Viskio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
6376010.c229f43c.560.jpg
Viskio estas alkoholaĵo, kiu estas farita de maltigitaj grenoj. La nomo devenas de la gaela uisge beatha (uŝka beja), kiu signifas "akvo de vivo" (tiu estas, piso). Sed, hodiaŭ dum babilado kolego rakontis al mi ke la vorto "viskio" estas kunmetaĵo kaj signifas "gaela feliĉiga trinkaĵo". Mi ne kontraudiris. Tamen miaopinie malpli gravas, de kie venas viskio, vodko, konjako au alia brando, ol kien ili nepre iru. Alie, ĉiu klerulo scias, ke la _veran_ viskion oni faras el kaĉo de maizo, malto, k sekalo en Kentukio, ĉu ne? ;-)

[redakti] Historio

La unua skriba mencio pri viskio estis imposta dokumento el la jaro 1494, kiam monaĥo aĉetis malton por produkti "aqua vitæ". La kvanto de malto sufiĉis por 400 boteloj da viskio. Ĉiam viskio batalis kontraŭ severa imposto ambaŭ en Skotlando kaj Usono.

[redakti] Skotlando

En 1707 Anglujo kaj Skotlando kontraktis pri unuiĝo. En 1713 ankaŭ en Skotlando aplikiĝis la sama impost-leĝo, kio en Anglujo jam efikis. Ĝis tiam agado de kontraŭleĝa farado de viskio signifas nepagon de imposto al la skotlanda registaro, sed de tiam signifas insurekcion kontraŭ "Londona registaro". Tiam anglaj impostistoj, kiuj parolas anglume, eĉ kolektis imposton en Skotlando, ktp. Finfine en 1745 skotlandanoj montris sian malkontenton perforte. Policistoj el Skotlando (t.e. reprezentantoj de Skotlando al Londono) eĉ ricevis perforton: Iliaj domoj estas okupitaj aŭ bruligitaj.

Krok.jpg

[redakti] Usono

Enmigrintoj el Skotlando transportis distilan teknikon de viskio. Jam en 1649 en la regiono Virginio oni distilis alkohoraĵon el batato, ktp. Tiam oni rigardis faradon de viskio kiel malbonan kaj malmolan agadon de skotlandanoj. Sed viskio pli kaj pli alproksimiĝas al la populareco de biero. Tiama usona registaro kondukis severan imposton, por ke krudaj materialoj ne ŝanĝiĝu en alkohoraĵon. Pro la imposto farmistoj kaj distilejoj multe suferis. Tial oni perfortis en 1792 impost-oficiston, kaj sekve en 1794 impost-oficejon kaj loĝejon de oficistoj. Pro tio la registaro permesis al distilejoj nepagon de imposto, kio daŭris ĝis la enlanda milito inter sudaj kaj nordaj regionoj.

Aliaj lingvoj
wikia