Virino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
127604617045.jpg

"Virinoj estas jes ĉarmaj, sed hundoj 'stas tiom pli fidelaj!"

~ Sacha Guitry pri Virino

"Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo"

~ Zamenhof pri supra diraĵo

"Kiam viro kriegas, li estas potenca. Kiam virino kriegas ŝi estas histeria"

~ Hildegard Knef pri supra opinio de Zamenhof

"Bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj"

~ Zamenhof respondante al Hildergad

"Viro devas esti iomete pli bela ol simio kaj virino - iomete pli saĝa"

~ Rusa proverbo

"Se oni deziras ekkoni difektojn de junulino, necesas simple laŭdi ŝin antaŭ la amikinoj"

~ Konfuceo pri virinoj
Dieto.jpg

"Dio faris la viron kaj diris: Mi povas fari plibone. Tiam Li faris la virinon"

~ Adele Rogers St. Johns pri virino
Glamura virino.jpg

"Oni supozas, ke ino senmove eltenas, ĝis oni klopodas pri ŝia favoro. Tiel la araneo atendas muŝon"

~ Georg Bernard Shaw pri inoj

"Tre bela, kiom?"

~ Borato pri virino

"Virinoj estas stulta."

~ Masklista komencanto pri virinoj

"Virino estas kvazaŭ frostujo: 2 metroj alte, 140 kilogramoj, faras glacion..."

~ Homer Simpson pri virino

"Mistraktado de ino harmonias kun la tuta homa historio."

~ Feĉjo Cesarano pri harmonio

"The virino was a hypothetical infectious particle theorized to be the cause of scrapie and other degenerative diseases of the central nervous system"

~ Anglalingva Vikipedio pri virino (ho tio ne estas ŝerco![1])

"La logiko de virino baziĝas sur la konvinko, ke nenio neeblas."

~ Maurice Chevalier

"Virino pardonas neniam, se ŝi devas pardoni ion."

~ Maria Schell

"Ĉu la virinmanko iel ajn senteblas en la socio? "

~ Milokula Kato


5430 n.jpg

Virino :-)8 estas nepiva vorto, ino de viro :-):-. Ĝi signifas malbesto, malaĉulino, malfiulino. Kelkfoje konfuzita kun la ina homo. Virinoj krom inaj estas femalaj, feminaj kaj feminemaj. La virino 8:-) aspektas tre simila al la sireno, sed preterlasas la belajn vostajn naĝilojn.

Virino tute stultega ofte konsideras sin "stelo" kaj etalono de beleco.

La ina sekso ofte signiĝas per ♀, la stiligita spegulo de la diino Venuso.

Bela virino.jpg
9105 n.jpg

[redakti] ♀ Deveno ♀

Unue kreis Dio viron kaj poste li ricevis pli bonan ideon - krei ankaŭ virinon...

[redakti] ♀ Respondo al Oftaj Demandoj ♀

5501 o.jpg
Kiel kreis Dio la virinon?
Li unue kreis la kokinojn, poste la anserinojn, kaj tiam elĉerpiĝis la plumoj.
Kial ĉiuj virinoj estas frenezaj?
Ĉar ili havas mens-truojn!
Kial ĉiuj virinoj havas kapdoloron?
Ĉar aspirino estas aspiro ina!
Kial ĉiuj virinoj ŝatas monon?
Ĉar ili bezonas in-vestojn!
Kial ĉiuj virinoj ŝatas uzi ĵuvelojn en preĝejoj?'
Ĉar ili estas di-amantoj!
Kiomfoje hontas virino dum la vivo?
Kvarfoje. Unue, kiam ŝi perdas la virgecon. Due: Kiam ŝi unue trompas la edzon. Trie, kiam la unuan fojon ŝi ricevas monon por tio. Kvare, kiam ŝi la unuan fojon donas mono por tio.
Kiuj pli bone konas virinojn, fraŭloj aŭ edzoj?
Fraŭloj, evidente. Se ne, ankaŭ ili edziĝus...

[redakti] Ŝecoj

Ĉar la anekdotoj estas respeguliĝo de la realeco, kompreneble, ĉar inoj estas meze stultaj homoj, ne tre interesitaj pri amoro, la anekdotoj montros tion.

[redakti] Revo

Viro trovas ujon kun genio, kaj deklaras al li tri revojn. Unue, li volas havi belegan riĉan domon. Flap! Belega palaco aperas. Due, li demandas luksan aŭton. Flap! Aperas Ferario. Fine, li diras: "Mi volas esti revo de virinoj kaj esti nerezistebla al ili". Flap! Li transformiĝas en ĉokolado.

Aac o.jpg

[redakti] ♀ Virina Jaro ♀

1975 estis Internacia Jaro de Virinoj, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof, kaj 1975 estis ankaŭ la jaro, kiam UEA la unuan fojon aktive interesiĝis pri siaj inaj membroj. Kiel kutime ĝi volis sekvi, kie UN gvidas; tial ĝi nature elektis por la 60-a Universala Kongreso en Kopenhago la temon “Virinoj”. La estraro de UEA tiutempe enhavis nur unu virinan membron, hungarinon Flor Maggi, kaj ŝi estis invitita fari la festparoladon dum la kongreso – kredeble la unua (kaj ankaŭ la lasta) virino, kiu iam ajn festparolis dum kongreso de UEA.

[redakti] Klaĉemo

Kiam estas virinoj kune, ili klaĉas. Kiam estas viroj kune, ili informas sin.

[redakti] ♀ Ponto ♀

La viro trovis lampon. Kiam li frotis ĝin, aperis feo kiu havigis unu deziron al li.

- Mi ĉiam havis revon: mi volas ke vi kreu ponton kiu kunligos Usonon al Japanio!

- Tia deziro estas malfacilega, preskaŭ neebla! Do, petu ion pli realigeblan.

- Do, donu al mi la kapablon kompreni la menson virinoj.

- Ĉu la ponto povas almenaŭ atingi Havajon?!!!

[redakti] ♀ Frenezeco ♀

Amazonialauidistoj.png

Kial ĉiuj virinoj estas frenezaj?

- Ĉar ili havas mens-truojn!

[redakti] ♀ Alteco ♀

La plej alta konata virino de la mondo estis ĉinino Ĉe Va Loo, kiu mortis en siaj 17 jaroj kaj mortinte ŝi mezuris 2,48 m. La plej alta vivanta virino estas kanadanino Sandra Milo, kiu mezuras 2,31 m.

[redakti] ♀ Pri virinoj ♀

Ĉu vi scias la plejon de virino? “Havi bonan memoron, sed forgesi sian aĝon”.

[redakti] ♀ Doloro ♀

Ĥtulho.jpg

Ulo babilas kun alia kliento en la trinkejo (bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli).

"Jes, ja," diras la kunbabilanto, "virinoj nepre toleras doloron multe pli kuraĝe ol viroj."

"Ĉu fakte?" miras ulo. "Ĉu eble vi estas dentkuracisto?"

"Ne, ne: ŝu-vendisto."

[redakti] ♀ Sofo ♀

Kiam sidas sur sofo viro, li regeneras sin. Kiam sidas sur sofo virino, ŝi malzorgas la mastrumaĵon.

[redakti] ♀ Kial ne "homino"? ♀

Sire170.jpg

Vi certe scias, kio estas viro kaj virino. Sed kial ni kutimas uzi tiujn vortojn? Ĉu "(vir)homo" kaj "(vir)homino" ne estus pli logikaj alternativoj en komunumo da pozitivaj homoj?

La vorto "viro" enhavas (kaj konfuzas) tri ideojn: homecon, masklecon, kaj adoltecon. En kunmetaĵoj ofte ne ĉiuj ideoj estas uzataj. Ekzemple, en "virbovo" forfalas la homeco, en "virino" forfalas la maskleco, kaj en "virinfano" forfalas la adolteco.

En normala Esperanto (lingvo por vojaĝi de lando al lando, gastiganto al gastiganto) oni supozeble komprenus jene:

virhomo  : maskla homo
homino  : ina homo
virhomino : stranga vorto, sed verŝajne plenkreska ina homo

Jes, la afero estas iom ĥaosa. Unu propono reguligi ĝin estas elĵeti la sencon "maskla" el "viro" kaj uzi anstataŭe la finaĵon -iĉ', analoge kun -in'. Tiam oni havus:

homiĉo : maskla homo
homino : ina homo
viro  : plenkreska homo
viriĉo : plenkreska maskla homo
virino : plenkreska ina homo

Iuj malmultaj frenezuloj eĉ parolas Esperanton tiel ... (Tamen, praktike oni multe pli ofte uzas la vortojn "ino" kaj "iĉo" ol "virino" kaj "viriĉo", ĉar la plenkreskeco kaj homeco estas jam evidentaj en kunteksto.)

[redakti] ♀ Veturilo ♀

Aperis du viroj kun bandaĝitaj kapoj ĉe kuracisto. Tiu demandas, kio okazis al ili.

La unua: „Mi ne volis pruntedoni veturilon al mia edzino.“

La dua: „Mi al mia edzino pruntedonis ĝin.“

[redakti] ♀ Parkado ♀

Índice36.jpg

Policisto demandas virinon, kuŝanta sur veturvojo: „Kio okazis al vi?“

„Nenio, mi tenas ĉi tie lokon al mia edzo por parki la aŭton.“

[redakti] ♀ Virino kaj aŭto ♀

Kiam viro malfermas al virino pordon de aŭto?

1. Kiam li havas novan aŭton.

2. Kiam li havas novan virinon.

[redakti] ♀ Vivdaŭro ♀

Foto-(26).jpg

— Ĉu vi scias, ke en Eŭropo virinoj vivas pli longe ol viroj?

— Jes. Precipe vidvinoj.

[redakti] ♀ Aglo ♀

Indiana virino al gentestro: „Donu al mi aglan plumon, alikaze mi diros al aliaj virinoj, ke vi donis ĝin al mi.“

[redakti] ♀ Aroganteco ♀

Inter du maljunaj virinoj: „Mi malamas tiujn arogantajn knabinojn. Ili estas tiel abomene junaj!“

[redakti] ♀ Utilo ♀

„Kial vi volas edziĝi kun tiu virino? Ĉe ŝi vi devos ĉesi fumi, drinki...“

„Mi scias, sed se mi ne edziĝus kun ŝi, mi devus ĉesi manĝi.“

[redakti] ♀ Ŝerco 1388 ♀

„Preter mi povas iri amaso da belaj virinoj kaj mi tute ne emocias.“

„Ne fanfaronu.“

„Mi ne fanfaronas, mi plendas.“

[redakti] ♀ Instinkto ♀

Kiam sur strato falas graveda virino, ĉiuj bedaŭras infaneton, nur ŝi ŝtrumpojn.

[redakti] ♀ Armado ♀

Índice33.jpg

Edzino antaŭ la spegulo: „Beleco de virino estas potenca armilo.“

La edzo: „Jes, sed de kie mi daŭre prenu monon por armado?“

[redakti] ♀ Dieto ♀

En sukeraĵejon venis juna virino: „Kiu deserto havas malplej multe da kalorioj?“

Vendisto: „Ĉi tiu.“

„Do enpaku al mi dek pecojn.“

[redakti] ♀ Virina gazetaro ♀

„En kiu gazeto ni povus trovi artikolon kun titolo ,Virino elĵetis edzon tra fenestro‘?“

„En gazeto: Pli bela loĝado.“

[redakti] ♀ Virina literaturo ♀

Z.gif

Venas viro en librovendejon kaj demandas:

„Ĉu vi havas libron Viro, reganto de virinoj?“

„Pardonu, sed sci-fi estas en dua etaĝo.“

[redakti] Malebleco

Ĉu vi kapablas imagi virinon, al kiu viro rakontus dum mil kaj unu nokto fabelojn?

[redakti] ♀ Saĝe ♀

Samsensubaĵo.jpg

Ĉi tiu estas virino, via edzino ne!

Se bela virino petus de vi justecon, deturnu la okulojn de ŝiaj larmoj kaj la orelojn de ŝiaj ĝemoj, kaj konsideru senurĝe la esencon de ŝia plendo, se vi ne volas, ke via prudento dronu en ŝia ploro kaj via virto en ŝiaj suspiroj.

[redakti] ♀ Rilativeco ♀

Kuracisto: — Mi havas por vi ĝojigan sciigon, sinjorino.

Pacientino: — Ne sinjorino, fraŭlino.

Kuracisto: — Mi havas por vi malĝojigan sciigon, fraŭlino.

[redakti] ♀ Emoj ♀

Kiam estas virinoj kune, ili klaĉas. Kiam estas viroj kune, ili informas sin.

Kiam sidas sur sofo viro, li regeneras sin. Kiam sidas sur sofo virino, ŝi malzorgas la mastrumaĵon.

[redakti] ♀ Malsamoj ♀

„Kiam du faras la samon, tio ne estas la samo.“

„Tio estas malnova vero. Kial vi diras tion?“

„Kiam lavas sin viro, li aspektas pli bone, kiam lavas sin virino, estas male.“

[redakti] ♀ Naturo ♀

– La virinoj estas pli belaj ol la viroj!

Tute nature!

– Ne, tute artefarite.

[redakti] ♀ Ranoj ♀

Yukidaruma.jpg

Rusa proverbo:

«Kiam virinoj babilas, ranoj povas silenti, ĉar ilin oni ne aŭdas».

[redakti] ♀ Decidkapablo ♀

Ne ĉiam virino havas lastan vorton, ĉu vere?

Ho, ne; kelkfoje ŝi parolas kun alia virino.

[redakti] La pozicio de la virino en la antropologio de Tomaso

En Planlingvo Tomaso komentas tiel la biblian datenon de Genezo 2, 18-25 “Ne estas bone ke la homo estu sola; Mi kreos al li helpanton similan al li”: laŭ Tomaso tiu helpo utilas por la generado ĉar se temus pri pura helpanto Dio tion povus fari ankaŭ kreante alian viron! Aliaj skolastikuloj pensis ke la kompanulino estis kreita ankaŭ por aliaj celoj, kiel por pli plezurigi la vivon...[1] Laŭ Tomaso, do, la virinoj ne havus devojn kaj taskojn egalajn el tiuj de viroj.
Tamen li aldonas ke la mondo estus malperfekta sen la ĉeesto de la virino, el kio elvenas ke la malpliiĝo de unu estas malpliiĝo de la alia. Ankaŭ el tiu tomasa doktrino, la eklezia teologio strukturiĝos ĉirkaŭ la koncepto pri sekseco kiel “komplementeco” precipe spirita (ĉiukaze “antropologia”), krom biologia, kie la virino, se malĉeestus, igus la mondon malperfekta: ŝi estas la harmonia funkciado kiu igas harmonia la misharmonion (la viron senvirinan).[2]

[redakti] Masklismo

Transvestulo.JPG

Inter najbarinoj: „Tiu N. el teretaĝo estas tre masklisma“

„Kial?“

„Imagu, kiam ni renkontiĝas, ĉiam li bonkondute salutas min, en tramo liberigas al mi sidlokon, kaj hieraŭ li portis mian plenan mansakon ĝis mia pordo.“

[redakti] ♀ Aĝo ♀

A: Amiko mia, ĉu vi kaj via fratino vere estas ĝemeloj?
B: Fakte ni estis iam.
A: Iam? Mi ne komprenas.
B: Jes; ni estis naskitaj en la sama tago, sed nun mia fratino estas kvin jarojn pli juna ol mi.

[redakti] ♀ Hormonoj ♀

Kion la junaj seksbombulinoj amas en la pli aĝaj viroj?

- La hor-monojn.

[redakti] ♀ Abomenaĵo ♀

Inter du maljunaj virinoj: „Mi malamas tiujn arogantajn knabinojn. Ili estas tiel abomene junaj!“

[redakti] ♀ Kongreso ♀

„Kelnero, kial oni aŭdas tian bruon el tiu saloneto“

„Tie estas kongreso de abiturientoj. Sinjoroj asertas, ke post tridek jaroj, kaj sinjorinoj, ke post dudek jaroj.“

[redakti] ♀ Ĝusta aĝo ♀

051.jpg

S-ro Monsak estas miliardulo (bonega maniero renkonti amikojn). Li telefonas al konsilistino pri amproblemoj.

'Sinjorino,' diras la miliardulo, 'mi estas 62-jara kaj mi freneze enamiĝis je belega knabino 20-jara. Ĉu vi opinias ke ŝi pli volonte edziniĝus je mi se mi dirus al ŝi ke mi estas nur 50-jara?'

'Je mia humila opinio,' respondas la konsilistino, 'estus pli trafe se vi dirus al ŝi ke vi estas... 80-jara!"

[redakti] ♀ Sporta aĝo ♀

Se la virino estus pilko...

Al la 20 jaroj estus futbala pilko havus 22 viroj sekvanta ŝin.

Al la 30 jaroj estus basketbala pilko havus 10 viroj sekvanta ŝin.

Al la 40 jaroj estus golfa pilko nur havus 1 viro sekvanta ŝin.

Al la 50 jaroj estus tablotenisa pilko havus 2 viroj pasanta ŝin el unua al alia.

Kaj al la 60 jaroj estus la nigra pilko en la bilardo estus la lasta kiu la viroj volus atingi.

[redakti] ♀ Malsamaj aĝoj ♀

Junan, ekskluzivan virinon antaŭ edziniĝo kun tre riĉa kaj tre maljuna viro demandas ŝia amikino:

„Ĉu vi deziras travivi kun li la tutan vivon?“

„Jes, sed nur lian.“

[redakti] ♀ Aĝoj ♀

83 o.jpg

La sep aĝoj de virino...

1. Infano
2. Knabino
3. Junulino
4. Juna virino
5. Juna virino
6. Juna virino
7. Juna virino

[redakti] ♀ La tri aĝoj ♀

Koŝmaro.jpg

Tri amikinoj (juna fraŭlino, fianĉino kaj sinjorino, ĉi-lasta jam edzino ekde 20 jaroj) decidis, ke vespere ili atendos sian parulon en ekstremaj vestaĵoj por havi bezonatan interhoman kontakton. Ili ĉiuj tri volis surmeti altkalkanumajn ŝuojn, nigran, ledan mamzonon, kaj nigran maskon. Sekvatage ili priparolas, kies amiko, edzo kiel akceptis la nekutiman kostumon. La plej juna rakontas:

-- Hieraŭ vespere mi surmetis la nigrajn, ledajn subvetaĵojn kaj la maskon, kaj kiam mi malfermis la pordon, li ekvidis kaj tuj atakis min. Veh, knabinoj, ni pasigis neimageblan vesperon kune!

Fianĉino:

-- Ankaŭ mi en leda mamzono, leda short kaj en masko akceptis la fianĉon, kiu ekvidinte min ekkriis: "Mi adoras vin, bebo, vi estas la virino de miaj revoj!” Tutnokte ni amoradis.

Fine la edzino:

-- Hieraŭ, kiam la edzo alvenis hejme, ankaŭ mi atendis lin en leda mamzono, nigraj ŝtrumpoj, en pinglokalkanumaj ŝuoj kaj en masko. Li ekvidis min, kaj duonmortante pro la ridego li demandis nur: "Kion vi preparis por vesperamanĝo, Batman?"

[redakti] ♀ Religio ♀

Virinoj estas demonoj, kiuj tra pordego de paradizo lasas nin eniri en inferon.

[redakti] Malvastigo

Nu, laste en Okcidento ankaŭ la vorto virino perdis sian seksan karakteron. Tiun ilian rolon plenumas nune ofte viroj. Do, ŝanĝiĝas ankaŭ la vasteco de la signigo de la sufikso -in-.

5076 o.jpg

[redakti] ♀ Virinoj kaj deziroj ♀

Esperantisto serĉis Esperantajn librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn.

Kiel la unua volo la Esperantisto elektis, ke li havus libraron de ĉiu libro kaj revuo iam eldonita en Esperanto (lingvo bona sed tro komplika). La spirito plenumis la deziron. Kiel la dua volo la Esperantisto elektis, ke li havus domegon por hejmo kaj por enhavi la libraron. Kiel rapide kiel li diris la volon, jen domegon.

Kiel la tria volo la Esperantisto diris, "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn Esperantistajn amikojn, sed mi havas teruregon pri flugado. Do, mia fina volo estas ke vi konstruu ponton de Usono (kompreneble li estis usonano) ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien per aŭto."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la Esperantisto elektu alian finan volon.

La Esperantisto pensis dum minuto, kaj diris, "Nu, mi ja ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn." Kaj la spirito tuj respondis, "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

[redakti] ♀ Virinoj kaj bestoj ♀

„Vi virinoj eĉ ne scias, por kio vi dankas al bestoj.“

„Por kio?“

„Vi havas peltmantelon el kastoro, kolumon el vulpo, mansaketon el krokodilo, ŝuojn el serpento kaj fine tiun azenon, kiu ĉion pagas.“

[redakti] Mono

40 m.jpg

Laŭ K. Kalocsay (1. Lingvo Stilo Formo, p: 81-83) „la virinaj monoj apartenas al tiu ĝena flanko de la lingvo, kiu ne estas kontentige solvebla per la propraj reguloj kaj sufiksoj de la lingvo.“ Kaŭzas malfacilojn precipe la feko, ke mutaj virina monoj havas konformon virmonon. Meazzini proponas la sufikson „io“ : Emilo - Emilio, sed ĉe mutaj monoj tio ne donas kontentigan solvon. (Julio, Paŭlio). Ĉe Z estas legeblaj: Johanino, Ludovikino, do estas uzata la sufikso „in“. Sed tiel fariĝus tiaj monoj: Antoniino, Mariino. Sed jem Z uzis la vorton Marta kaj laŭ tio Kalocsay proponas, ke ĉiu virina mono finiĝu je „a“: Julia, Paŭla, Roza ktp. Kaj por esti laŭfundementa, Kalocsay insistas tiel: „Ĉiu virina mono estas rigardata, kiel adjektivo, rilatanta al la (ellasita) vorto „ino“. Tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas oficiale akcptita.

Noto de M. C. Butler. La fatala kontraŭaĵo estas, ke oni ne povas adjektivigi la monojn kun - a. Ĉu la Johanaa mono?!

[redakti] Akvofalo

Gvidanto al turistoj: „Kaj se sinjorinoj ĉesus paroli, vi aŭdus, kiel fortege ĉi tie muĝas akvofaloj.“

[redakti] Sinlavado

Knabeto staras antaŭ spegulo kaj pudras sin. Lia fratineto rigardas tion kaj diras: „Vi ne rajtas pudri vin. Nur virinoj pudras sin. Viroj devas lavi sin.“

[redakti] ♀ Evoluo ♀

Rosa.jpg

Laŭ studo de la genetikistoj Kateryna Makova kaj Melissa Wilson (Ŝtata Universitato de Pensilvanio), homa Y-kromosomo evoluas pli rapide ol seksa X-kromosomo. Tia evoluo konsistas el perdado de genoj tiel, ke nuntempe la Y-kromosomo enhavas pli-malpli 200 genojn dum la X-kromosomo enhavas 1100 genojn. Do, virinoj ne havas preskaŭ duonon da kromosomo pli ol la viroj: ili havas pli ol tri kvaronojn da kromosomo pli ol la viroj!

Genetikisto Bryan Sykes publikigis libron pri la evoluo de la Y-kromosomo kaj ties eventuala malapero. La libro nomiĝas "La malbeno de Adamo". Laŭ recenzo de la libro, genetikisto Sykes eksplikas kiel kaj kial la Y-kromosomo estas malaperanta. La X-kromosomoj interagas inter si, kunhavigante genojn, ĉar ili estas homologaj. Tio helpas al la X-kromosomoj havi stabilan strukturon kaj ripari siajn proprajn difektojn (ekzemple, mutaciojn). Kontraŭe, la Y-kromosomo ne havas homologon kaj pro tio, dum multaj jarmiloj, tiu kromosomo estis perdanta la plimulton de sia enhavo, malpligrandiĝante kaj konservante multajn mutaciojn. Tia malpligrandiĝo daŭros, laŭ Bryan Sykes, ĝis la tuta malapero de la Y-kromosomo kaj sekve, de la viroj de nia specio.

[redakti] ♀ Usona esploro pri virinoj ♀

Esploro farita en Usono (kompreneble...) montris, ke la viroj uzas 5 mil vortojn po tago dum la virinoj izas minimume 10 mil.

En kongreso, kiam la studo estis prezentita, iu virino leviĝis kaj diris:

- Estas logike, ke la virinoj parolas la duoblon de tio kion parolas la viroj; ni devas ripeti ĉion kion ni diras, por ke la viroj komprenu!

Kaj la preleganto demandis:

- Kial?!

087.jpg

[redakti] Kialo

— Kredu al mi, kara amikino, ke pro mi unu junulo sinmortigis.

—Çu eble oni volis lin devigi, ke li edziĝu je vi?

Korpopartoj.jpg

[redakti] ♀ Virinoj kaj Lingvoj ♀

[redakti] ♀ Virinoj kaj Esperanto ♀

Ĉu vi havas ion kontraŭ inoj kiuj ne parolas esperanton? Laŭ legendoj ekzistas viroj kiuj facile renkontiĝas , kisas , enamiĝas , geedziniĝas , .... ktp. ankaŭ kun inoj, kiuj eĉ ne konas unu solan vorton de esperanto!

[redakti] ♀ Damoj kaj Esperanto ♀

Kial veraj damoj ne vizitas Esperantajn klubojn?

- Ĉar tie estas barb-aroj.

[redakti] ♀ Virinoj kaj Ido ♀

En Ido esas relative multaj viroi. Chu tio esas la motivo pro quio nur esas parolata pri stultuloi? Oŭ chu generale esas savata ke stultismo inter mulieroi ne trovesas? Se tamen anke mulieroi povas esari stultaj, lore 'stultoi' suficas, chu ne?

[redakti] ♀ Sonĝoj ♀

Inoj pli ofte povas memori pri siaj sonĝoj. Male al tio ili malpli ofte ol viroj sonĝas pri tio havi sekson ekstere de la partnereco.

[redakti] Valoro

Por multaj virhomoj, la inoj valoras nur, kiam ili servas la dezirojn de siaj posedantoj.

[redakti] ♀ Rajtoj ♀

La viroj donacis plenan civitanecon al virinoj.

[redakti] ♀ Virgeco ♀

April1.jpg

Multegas homoj miskomprenas la esprimon "ekstra virga" (kaj ne "ekstravirga").

La vorto "virga" en ĉi tiu kunteksto signifas, ke temas pri tiu oleo unue premita el la olivoj (kaj ne poste premita, kiam oni ricevas malpli valoran oleon).

La vorto "ekstra" en ĉi tiu kunteksto signifas, ke temas pri nevarmiga premo (samsence : pressée à froid, cold pressed).

[redakti] ♀ Hodiaŭeco ♀

Inter junaj amikoj: „Hieraŭ mi interkonatiĝis kun virga fraŭlino.“

„Ĉu vere? Ĉu vi povus interkonatigi min kun ŝi?“

„Mi povus, sed hodiaŭ jam estas malfrue.“

[redakti] ♀ Kemie ♀

8367 n.jpg

Ĉu vi scias ke virinoj estas kemie analizeblaj?

Nova kemia elemento: Vi Departemento pri Analizoj:

1.- Kemia analizo:
Elemento: virino
Simbolo: Vi
Eltrovinto: Adamo
Atoma maso: adekvata je 53,6 kiloj (sed varias inter 40 kaj 150 kiloj)
Ofteco: abundaj kvantoj en ĉiuj urbaj areoj.
2.- Fizikaj proprecoj:
a) surfaco ĝenerale kovrita de ŝminko
b) ĝi ekbolas spontane, ĝi frostiĝas pro nekonataj kialoj
c) ĝi fandiĝas se oni donas al ĝi specialan traktadon
d) ĝi amariĝas se oni ne uzas ĝin adekvate
e) en la naturo malofte oni trovas ĝin en virga stato
f) ĝi cedas se oni faras premon en la precizaj punktoj..
3.- Kemiaj proprecoj:
a) ĝi havas grandan altiron al oro, arĝento kaj al vasta gamo de noblaj gemoj
b) ĝi konsumas grandajn kvantojn da multekostaj substancoj
c) ĝi povas eksplodi spontane sen antaŭavizo kaj sen evidenta motivo
d) ĝi estas nesolvebla en likvaĵoj kaj ĝia aktiveco pligrandiĝas pro la saturado en etila alkoholo
e) ĝi estas la reduktilo-agento de mono plej potenca konata de la homoj.
4.- Komunaj uzoj:
a) alte ornama, speciale en sportaj aŭtoj
b) ĝi povas esti de granda helpo por la rilaksado
c) agento tre purigo-pova
5.- Testoj efektivigitaj:
a) la pura specimeno rozkoloriĝas kiam trovite en sia natura stato
b) ĝi verdiĝas kiam metite apud pli bona specimeno
6.- Potencialaj danĝeroj:
a) alte danĝera, escepte se en spertaj manoj
b) kontraŭleĝe posedi pli ol unu, kvankam oni povas havi plurajn en malsamaj lokoj dum ili ne estas en kontakto; male estus neeviteble violenta eksplodo.
AVERTOJ:
a) ne ekzistas du egalaj
b) kvankam ŝajnas abunda elemento ĝi estas magra bono kaj ne estas facile trovi unu en bona stato. Do alte taksu tiun, kiun vi jam havas.

[redakti] ♀ Anonceto ♀

8181 o.jpg

Psikopata murdisto serĉas fraŭlinon por mallonga interrilato.

[redakti] Troseksemo

Islama kulturo supozas ke inoj estas tre seksumemaj kaj perversaj male kiel iĉoj kiuj ne havas problemon por sinkontroli (pro tio oni kovras la inon de vestaĵoj, por ke ili ne provas kapti ĉiun preterpasantiĉon irante aĉeti panon).

[redakti] ♀ Mensogoj pri virinoj ♀

Virinoj-gif1.gif

[redakti] ♀ Viroj, Virinoj kaj inventoj ♀

3317 o.jpg

La viro eltrovis la kolorojn kaj inventis la pentrarton.

La virino eltrovis la pentrarton kaj inventis la ŝminkarton.

La viro eltrovis la parolon kaj inventis la konversacion.

La virino eltrovis la konversacion kaj inventis la klaĉon.

La viro eltrovis la ludon kaj inventis la kartojn.

La virinoj eltrovis la kartojn kaj inventis la tarokon.

La viro eltrovis la agrikulturon kaj inventis la manĝon.

La virino eltrovis la manĝon kaj inventis la dieton.

La viro eltrovis la sentojn kaj inventis la amon.

La virino eltrovis la amon kaj inventis la geedziĝon.

La viro eltrovis la virinon kaj inventis la sekson.

La virino eltrovis la sekson kaj inventis la kapdoloron.

La viro eltrovis la komercon kaj inventis la monon.

La virino eltrovis la monon kaj ĉio... fuŝiĝis

[redakti] ♀ Esperantismo ♀

Por qué aprender Esperanto04:24

Por qué aprender Esperanto

[redakti] ♀ Ina Kverelo ♀

Unu el la najbaroj kuris al Hoĝao kaj diris: „Hoĝao, mi bezonas vin. Venu rapide al mia domo. Mia edzino kaj mia bofratino kverelas.“

„Pri kio?“ volis scii Hoĝao. „Ĉu pri ilia aĝo aŭ pri ilia aspekto?“

„Ne, pri io tute alia“, respondis la najbaro.

„Tiukaze do iru hejmen kaj ne zorgu pri tio“, Hoĝao diris optimisme. „Mi pensas, ke tiu kverelo baldaŭ pasos.“

0011.jpg

[redakti] ♀ Alie ♀

Kompreni La Virinojn.jpg
- Mi ekvidis vian amikinon hieraŭ, sed ŝi ne vidis min !
- Mi scias, ŝi diris tion al mi.

[redakti] ♀ Bonalingva armilo ♀

Oni ofte rigadas ŝercdesegnon en kiu mi vidas virinon, tre koleraspekta, kiu armis sin per cilindra 'batilo' atendante sian edzon kiu revenas hejmen ebriega. La 'batilo' kutime estas uzata por platigi ekz. paston. Kiel la bonalingvuloj nomu ĝin: 'rul-platigilo' aŭ platig-cilindro anstataŭ la vorto 'pasto-platigilo'?

Laŭ iuj eblus rulpremilo. Oni uzu rulplatigil(eg)oj aŭ rulpremil(eg)oj ĉe vojkonstruejoj kiam oni platigas nova asfanton. Tamen, al aliuloj ŝajnas ke pastoplatigilo estas pli klara. En la kazo de rulplatigilo kaj platigcilindro ne estas klare kion ili platigas.

[redakti] ♀ Tradukilo ♀

♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀ ♀

Dientes-16.jpg
380 ga.jpg

Jen serieto de tradukoj de la DIROJ de virinoj al la vera SIGNIFO.

Kiam virino diras: "Ne."

Tio vere signifas: "Jes."

Kiam virino diras: "Jes."

Tio vere signifas: "Ne."

Kiam virino diras: "Eble."

Tio vere signifas: "Ne."

Kiam virino diras: "Vi volas...."

Tio vere signifas: "Mi volas...."

Kiam virino diras: "Ni bezonas...."

Tio vere signifas: "Mi deziras...."

Kiam virino diras: "Ŝajnas al mi ke mi konas vin de ĉiam."

Tio vere signifas: "Mi estas komplete ebria."

Kiam virino diras: "Ĉu vi ankoraŭ respektos min morgaŭ matene?"

Tio vere signifas: "Vi ne rakontos ĉion al viaj amikoj, ĉu?"

Kiam virino diras: "Ho, mi neniam kuŝiĝas je la unua rendevuo."

Tio vere signifas: "Mi kuŝiĝas je la unua rendevuo."

Kiam virino diras: "Vi estas... tiom vireca."

Tio vere signifas: "Vi povintus razi vin kaj meti senodorigilon."

Kiam virino diras: "Ha jes, ĉu ni ne renkontiĝis lastvendrede en dancejo?"

Tio vere signifas: "Mi atendis apud la telefono dum tri tagoj."

Kiam virino diras: "Ho, vi estas tre romantika ĉivespere."

Tio vere signifas: "Ho, vi pensas nur pri seksumado."

Kiam virino diras: "Nekredeble! Ĉu ankaŭ vi estas ĉi tie?"

Tio vere signifas: "Mi kaŝe sekvis vin dum la tuta tago."

Kiam virino diras: "Ne, ne, mi ne estas ekscitita."

Tio vere signifas: "Mi menstruas hodiaŭ."

Kiam virino diras: "Ĉu vi ne ŝatus veni miahejmen por trinki lastan glaseton?"

Tio vere signifas: "Ĉu vi ne satus veni miahejmen por amori?"

Kiam virino diras: "Nu, prenu ankoraŭ nur glaseton, kaj tiam vi povos foriri."

Tio vere signifas: "Eble vi komplete ebriiĝos, kaj ni povos amori."

Kiam virino diras: "Mi aprezas la virojn kiuj akceptas siajn respondecojn."

Tio vere signifas: "Vi pagos por la vespermanĝo, ĉu ne?"

Kiam virino diras: "Estu romantika, malŝaltu la lampojn." Tio vere signifas: "Mi havas celuliton."

Kiam virino diras: "Faru laŭ via plaĉo."

Tio vere signifas: "Mi igos vin bedauri."

Kiam virino diras: "Ni devas interparoli."

Tio vere signifas: "Mi devas plendi pri io."

Kiam virino diras: "Jes ja, faru tion."

Tio vere signifas: "Mi ne volas ke vi faru tion!"

Kiam virino diras: "Tiu ĉi kuirejo estas vere maltaŭga."

Tio vere signifas: "Mi volas novan domon."

Kiam virino diras: "Mi volas meti novajn kurtenojn."

Tio vere signifas: "... kaj tapiŝojn, kaj tapetojn, kaj meblojn...."

Kiam virino diras: "Mi bezonas novajn ŝuojn."

Tio vere signifas: "Neniu el miaj kvardek aliaj shu-paroj konvenas kun mia ĵus-aĉetita robo."

Kiam virino diras: "Fiksu tiun pentraĵon tie."

Tio vere signifas: "Ne ne, fakte prefere ĉi tie."

Kiam virino diras: "Mi aŭdis bruon."

Tio vere signifas: "Vi ronkas, ĉu ne?"

Kiam virino diras: "Estas varme en tiu ĉi cambro."

Tio vere signifas: "Nu, malfermu la fenestron jam!"

Kiam virino diras: "Ĉu vi amas min?"

Tio vere signifas: "Mi petos de vi ion tre multekostan."

Kiam virino diras: "Vi amegas min, ĉu ne?"

Tio vere signifas: "Hodiaŭ mi faris ion kion vi tute ne ŝatos."

Kiam virino diras: "Mi pretos post unu minuto."

Tio vere signifas: "Vi povas forpreni viajn ŝuojn kaj komforte instalighi antaŭ la televidilo."

Kiam virino diras: "Ĉu vi pensas ke mi havas dikan postaĵon?"

Tio vere signifas: "Diru al mi ke mi estas bela!"

Kiam virino diras: "Vi devas lerni pli bone komuniki."

Tio vere signifas: "Vi devas same opinii kiel mi."

Kiam virino diras: "Mi vere bedaŭras."

Tio vere signifas: "Vi vere bedaŭros."

Kiam virino diras: "Ĉu vi ŝatas ĉi tiun pladon?"

Tio vere signifas: "Temas pri facila recepto, do vi jam nun kutimiĝu al ĝi."

Kiam virino diras: "Sed mi tute ne krias!"

Tio vere signifas: "Jes, mi krias ĉar temas pri gravaĵo."

Kiam virino diras: "Ni eliru nur por aĉeti dentopaston."

Tio vere signifas: "Sed survoje ni haltos ĉe la parfumisto, ĉe la ŝuvendisto, kaj nu, do, mi bezonas ankau novan robon por la somero, kaj eble ankaŭ novan mansakon.... Cetere, vi kunportis vian pagokarton, ĉu ne?"

[redakti] ♀ Prioritatoj ♀

4417 n.jpg

Virino butikumis.

Frue en la tago ŝi trovis la perfektajn ŝuojn en la unua butiko kiun ŝi vizitis kaj belan veston en la dua.

En la tria, ĉiu prezo estis malpligrandigita je 50 procento, sed ŝia poŝtelefono sonoris. Estis kuracistino, kiu sciigis ŝin ke ŝia edzo ĵus estis en terura aŭtoakcidento kaj estis en kriza kondiĉo in la intensivzorgejo.

La virino petis al la kuracistino tion, ke ŝi sciigu la edzon pri ŝia loko kaj ke ŝi iros tien baldaŭ. Kiam la parolado finis, ŝi rimarkis ke ŝi lasos eble la plej bonan butikumtago. Ŝi decidis, ke ŝi vizitos kelkajn pluajn butikojn antaŭ ol ŝi iros al la hospitalo.

Ŝi butikumis tra la mateno, kaj finis sian veturon per taso da kafo kaj bongusta peco de ĉokoladkuko, donata senkosta de la plej lasta butiko. Ŝi ĝojegis.

Tiam ŝi memoris sian edzon. Sentanta sin kulpa, ŝi rapidis al la malsanulejo.

[redakti] ♀ Nokto ♀

La fakto, ke virinoj devas organizi "paradojn por rekonkeri la nokton" ne informas vin, ke eĉ nuntempe sola virino riskas siajn sekurecon kaj vivon, se ŝi eliras nokte ?

1460.jpg

[redakti] ♀ Virinaj seksorganoj ♀

4248.jpg
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Reprodukta sistemo.

Virinaj seksorganoj, kune kun la mamoj kaj la anuso, estas la pli bona amuziloj en la mondo. Kvankam iom konvencie, oni povas dividi la seksajn organojn de ino en amuzaj kaj neamuzaj:


La amuzaj pudendoj etendiĝas de la pubo ĝis la anuso, kaj konsistas el:


  • puba monto aŭ monto de Venuso, elstaraĵo antaŭ la vulvo, kovrita (aŭ ne) de belaj haroj.
  • klitoro, erektiĝema organo, ĉe la antaŭo de la vulvo, sidejo de la seksekscitiĝo.
  • himeno, senutila faldo aŭ membrano, kiu fermas parte la enirejon de la vagino (ne dum multa tempo...)
  • nimfoj aŭ malgrandaj lipoj, ĉe kies interna flanko troviĝas la duktoj de Bart Simpson, kiu faras la virinojn malsekaj.
  • eksteraj lipoj, ne tre interesesaj, sed ĉiam belaj.
  • vagino, kanalo inter la utero kaj la vulvo (= eksteraĵo de la seksaj organoj de ino), estas la organo de la kopulacio.

La neamuzaj kaj danĝeraj seksaj organoj estas en la pelva kavo ili utilas nur por fari neatenditaj bebojn:

[redakti] ♀ Virinaj Sportoj ♀

Virina sporto.gif

[redakti] ♀ Malsamo ♀

2009-11-07.jpg

"Kio estas la diferenco inter pordo kaj virino?"

"Facile! Pordo ne diras 'Ho, jes! Ho, jes!" kiam vi eniras."

[redakti] Virinoj povas esti

almeo - amazono - bajadero - damo - diino - driado - fratino - fraŭlino - furio - gejŝo - harpio - hetajro - hurio - ino - ksantipo - lesbo - Madono - manekeno - matrono - megero - menado - meretrico - najado - nimfo - norno - onklino - pantrino - parco - primadono - prostituitino - sinjorino - sireno - subreto - sufrageto - sukubo - ŝaktio - vestalo - virgulino

[redakti] Gravaj inoj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] ♀ Vidu ankaŭ ♀


[redakti] Referencoj

  1. Lia latina teksto: ...necessarium fuit feminam fieri, sicut Scriptura dicit, in adiutorium viri, non quidem in adiutorium alicuius alterius operis, ut quidam dixerunt, cum ad quodlibet aliud opus convenientius iuvari possit vir per alium virum quam per mulierem; sed in adiutorium generationis.
  2. Kiel oni vidas, Tomaso inklinas aserti la egalecon, inter vivo kaj virino, laŭ digneco, sed ne en la sociaj kaj kunvivaj funkcioj.


126514452383.jpg
Content Navigation