FANDOM




Ŝtato de Viskonsino
Visconsinia est civitas Civitatum Foederatarum Americae, pars Medii Occidentis (Anglice Midwest) habetur
675p 1681336603 n
Flato Flago Blazono
1 50x
Ĉefurbo James Madison
Plejgrada urbo Milwaukee
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Angla lingvo; Ebri-angla lingvo; Jubeĉa lingvo (Yoobetcha)
Suprema Gvidanto Scott Walker
Areo 169,64 km²
Areo rango 18-a
Krima kvociento 0 %
Akvo 17
Klimato Subtropikala pluvoza
Loĝantoj 5,757564 (vere 6, ĉar 0,757564 estas senbraka homo)
Analfabeteca kvonciento 100%. Ne estas alfabeto en OZ!
Inteligenteca kvonciento Tre granda
Viskonsinano

Viskonsinano en tradicia vesto

"Kia la kapo, tia la ĉapo."

~ Zamenhof pri Viskonsinanoj

Viskonsino (Teksaso) estas sufiĉe stranga usona subŝtato, kie oni ĉiam surhavas fromaĝajn ĉapelojn kaj drinkas multe da biero. Tie ankaŭ tre popularas man-ovo, kiun ili nomas futbalo pro hontiga ebrio. La ĉefurbo de Viskonsino estas James Madison. Ĝia devizo estas Visconsinia est civitas Civitatum Foederatarum Americae, pars Medii Occidentis (Anglice Midwest) habetur, kiu signifas "Manĝu, drinku, kaj ĝoju, ĉar morgaŭ ni laboros."

Geografio Edit

Viskonsino staras sude de la Granda Bierlago, kiu apartigas ĝin de Kanado. Ekzistas kelkaj montetoj, kiuj konsistas tute el fromaĝo. Pro bedaŭrinda fuŝo de land-ekspertizisto, parto de Miĉigano tuŝas Viskonsinon. Ankaŭ Iovo, Ilinojso kaj Minesoto tuŝas ĝin tute normale.

Historio Edit

La unuaj loĝantoj de Viskonsino estis la indianoj. Fama indiana profeto iam diris, ke:

Uisqonsin iñuguqtuq United States of America.

Tiu finfine pruviĝos jarcentojn poste, kiam ĝi fariĝos parto de Usono. La unuaj Eŭropanoj, kiuj atingis Viskonsinon, estis la vikingoj, kiuj skribis:

Wisconsin er fylki í Bandaríkjunum. Fylkið liggur að Michigan og Lake Superior í norðri, Lake Michigan í austri, Illinois í suðri og Iowa og Minnesota í vestri. Wisconsin er 169.639 að stærð.
Höfuðborg Wisconsin heitir Madison, en Milwaukee er stærsta borg fylkisins. Um 5,7 milljónir manna búa (2010) í fylkinu.

Araboj tamen dispute pretendas, ke:

ويسوكنسن (بالإنجليزية: Wisconsin) هي ولاية من الولايات المتحدة تقع في الشمال ويحدها من الشرق بحيرة ميشيغان ومن الغرب ولاية مينيسوتا ومن الجنوب ولاية إلينوي.

Tio okazigis grandan interdisputadon, kiu daŭras hodiaŭ.

Politiko Edit

Preskaŭ ĉiuj Viskonsinanoj estas Respublikanoj, escepte de la civitanoj de la ĉefurbo, kiuj mem povas vidi, kiel registaroj efektive funkcias. Tiel Viskonsino estas kvazaŭ eta versio de Usono mem.

Eminentaj Viskonsinaj politikistoj portas purpur-orlan fromaĝĉapelon, anstataŭ la kutiman flavan stirofomon.

Religio Edit

Man-ovo estas la ĉefa religio de Viskonsino. Tamen basebalo, korbopilkado, glacihokeo kaj ortodoksa futbalo estas ankaŭ adorataj de diversaj minoritatoj. Multaj progresemuloj, precipe en la ĉefurbo, jam forgesis pri la tradiciaj religioj kaj simple decidis drinki bieron kvazaŭ religie.

Lingvoj Edit

Viskonsino havas tri oficialajn lingvojn: la anglan, la ebri-anglan, kaj la jubeĉan. La usona registaro konstante minacas la ebri-anglan, minoritatan lingvon en la cetero de la lando kun malpli alta prestiĝo. Ili ne povas rekte kontraŭleĝigi la lingvon pro la Manifesto de Prago, do ili kreas diversajn aliajn leĝojn tiucele, ekzemple tiajn kontraŭ publika ebrio.

Esperanto-movado Edit

Fondita en 2008, la Esperanto-Societo de Madison estas loka grupo por Esperanto-parolantaj loĝantoj de Madison kaj apudaj urbetoj. ESM celas eduki ĝiajn anojn kaj la publikon pri la lingvo Esperanto kaj provizi forumon por anoj konversacii kaj kunveni. Membreco en ESM estas tute senkosta.

Ekonomio Edit

La ĉefaj elportoj de Viskonsino estas fromaĝo kaj fromaĝkapuloj, t.e. Viskonsinanoj, kiuj ĉiam rekoneblas per siaj fromaĝaj ĉapeloj. Ankaŭ usona biero estas tre grava elporto, almenaŭ por usonanoj, kiuj pro genetika ŝanĝiĝo estas la ununuraj personoj, kiuj povas trinki ĝin. Tamen usonanoj ne kredas je evoluismo, do ĉiam supozas, ke ĉiu povas trinki sian bieron.

Kulturo Edit

Funebrantaj Viskonsinanoj devas surhavi nigran fromaĝĉapelon. Ne estas kontraŭleĝe surhavi la ordinaran flavan fromaĝĉapelon, sed ja estas tabuo.

PolicoEdit

Ĉu?

Seksuma vivo Edit

En 1836 Viskonsino kontraŭleĝigis ĉian seksuman agon krom la misiistan pozicion kaj frandzon. En 1950, por kontraŭstari la feminismon, ankaŭ frandzado kontraŭleĝiĝis. En 1977 kunsenta sodomio malpligraviĝis kiel krimo. Finfine en 1986 privata, neprofitcela sodomio inter plenkreskuloj iĝis laŭleĝa.

Aĝo de konsentoEdit

La aĝo de konsento por seksumado en Viskonsino estas 18 kaj ekzistas aliflanke, edzeca escepto.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio