batalo kun Svisujo- La "Svisa Diluvo"

[redakti] Soci-kultura geografio

La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo.

[redakti] Filozofio

Kial okupiĝi pri tiu ĉi strangulo? – Gravas la sekvoj de la LANZa pensado

8360471.99622be0.560.jpg

[redakti] Religio

Budho saniĝas la ĥomaro de liajn malsanoj. Li unue diras diagnozon, post ŝerŝas kaŭzon, rigardas se malsano estas sanigebla, kaj proponas remedon.

[redakti] Psikologio

Fojfoje oni pensas ke ĵaluzo estas mezurilo de la forto de la amo. Kvankam vere se oni amas homon, oni volas ke tiu homo feliĉu. Se iu estas kun alia amanto, ĝuante kaj amante, plejeble estas ke revenos al sia amanto pli feliĉe, do kial do timi?

[redakti] Gramatiko de Esperanto

La fundamenta nomo de landoj, kiujn oni nomas laŭ la loĝantojn, estas ujo kiu entenas la loĝantoj.

[redakti] Teorio de seksumado

Enbloviga pupo estas unu el la plej popularaj erotikaj helpiloj. Sed malmultaj precize scias, kiel ĝi vere aspektas kaj kiaj tiu ĉi ludilo donas voluptojn kaj devojn.

[redakti] Vidu ankaŭ

2001344883 n.jpg

[redakti] Kaj kompreneble


La tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio havas ian artikolon pri la Vikipedio.
nn:Wikipedia
wikia