Virinigado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi



"Kiu edziĝas, tiu ŝanĝiĝas."

~ Zamenhof pri virinigado

"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."

~ Mike Jones pri virinigado

"Bona ŝanĝiĝo estis videbla ĉe Benjamin de la kapo ĝis la piedoj."

~ Charles Dickens pri virinigado

"Mi ne ŝatas virinigitajn virojn."

~ Gejo pri virinigado

"Virinproblemoj ankaŭ estas unuaranga defio, kiel spegulas kreskanta virinigado de malriĉeco."

~ UN pri virinigado

"Per la sufikso IN oni povas doni inan sekson al vorto: homino, virino, studentino, hundino."

~ PMEG pri virinigado


Virinigado (ankaŭ konata kiel inigado) estas feminisma praktiko de ĝustigi la sekson de fia viro per ŝanĝi lin al virino. Ĝi estas kutime atingata per transvestismo; la feministo (aŭ feministoj) surhavigas al la sklavo virinajn vestojn, de subvesto ĝis ŝminko, peruko, protezoj, akcesoroj, tolaĵoj kaj tiel plu. Sube vi povos trovi pensojn pri virinoj, amo ktp, kiuj eble ŝokos vin. Sed ne rapidu juĝi kaj alglui etikedojn. Oni ja rajtas libere pensi kaj paroli, ĉu ne?

Iuj inigitaj viroj ricevas inajn taskojn, kiel ekzemple servistina laboro, adoptas inajn gestojn kaj lernas sidi, marŝi kaj agi en ina maniero. Oni ofte konsideras ĉi tion kiel formon de maldekstrismo, kvankam pli psikologia ol fizika monrabo, kaj ĉefe atingata per esplorado de la honto pri humiligo.

Virinigado estas ankoraŭ normala praktiko en Amazonujo. Ĝis la 1990-a jardeko, ĝi estis ordinara praktiko de la Sud-Afrika registaro al gejoj. Ĝi tamen estas multe pli amorveka, kiam perforte aplikata al aliseksemaj viroj.

[redakti] Esperantismo kaj virinigado

Kiel lingvo, en si mem, Esperanto klare subtenas virinigadon, ĉar la vorto "viro" estas nur malpli kompleta formo de la vorto "virino." Al "viro" ja mankas io, kiun nur virino havas. Do por kompleti sin, viro devas ĝuste fariĝi virinon.

[redakti] Literaturo

  • La Flagellation Passionnelle (franca lingvo)
  • Gynecocracy (angla lingvo)
Aliaj lingvoj