Viro
El Neciklopedio
"La sola maniero per kio virino povas reformi viron estas per tedi lin tiom komplete ke li perdas ĉian intereson en la vivo"
"Ekzistas ezoko, por ke fiŝetoj ne dormu"
"Oni opinias, ke edzigitaj viroj vivas pli longe, tamen fraŭloj - pli interese"
~ iu ajn pri viroj
"Kelkaj inoj estas papilioj, kiuj kiuj flirtas de viro al viro"
"La vera viro voras varojn"
~ proverbo pri viroj
La viro similas la gorilon, sed ne havas la bele dikan gorilan hararon. Viro diferenciĝas de knabo nur per kosto de ludiloj.
Enhavo |
[redakti] Viroj kaj virinoj
Dufoje en sia vivo viroj ne komprenas virinojn — antaŭ geedziĝo... kaj post ĝi.[redakti] La kvar sekretoj por kontenta viro
- Gravas ke oni trovas virinon kiu kuiras kaj purigadas.
- Gravas trovi virinon kiu havas bonegan enspezon.
- Gravas trovi virinon kiu amas seksumadon.
- Gravas ke ĉi tiuj tri virinoj neniam renkontas unu la alian.
[redakti] Aliflanke
Kvin sekretoj de la feliĉaj virinoj
- Estas grave, ke vi trovu viron, kun kiu vi povas dividi la respondecon kaj la hejmajn laborojn, kaj li havu postenon kun bona salajro.
- Estas grave, ke vi trovu viron, kiu shategas danci laj vojaĝadi, kaj li havu la forton ridigi vin.
- Estas grave, ke vi trovu viron, kiu emocie subtenas senekspluate vin, kaj li aldone eĉ ne mensogas.
- Estas grave, ke vi trovu viron, kiu estas perfekta amoranto kaj ŝategas petole pasii kun vi!
- Estas grave, sed vere tre grave, ke tiuj chi kvar viroj ne konu unu la alian!
[redakti] Inteligenteco
Salono, kie estas konversacio. Subite, maljuna sinjorino diras kolere: "Mi estas tute certa ke ĉiuj viroj estas idiotoj!"
"Ne ĉiuj" - mezvoĉe respondas, ridetante, tre bontona sinjoro "multaj viroj neniam edziniĝis."
[redakti] Komprenebleco
Kion diras viro kiu sidas en akvo ĝis la talio?
-Ĉi tio superas mian komprenon.
[redakti] Ŝovinismo
En la inisma movado dum la 1970-aj jaroj kreiĝis la anglalingva termino „male chauvinism“ ("vira ŝovinismo"). La vorto priskribas patriarĥismajn sociojn kaj unuopajn virojn, kiuj kredas prave pro sia biologia sekso havi superan pozicion kompare al virinoj.
[redakti] Naskiĝo
La plej juna filino de la familio edziniĝis antaŭ naŭ monatoj. Kaj ĉiuj, en plej granda emocio, atendas la rezulton. Finfine, la flegistino aperas, portante kriantan, blanke-ruyan, nudan karnobulon, kaj prezentas ĝin al la praavino -- 102 jarojn aĝa --, kiu de proksime rigardadas ĝin, kaj post longa esploro rektiĝas kun rideto:
-- He he! estas knabo, se mi bone memoras.
[redakti] Morto
La inaj araneoj konataj kiel nigraj vidvinoj manĝas la virojn post la kopulo.
[redakti] Interesoj
- Kia estas diferenco inter edziĝinta viro, kaj fraŭlo?
- Fraŭlo interesiĝas pri ĉiuj virinoj, sed edzo - pri ĉiuj, krom unu.
[redakti] Rajtoj
- -- Karulino mia, ĵus mi legis, ke en tiu ĉi mondo virinoj kaj viroj havas egalajn rajtojn.
- -- Silenton, Adalberto! Gladu plu!
[redakti] Virgeco
Vjetnamia akupunkturistino fariĝis fama en sia lando ĉar malkrovis nepran teknikon, kiu malkrovas ĉu viro estas virga aŭ ne.
Pham Thi Hong, 54-jaraĝa, estas fakulo pri tradicia medicino kaj asertis ke ruĝajn punktojn malantaŭe orelon indikas ke viron neniam seksumis.
La metodo de akupunturistino jam liberigis tri junulojn al malliberejo, akuzitaj de seksperforto. La kuracistino revenis la afero kaj sukcesis ke juĝagadon estis serĉita denove.
- "Ĉiuj el ili havis ruĝan punkton malantaŭe orelon. Tiuj signoj malaperis se ili seksumis kun iu", diris Pham. "Mia sperto diris ke tiujn virojn estis senkulpaj".
[redakti] Praviroj
En la frua periodo de Esperanto la vorto viro ĝuis signifon pli vastan, ol ĝi rajtas hodiaŭ. Jen kion diras pri ĝi la vortaro de Kabe (1910): “Homo aŭ besto apartenanta al la forta sekso (kontraŭo de la virino, de la ino)”. Kaj pri virino: “Homo aŭ besto apartenanta al la malforta sekso.” Kaj pri bovo: “Hejma kornbesto: la viroj estas uzataj kiel jungbrutoj, la inoj liveras lakton.” Tiam viro havis do ne nur la hodiaŭan signifon de virseksa homo, sed ankaŭ la ĝeneralan signifon de masklo. Ĉar ĝi ĝuis tiun signifon, oni tiam ne hezitis eĉ ĝin uzi kvazaŭsufikse: bovoviro (taŭro), ĉevalviro (stalono), kaproviro (boko) ks.
[redakti] Viroj kaj Ido
En 1933 Grosjean-Maupin jene difinis la vorton viro en sia Plena Vortaro de Esperanto (PV): “Viro. 1 Animalo de la sekso organizita por demeti en aliseksan animalon la semon de Ido (kontraste kun ino): virbesto, virbovo, virŝafo, vir(seksul)o. 2 Virhomo (kontraste kun homino). 3 Maturaĝa virhomo (kontraste kun infano).”
En 1970 PIV iom limigis la signifon de viro (“1 Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de Ido. 2 Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun infano.”)
[redakti] Malplaĉaj faktoj
Ĉu oni povas komprenigi al iuj estimataj sinjorinoj kiom la mondo iĝus teda kaj naŭziga se ĉiuj viroj aspektus kiel Brad Pitt kaj George Clooney?
Kompreneble oni ankaŭ devas komprenigi al iuj sinjoroj ke ne eblas ĉiuj virinoj aspekti kiel Angelina Jolie kaj Monica Bellucci, sed ni povas revi!!
[redakti] Virto kaj vireco
Virto kaj vireco estas preskaŭ sinonimoj, male al virinoj, kiuj ĉiam agas aĉe kaj egoisme. Ili partumis la saman etimologion: el vir- (viro). Viroj ĉiam havas konstanta emo fari bonon: pli bona viro sen oro, ol viro sen honoro; la viro sin mem rekompencas; el la neceseco oni devas fari virton (oni devas akiri meriton farante propramove tion, kion oni ne povas eviti)... Virinoj havas ĉiujn el malbonaj inklinoj de la animo; la kaŭzo, pro kiu ni ne fordonas nin al unu sola malvirto estas ofte, ke ni havas plurajn aliajn. La okcidentaj viroj havas la tiel nomatajn bazajn (aŭ kardinalajn) virtojn: justeco, saĝo, kuraĝo kaj modereco. En Japano viroj ĉiam havas la sep virtojn de Buŝido:
- Gi (義): justo
- Ju (勇): kuraĝo
- Jin (仁): bono
- Rej (礼}: afableco
- Makoto (誠) aŭ Ŝin (真): vero kaj sincero
- Meijo (名誉): honoro
- Ĉugi (忠義): fideleco aŭ Ĉu (忠): lojaleco
[redakti] Rilato al virinoj
En vivo de viroj foje estas periodoj, kiam ili tute indiferentas rilate virinojn. Temas pri la periodoj de sportaj matĉoj.
[redakti] Perfekta paro
"Ho, mi neniam trovos perfektan por mi viron!" plendas ino. "Mi eĉ ne plu serĉas."
"Kian vi volus?" demandas amikino.
"Vi bone scias: iun sufiĉe sagacan por gajni multe da mono, kaj sufiĉe frenezan por elspezi ĉion je mi!"
[redakti] Honto
Kiom da fojoj hontas viro dum la vivo?
- -- Dufoje. La unuan fojon, kiam li rimarkas, ke la duan fojon li jam ne povas. La duan fojon, kiam li eĉ unufoje ne povas.
[redakti] Komparo
Kiel senmanke kontentigi virinon?
- Karesi, laudi, dorloti, agi kun bona gusto, elteni, ne turmenti, esti pura, esti humura, peti, trankviligi, konsoli, brakumi, dolortegi, protekti, telefoni, anticipi, pardoni, oferi sin, petegi, distri, charmi, rampi, demonstri, fascini, atendi, almozi, lavi sin, razi sin, fidi, esti sklavo, flati, bone vestighi, glorigi, masaghi, komplimenti, parfumighi, unuighi, eferveski, helpi, kareseti, esti sentema, akcepti, rekompensi, kisi, allasi, auskulti, donaci, dancemi, adaptighi, varti, ripari, respekti, senzorgigi, revi, promesi, liveri, konfesi, engaĝiĝi, deziri, murmuri, alteniĝi, savi, mordeti, plezurigi....
Kiel senmanke kontentigi viron?
- Senvestiĝi.
[redakti] Havaĵoj
Viro havas en banĉambro malmultajn objektojn: dentobroson, dentokremon, barbo-ŝaumon, postrazan parfumon, sapon kaj frotilon.
Virino averaĝe havas tie 337 objektojn plejparte eĉ ne identigeblajn de viro.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Ne vidu ankaŭ
- Ktp;

