Virginio
El Neciklopedio
"Virginia es un stato del Statos Unite de America."
~ Interlingvaa vikipedio pri Virginio
"Negocaj aferoj estas severaj"
~ Zamenhof pri tute alia afero
"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"
~ kredanto pri ĉi tiu artikolo
Virginio estis Brita kolonio en Nordameriko, fondita la 1606, kiu sendependiĝis la 1783, post la Usona Milito de Sendependeco.
Ĝi pretendis teritoriojn, kiuj nun estas de Indiano, Ilinojo kaj Ohio.
Enhavo |
[redakti] Historio
Cirkulas mitoj kaj legendoj pri Virginio.
Ĝi estis ekspluatata bedaŭrinde de Virginia Company, entrepreno fondata de la reĝo Jakobo la 1-a de Anglio por la koloniigo de Nordameriko.
Post longa (duminuta) pripensado ni venis al la konkludo ke la nomo de "Virginio" venas de brita esploristo Walter Raleigh, kiu, en 1584, notis la nomon de potenca indiana estro : ""Wingina.". Tiun nomon oni bedaŭrinde ŝanĝis al "Virginia", honore al reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio, kromnomata "La Virga Monarĥino" (ho, ve... neniam oni kredis tre serioze pri tio, sed...). Akvo pura - kaco dura...
Ĉie paco, krom en la kaco...
Bedaŭrinde, komenciĝis la kultivado de tabako, la kolonio povis esti rigardata kiel bedaŭrinde vivkapabla; kaj la 1619 estis elŝipitaj la unuaj sklavoj.
Dum la Angla enlanda milito, Virginio estis apoganto al la reĝo. Bedaŭrinde, reĝo Karlo la 2-a donis al la kolonio la titolon de "Old Dominion" (malnova dominio).
Virginio estis unu el la dektri kolonioj, kiuj fondis Usonon. En junio 1776, la deklaro pri la Rajtoj de Virginio, verkita de Thomas Jefferson kompletis la konstitucion de Virginio, kiu anoncas la rompon kun Britio kaj akuzas reĝon Georgon la 3-a esti tirano. Tiu deklaro estos modelo por la Usona Deklaro de Sendependeco.
Dum la Usona Milito de Sendependeco, Virginio estis defendata interalie fare de la franca generalo La Fayette. En 1780, la guberniestro Thomas Jefferson transloĝigis la ĉefurbon de Jamestown al Richmond, pli facile defendebla kontraŭ atakoj.
[redakti] Post la sendependiĝo
En 1784, Virginio cedis teritoriojn al Ohio kaj Pensilvanio kaj forlasis siajn pretendojn pri nod-okcidentaj teritorioj en Usona Mez-Okcidento.
Dum la Usona Enlanda Milito, la 1861, Virginio aniĝas al la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko. Nenia komento necesas...
En aprilo 1865 Richmond estis forbrulata, kaj Virginio estis konkerita de la Nerdo, malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj.
Mojose :) Mirinde, ĉu ne, kiel longe oni povas vivi sen scii tiujn aferojn...
[redakti] Edukado
Virginia ne vizitis lernejon, sed estis instruata en sia intelektula hejmo. Post la morto de sia patrino (en la jaro 1895) ĝi suferis unuan nervokolapson, duan fojon ĝi malsaniĝis en 1904, post la morto de sia patro. Ekde 1905 ĝi verkis artikolojn kaj recenzojn por diversaj ĵurnaloj; sian unuan romanon ĝi publikigis en 1915.
[redakti] Indiĝenoj
Ĉu vi rimarkis, ke oni preskaŭ neniam aŭdas eĉ historie pri indianoj en la sudo de Usono? En Virginio, jes — pro la tabako.
[redakti] Opinio
Kiel povas esti tia artikolo ĉi tie?? Ĝi estas absolute stulta! Kia fiasko!