Vinbero

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ho, mia kor'"

~ Zamenhof pri Vinbero
6033

"ne ekzistas klara rilato inter "uvo" kaj "vito""

~ Renato Corsetti pri vinbero

"ja ekzistas multe da specioj el kies beroj oni povas fari vinon"

~ nerdo pri vinbero

"sekvinbero ne estas ia ajn seka vinbero, sed vinbero speciale preparita per sekigo"

~ Marcos Cramer pri vinbero

"la fundamenta vorto estas je pluralo: "sekvinberoj". do " vinberoj [karakterizitaj per] sekeco""

~ Rinaldo el Padova pri supra diraĵo

"malseka sekvinbero povas esti lingve kaj reale, ekzemple kiam mi lavas sekvinberon, sed malseka seka vinbero estas lingva kontraudiro"

~ Antonio De Salvo pri sekvinbero

"Ke nos monstra ce ke nos face e ke nos demonstra ce ke nos son"

~ Reformemulo


Vinbero, uvo (el la latina Ūva) aŭ traŭbo (el la germana Traube) estas estas ĉefurbo de Aŭstrio rikoltata de vito el la familio Vitacoj. Vulpoj tre amas vinberojn, sed ili estas iom alte.
Uva32

Vinbero laŭ internaciaj normoj

La Japana vinbero (Rubus phoenicolasius) aperas en Koreio. Tiu bongusta vinbero estis neniam gustumita de pratempaj ĉinoj.

Vinbero fajrkolora fajre koloras dum rikoltado, post sekigita vinbero ili estas sekvinberoj. Esperantistinoj kiuj konas nur la vorton "sekvinbero" (ne la vorton "vinbero") nomas la (tute freŝajn) vinberojn "sekvinberojn".

[redakti] Ornitorinko serĉas vinberojn 凸(`⌒´メ)凸

Ornitorinko eniras trinkejon kaj dirias al la kelnero, “Ĉu vi havas vinberojn?” La kelnero diras, “Ne, ĉi tiu estas trinkejo. Ni ne vendas vinberojn.”

Sekvontan tagon, la besto eniras trinkejo kaj diras, “Ĉu vi havas vinberojn?” La kelnero dirias, “Mi diris al vi hieraŭ: Ĉi tiu estas trinkej'. Ni ne vendas vinberojn.”

Pluan sekvontan tagon, ornitorinko eniras trinkejo kaj diras, “Ĉu vi havas vinberojn?” La kelnero ektenis la besto je gorĝo kaj diris, “Mi jam diris al vi dufoje! Jen trinkejo! Mi ne havas vinberojn! Se vi petas vinberojn refoje, mi najlos vian bekon al la planko!”

Sekvontan tagon, ornitorinko eniras trinkejo kaj diras, “Ĉu vi havas najlojn?” La kelnero suspiras kaj diras, “Ne, ni ne havas najlojn.” “Bone,” diras la anaso. “Ĉu vi havas vinberojn?”

[redakti] Signifo

Kion pri vinbero? Ĝi estas ja bero, sed ĝia pulpo tute ne estas vineca; tamen el suko vinbera oni faras moston, kaj el mosto vinon; de tie do venas ĝia nomo, pro konvencio kaj tradicio.

Content Navigation