Visegrád

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
0 01l.jpg

"Neceseco kontraŭvola estas leĝo malmola"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Malekzistas en la mondo tiaj fortikaĵoj, kiujn ne povus sturmokupi bolŝevikoj"

~ Stalino pri Visegrád

"Neniu monomanio estas pli naŭza, ol samseksemo"

~ Google Translate

"Hodie es le prime die del resto de tu vita"

~ Interlingvaisto

"Averto: Ĝis morgaŭ mi ne povos denove skribi"

~ Visegradano

"Kial forĵeti tiom da vortoj sen havi proponon pli bonan? "

~ Tristulo
Visegrád (nerdelande Vlaardingen, ruse Vladikavkaz) estas mizera nekonata vilaĝeto ie en orienta Eŭropo apud riveraĉo Danubo.
1197056.c0ce440a.560.jpg

Kastelo de Visegrád

Mi ne konas ĝin, sed tre malamas ĝin! Tiu aĉega filoko estas en departamento Pesto en Hungario. Germanoj nomis ĝin Plintenburgo, sed neniam sukcesis detrui ĝin, kion montras, ke germanoj estas tute malkompetentaj homoj.

Fek! Mi malamas tiujn aĉajn urbetoj kun kastelaĉoj! Fek!

[redakti] Historio

Visegrád estas tie, kie antaŭ ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj la rivero Danubo rompis por si vojon inter montoj al la Granda Hungara Ebenaĵo. Antaŭ 2 jarmiloj legioj okupis la teritorion okcidente de Danubo, nomante la provincon Pannonia, kaj ili devis defendi ĝin per vico da fortikaĵoj laŭlonge de la Danubo kontraŭ la premo de la popoloj. En tiu angulo de Danubo la minaco de la kvadoj estis pli danĝera, do la inĝenieroj konstruigis sur la altaĵoj reton da gardoturoj por observi tage-nokte atakojn, trapasojn de la rivero. Apud la Salamon-turo (loĝturo) konstruiĝis fortikaĵo, fokuso de la defendlinio. La popolmigrado forbalais la regadon (komence de la 5-a jc.), invadis gotoj, gepidoj, hunoj, poste avaroj la provincon. Slavoj ekloĝis en la regiono dum la 9-a jc., kaj utiligis la fortikaĵon por si, same la vilaojn. Prave la loko ricevis la nomon "Alta fortikaĵo" (Viŝegrad).

8671 n.jpg

Lareĝoj igis ĝin rezidejo. Post la invado de la tataroj (mongoloj), la reĝo Béla la Malbela, konstruigis fortikaĵon sur la monto (1250). Komence de la 14a jc. la Anĵuo-reĝo Karlo-Roberto elektis Viŝegrád kiel sian rezidejon, kaj konstruigis palacon sub la fortikaĵo, sur la bordo (1323). La regantoj en 1335 kunvenis tie ĉi kongresi, la reĝoj kaj princoj decidis pri aferoj, precipe pri la doganfavoroj por la komercado. La stilo sur la palaco ricevis trajtojn dum la regado de Mátyás (Mathias, Corvinus). La reĝo direktis la arkitektojn konstrui detalojn. Kiel reganto li - laŭ epiteto de la sendito en 1483 - "el la Viŝegrada tera paradizo" konkuris kun la kortego de familio Medici en Italio.

La militoj pereigis la rezidejon, kiu dum preskaŭ du jarcentoj estis ĉefurbo de la lando. La restaĵoj supre, la ruinoj de la "Alta fortikaĵo" - kun panoramo al la Danubvalo - donas impreson pri la pasinto. La fortikaĵo situas 440 m alte.

Sube, en la urbeto, partoj de la Palaco prezentas impone pri la grandiozo: ni atentigas pri la korto, la koridoro, la puto (kaj blazonoj de Mátyás) kaj la tiam banĉambro, inter la aliaj.

Veturante plu okcidenten, de la vilaĝo Dömös vid-al-vide aliflanke de Danubo, la monto Sankta Miĥaelo (St. Mihály) saltas super la riveron 485 m alte. La rivero fluas preter vojo kiu servis jam dum la epoko por la komerco ĉ. 110 m super la maro.

Oni profitas mineralakvon nomatan "Visgrádi".

Historie nuna Hungario estiĝis en urbo Visegrád en la jaro 1935, kiam okazis traktado de kapoj de ŝtatoj kaj registaroj, en kiu estis destinita kunlaborado inter tiuj ĉi.

[redakti] Famaj loĝantoj

Content Navigation