Vino
El Neciklopedio
"Al kiu ne plaĉas kanto kaj vino,
Tiu tre stultas, ĉu viro ĉu ino."
"Biero estas homfarita,
sed vino de Dio!"
~ Lutero
"Rideto de ino
nin ŝancelas kiel vino"
"Via vino estas nur ia abomena acidaĵo"
~ Fundamento de Esperanto pri via vino
"Dankon pro la interesa teksto!"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Vino estas la fonto de la vero (in vino veritas, t.e., en la vino estas la vero), pro tio, ĝi estas tre grava al multaj religioj, ĉefe al Katolika eklezio, kiu tre amas la veron. Neciklopediistoj ankaŭ uzas la vinon kiel ilo por trovi la veron. Jesuo ankaŭ tre ŝatis vinon, kaj fakte transformigis akvon en vino, kaj, en lasta vespermanĝo antaŭ morti, li konsilis la trinkadon da vino.
Enhavo |
[redakti] Deveno
Post Diluvo, Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinberojn kaj farigis vinon. Li trinkis la vinon kaj embriigis kaj nudigis en sia tendo. Ĥam vidis tion, kaj alvokis siajn fratojn por trinki ankaŭ, pro tio, Noa malbenigis lin.
[redakti] Sekura konsilo
Se oni lasas vinon en malfermita botelo, la alkoholo iĝas aceta acido. Aceta acido gustas aĉe, kaj povas difekti la stomakon kaj korodi la dentojn. Do ne lasu vinon, sed trinku nun.
[redakti] Bona vino
- -- Kelnero! Kiun vinon vi proponas al nia geedzigha jubileo? – demandas la gasto.
- -- Tio dependas, ĉu vi volas festi aŭ forgesi?
[redakti] Vino kaj sango
Alkoholisto el la diboĉejo estas ironta hejmen, sed kiel porvojan provizon li metas ankoraǔ botelon da ruĝa vino en la mantelpoŝon. Li stumbladas sur la vojo, li falas en fosaĵon grave batante sin. Li sensas, ke io ekfluas sur la brusto. Li ekkrias afliktite:
- -- Ho! Estu nur sango!
[redakti] Vino kun akvo
Kiam Goethe estis juna, li venis iutage en kamparan gastejon kaj mendis glason da vino.
La mastro alportis la vinon, kaj Goethe enverŝis iom da akvo en la glason, por fari la vinon malpli forta.
Kelkaj kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, moke priridis la junulon pro lia ago; sed la poeto trafe respondis al ili per jenaj versoj, kiujn li direktis al la gastejestro:
- Akvo sola mutigas,
- Tion pruvas la fiŝoj probable;
- Vino sola stultigas,
- Tion pruvas la viroj ĉetable;
- Ne volas mi esti kiel tiuj ĉi,
- Do akvon en la vinon enverŝas mi.
Kompreneble, aliaj viroj multe batis lin.