FANDOM


Vintro
"Unu afero kiu zorgigas min rilate al religio estas ke ĝi instruas homojn kontentiĝi kun nekompreno."
~ Richard Dawkins pri kio ajn

"Danko pro tua laboro!"

~ Idisto al aŭtoro pri ĉi tiu artikolo

"Vintro venas."

~ Duolingo pri vintro

Estas multaj manieroj difini vintron:

* La sezono, dum kiu la sportkortoj de lernejoj havas glacion por glitŝuado.

  • La sezono, dum kiu la teron kovras konstanta neĝtavolo.
  • La sezono, dum kiu la meztemperaturo konstante restas sub 0°C.

En vintro la meztemperaturo restas sub 0°C, sed varmaj aerfluoj povas levi la maksimuman tagan temperaturon super 0°C:n je fojoj.

Vintro ordinare komenciĝas mezoktobre en Laponujo kaj dum novembro en la cetera Suomujo, tamen ne antaŭ decembro en la sudokcidenta insularo kaj neniam en Brazilo. Do pasas proksimume du monatoj, dum vintro antaŭeniras el Laponujo ĝis Alando sed neniam iras al Sudameriko.

Vintro estas la plej longa sezono: ĝi daŭras dum proksimume 100 tagoj en sudokcidenta Suomujo kaj 200 tagoj en Laponujo kaj 365 tagojn en Antarkto.

PrognozoEdit

3002 n

Unusola fidinda meteorologia prognozo laŭdire estas: „Printempo, somero, aŭtuno, vintro.“ Sed eĉ tion ne eblas plene kredi.

UtiloEdit

Dum semtempo, lernu ; dum rikoltotempo, instruu ; dum vintro, ĝuu.

NeĝoEdit

Demandas ĵurnalisto vojripariston: „Ĉu vi bone prepariĝis por vintro?“

„Jes, bone, nur neĝo ne surprizu nin!“

NerdaĵoEdit

6714 n

Kiel ajn oni difinas vintron (krom se oni ne uzas la astronomian difinon, nome ke vintro estas tiu parto de la jaro, dum kiu la daŭro de la tagoj kreskas sed ankoraŭ ne atingis 12 horojn), la difino varios de loko al loko, depende de la loka klimato.

La plej longa vintra dormoEdit

La plej longan vintran dormon estis konstatita ĉe unu subspecio de marmoto de Parry. La menciita subspecio de marmoto vivas sur Alasko kaj rilate al lokaj klimataj kondiĉoj daŭras ties dormo plenajn 9 monatojn. Ĝi estas aktiva do nur kvaronjaron. Per longdaŭra studado estis konstatite, ke proksimume 65 % ĝis 75 % de la vivo la marmoto pasigas per dormado.

El eŭropaj mamuloj havas la plej longan vintran dormon zizelo. Ties vintra dormo daŭras 7 monatojn. Antaŭ veno de vintro la zizelo elfosos 2 metrojn sub la tero kuŝejon, kiu estas longa ĝis 10 metroj. En la finaĵo de la koridoro estas plilarĝigita parto, kie dormas la tuta familio aŭ kelke da unuopuloj komune.

Dum la vintra dormo sinkos la korpa temperajturo de la zizelo je nuraj 4 °C. Tuŝinte sur la dormantan zizelon oni povas impresi, ke ĝi estas malvarma. Dum la tempo de ĝusta vintra dormo la zizelo perdos preskaŭ 40 % de sia korpa pezo.