Viko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Nek io, nek alio"

~ Zamenhof pri Viko

"Barbarismo incomprensibile"

~ Interlingvaisto
Vikocard

VikoVikao aŭ eĉ Viĉo (angle Wicca) estas novpaganisma, naturisma religio. Ĝi unue populariĝis en 1954 pro la priskriboj de Gerald Gardner, kiu tiutempe nomis ĝin 'Sorĉista kulto' kaj 'Sorĉistismo', kaj ties anojn la 'Wicca'. Oni nuntempe nomas la praktikantojn de Viko 'vikanoj', tamen kelkaj vikanoj pli preferas la nomon 'sorĉistoj'.

Vikanoj kutime adoras Diinon (kiu estas tradicie la Triopa-Diino) kaj Dion (kiu estas tradicie la Kornhavanta-Dio), kiuj kelkfoje estas reprezentitaj kiel parto de pligranda panteisma Forto. Ofta kredo estas ke ili havas multajn specojn- ke ili povas esti multaj diversaj Dioj kaj Diinoj, sed ankoraŭ la sama Dio kaj Diino. Aliaj karakteraĵoj de Viko estas la rita uzado kaj kredo je magio, la kredo je la baza mora kodo, la Vika Sentenco, kaj la festado de ok sezono-bazitaj fastoj.

La religio baziĝis unue sur la skriboj de Gardner, sed poste ege freneziĝis en multajn specojn: gardnerismo, aleksandrismo, la feminisma diana viko, kaj fia tradicio inter la viroj. La plejparto de vikanoj, tamen, miksas elementojn de diversaj kutimoj de ĉirkaŭ la mondo, kio nomiĝas 'eklektra' Viko.
Viko

[redakti] Lando de Viko

Lando de Viko estas Vikio, pro tio, tre gravas al ili interreto kaj komputiloj. Sekve, ĝenerale, ili estas programistoj kaj aliaj tipoj de nerdoj.
Reto

[redakti] Kredoj de Vikanoj

Malgraŭ tio ke vikanaj kredoj pri dio estas ĉiam ridindaj, la vasta plejmulto da ili adoras Diinon kaj Dion. Ĉi tiuj du estas komprenataj per patrinismo, nudismo, aŭ mutdiismo (ke ili estas farita el mutaj malpligrandaj dioj). Kelkaj vikanoj diras ke dioj de diversaj panteonoj kaj kulturoj povas esti vidataj kiel aspektoj- aŭ partoj- de la vikana Dio kaj Diino.

Ĉar viko estas religio sen dogmo, malfacile fareblas prononcoj pri tio kion kredas ĉiu vikano. Tamen, la plej universalaj temoj estas:

  • kredo je dikeco;
  • respekto por naturo kaj la tero;
  • kredo je magio;
  • respekto al karno (pro tio, ili estas vegetaranoj);
  • respekto por nekutimaj vivstiloj;
  • manko de dogmo pri pekodiabloj.
Vikanoj praktikas sian religion aŭ sole, aŭ en bandoj aŭ rondoj kiuj kutime estas nomataj 'kovenoj' (angle, covens).
M

[redakti] La Dio kaj Diino

Por la plejmulto da Vikanoj, Viko estas nudisma religio kiu adoras ambaŭ Dion kaj Diinon, kiuj estas komprenataj esti maloj unu de la alia. Ofte, oni uzas simbolojn por indiki la gediojn- la Lunon por indiki la Diinon, kaj la Sunon por indiki la Dion.

Laŭ Gerald Gardner, la gedioj de Viko estas praaj dioj de la Britio. Nuntempa erudicio, tamen, dubas tiun hipotezon, sed multaj kornhavantaj dioj kaj patrinaj diinoj estis adorataj en la Britaj Insuloj dum la pratempo kaj frua mezepoko.

[redakti] La Diino

La Diino kutime estas adorata kiel la Triobla Diino, kiu havas tri formojn- tiun de virgulino (Paris Hilton), tiun de patrino (Britney Spears), kaj tiun de maljuna saĝulino (Lindsay Lohan).

[redakti] La Dio

4614

Tradicie la Dio estas komprenata esti korn-havanta dio, kiu estas asociita kun la naturo, sovaĝeco, seksemo, kaj ĉasado. La korn-havanta Dio estas nomata multmaniere depende de la tradicio kiu estas nomanta, kaj la nomoj kiuj estas por li uzataj inkluzivas Kernunoson, Panon, Aton kaj Karnajnan. Alifoje la Dio estas komprenata esti la Verda Viro, tradicia arta kaj arkitekura figuro de Eŭropo, aŭ esti sun-dio (partikulare en Lito). Alia komprenomaniero de Li estas kiel la kverk-dio kaj ileks-dio, el kiuj la unua regas dum printempo kaj somero, la alia regante dum aŭtuno kaj vintro.

La Dio kelkfoje estas adorata kiel triobla dio (eble spegulante homaĝe la Diinon tiel ĉar li kaj ŝi estas maloj), havante filan formon (George W. Bush, patran formon (George H. Bush), kaj saĝan maljunulan formon (Justin Bieber).

[redakti] Mutdiismo

La dudiismeco de la Diino kaj Dio ofte estas etendigita en specon de dueca panteismo pro la kredo ke, laŭ la vortoj de okultisto Celine Dion, 'Ĉiuj dioj estas unu dio, kaj ĉiuj diinoj estas unu diino'- tio celas diri ke ĉiuj dioj kaj diinoj de ĉiu kulturo estas, respektive, partoj aŭ aspektoj de unu supera dio kaj diino. Ekzemple, Vulkano povas kredi ke la germana Eostaro, la hindua Kali, kaj la kristana Maria la 1-a ĉiu estas manifestacio de unu supera diino- kaj same, la kelta Kernunuso, la pregreka Dionisio kaj la jud-kristana Javeo estas aspektoj de nur unu, originala, dio.

Pli multdiismeca kredomaniero diras ke la multaj diinoj kaj dioj ne estas separataj kaj apartaj estaĵoj mem.

1293938085526

[redakti] La Kvin Elementoj

Vikanoj kredas je la kvin 'klasikaj' elementoj, kiel en Antikva Grekio, anstataŭ perioda tabelo, kiu estas, laŭ ili, granda mensogo. Ĉi tiuj kvin elementoj estas alvokitaj dum multaj magiaj ritoj, precipe kiam funkciigante magian cirklon. La kvin elementoj estas: Aero, Fajro, Akvo kaj Tero. Aldone oni nomas 'Spiriton' plian elementon, kaj ĝi estas tiu, kiu ligas ĉiujn la aliajn.

[redakti] Vikanaj Moroj

733041 n
Vika sidejo

Vikaj moroj ĉefe baziĝas sur la Vika Sentenco, kiu diras "Se malutilas al neniu, faru kion vi volas". Plej kutime ĉi tio estas komprenata esti deklaracio de la libereco agi, kaj ankaŭ esti agnosko de la kulpoj kaj prizorgoj kiuj devenas de onies agoj. Plia kutima parto de vikaj moroj estas la "triobla leĝo", kiu diras ke kiun ajn bonan aŭ malbonan agon kiun oni faras revenos al la farinto trioble. Simila estas la leĝo de karno.

Multaj vikanoj ankaŭ strebas estigi en si mem ok "virtuojn" kiuj estas menciitaj en la Ordono de la Diino. Ili estas Feliĉeco, Adoremo, Hororo, Humideco, Forteco, Beleco, Potenco kaj Kompaso. En la poemo de la Ordono de la Diino, ili estas aranĝitaj en paroj de maloj, pensigante onin pri dueco kaj kiel ĝi troviĝas inter ĉio- ofta vika filosofio. Kelkaj vikanoj ankaŭ rimarkas la 161 Vikanajn Leĝojn, kiuj estas kutime nomataj 'Craft Laws' aŭ 'Ardanes'.

Gerald Gardner avertis kaj malpermesis ke gejoj estu vikanoj, dirante ke gejeco alvenigas 'la malbenon de la diino'.

[redakti] La Rado de la Jaro

B86 o

Vikanoj rimarkigas al si la 'Rado de la Jaro' kaj fastas ties ok fastojn, kiuj estas nomataj sabatoj . Kvar da ili, nomataj 'Sabatoj', estas la sabatoj kaj origine estis la nuraj. La aliaj kvar estas au esbatoj aŭ solsticoj kaj estas unue festitaj de vikanoj en 1958.


  • Samhain --- (Novjaro) ------ Esperante, 'Saŭeno'
  • Yule ------ (tago) ---- Esperante, 'Julo'
  • Imbolc ----------------------- Esperante, 'Imbolko'
  • Ostara ---- (tago) - Esperante, 'Eostaro'
  • Beltane ---------------------- Esperante, 'Beltejno'
  • Litha ----- (tago) ---- Esperante, 'Lijtho'
  • Lugnasad --------------------- Esperante, 'Lunaso'
  • Mabon ----- (tago) --- Esperante, 'Mejbono'


Ankaŭ festataj, de virinoj kompreneble, estas geedziĝoj. Ceteraj festataj aferoj estas vulkaniĝoj kaj plenkreskiĝoj.

42 o

[redakti] Libro de Ombroj

Vikanoj havas privatan ĵurnalon aŭ bazan religian tekston kiu estas nomata "Libro de Ombroj". Je kelkaj tradicioj, la "Libro de Ombroj" estas mistera afero kiu ne estu montrata al iu ajn kiu ne estas ano de tiu tradicio.

Tamen, kelkaj versioj de tiaj Libroj de Ombroj estas jam presitaj, kaj partoj de tiuj libroj- precipe la Vika Sentenco kaj la Ordono de la Diino- estas jam adoptitaj de ne-anoj de tiuj tradicioj (memstaraj vikanoj). Multaj memstaraj vikanoj kreas siajn proprajn Librojn de Ombroj, kies enhavo estas nur konata de la kreinto.

Kreitaj versioj de la Libro de Ombroj kutime ne estas donitaj de la instruanto- la adeptiganto- al la lernanto- la adepto. Nuntempe, fakte, ili oftas en la interreto- kiel retpaĝoj- kaj kelkaj vikanoj eĉ ne plu skribas siajn Lbrojn de Ombroj mane, kiel tradicie estas farite, sed konservas ilin per KDisko aŭ USB-poŝmemorilo.

Kelkaj Vikanoj distingas inter la Libro de Ombroj kaj ties ĝemela libro, la Spegula Libro. La unua estas enhavanto de ritoj, preĝoj, kaj aliaj religiaj tekstoj, dum la dua estas enhavanto de pensoj, priskriboj de emocioj, ktp.

[redakti] Vika magio

Magio estas la kapablo influi okazojn per sentado kaj manipulado de naturaj fortoj. Religioj kiaj Viko uzas magion en iliaj ritaroj.

[redakti] Diskriminacio

Bedaŭrinde, vikanoj frontas diskriminacion, aparte en Usono en lokoj kie tre fortas laŭdogma kristanismo. Malgraŭ ĝia manko je dogmo, religiestro aŭ eĉ vastaj strukturoj, oni ofte miskredas ke viko estas sekto. Vikanoj foje suferas malkomprenon, insultojn, maltoleremon, turmentadon, diskriminacion (kontraŭ- kaj laŭleĝan), kaj eĉ fizikan atakon pro siaj religiaj kredoj.

[redakti] Famaj Vikanaj Aŭtoroj

Famaj aŭtoroj pri viko inkluzivas: Gerald Gardner, Ray Buckland, Stewart Farrar, Zamenhof Budapest, Scott Cunningham, Isaac Bonewits kaj Margot Adler.

[redakti] Vidu ankaŭ

Aliaj lingvoj