Vivo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Hunda vivo"

~ Zamenhof pri vivo
1680828-8914-cp

Tiel komencas nova vivo

"En la 14a jarcento la nigra pesto finis kun la vivo de 75 milionoj de personoj. La puloj de la nigra rato estis la portantinoj de la malsano"

~ aŭtomata tradukilo pri vivo

"Eblas plu demandi: por kio homoj vivu? Tiel oni demandas eble verŝajne sen fino, do la senco ne ekzistas. Trankviliĝu! Vi ne devas ĉagreni pro tio."

~ Blogisto pri vivo
9959

"La vivo estas tiu kiu okazas al ni dum ni faras aliajn planojn"

~ Ben Bagley pri vivo

"Enmeze de la vivo ni estas ĉirkaŭtaj de la morto"

~ Lutero pri vivo

"La familia vivo estas atako kontraŭ la privata vivo"

~ Karl Kraus

"La vivo estas simple unu damnita afero post la alia."

~ Elbert Hubbard

"Ne esez tro avara sur ca mondo. La vivo esos kompleta pos ke vu mortabos"

~ idisto pri vivo

"La VIVO nutras ilin"

~ Laozio pri vivo

"Foje kreskas la espero kiel sur la dom' hedero"

~ Hans-Georg Kaiser pri tute alia afero

"Se io ajn ie ajn iam ajn aperas, por tio estas kialo."

~ Aleksandro Melnikov pri vivo

"Ekpeni pri tasko kondukas al fiasko."

~ homeranisma proverbo
Vivo, laŭ la sankta Fundamento de Esperanto, estas malmorto. Oni rajtas paroli pri viviĝo de homo kiam temas pri naskiĝo neatendita, akcidenta, ne kiam li ekvivis nature, estis naskita aŭ vivigis sin mem. Kiel stato, vivo estas la malo de morto; kiel evento, la malo de iu ajn.
104litva

Tiu ĉi bildo ne eblas klarigon

Biologie, vivo povas okazi al ĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Se vi ne komprenas tion, demadu al blondulino.

Vivo estas evitebla.

[redakti] Komence

De kiam unufoje proteina maso iĝis viva organismo, denova estiĝo de la vivo iĝis malebla: la vivaj organismoj forvoras la proteinojn. Profesoro Edvino Conklin observis ke la probablecon de vivo originado de akcidento estas komparebla al la probableco de la nelimigita vortaro aperi de eksplodo al presanta butiko.

[redakti] Aliĝo

9788 n

Vivo estas mondo en kiu eblas interagi skribe, voĉe kaj geste. Krom babili oni povas aŭskulti koncertojn (U2 jam faris koncerton tie), aĉeti aŭ lui terenojn aŭ tutajn insulojn, konstrui objektojn, vendi aĵojn aŭ servojn.

Aliĝu senpage!

  • Premu la butonon "Get Started! Membership is FREE!".
  • Aperos gehomoj, kiuj elektos vian uzulnomon, donos vian adreson ktp...
  • Poste vi povos elŝuti la necesan programon kaj ekuzi ĝin per via uzulnomo kaj pasvorto. La elŝutado ĝenerale daŭros kelkajn jarojn
  • Dum la unua fojo post elekto de la aspekto de via "avataro" kaj alkutimiĝo al la uzo de la programo sur tiucela familio, vi povos esplori la mondon.

[redakti] La karitato kiel vivo en la fido

Dio deziras altiri nin al Si, instigi nin diri kun sankta Paŭlo: plu ne estas mi, kiu vivas, sed Kristo vivas en mi. La fido fariĝas vere aktiva en la karitato, kiam ni lasas, ke Li vivu en ni.

Per la fido ni eniras en amikecon kun la Sinjoro; per la karitato ni vivas ĉi tiun amikecon. Per la fido ni akceptas la ordonon de la Sinjoro; per la karitato ni aplikas ĝin. En la fido ni estas naskitaj kiel filoj de Dio; la karitato donas al ni vivi konkrete en la dia fileco. La fido konigas al ni la donacojn, kiujn Dio al ni konfidas; la karitato faras, ke ili fruktigu.

[redakti] Vivo kaj nasko

Cumple16

Du embrioj interparolas:
- Kiel vi pensas, ĉu estas vivo post nasko?
- Mi ne scias: de tie ankoraŭ neniu revenis.

[redakti] Sekvo

Ni naskiĝas nudaj, malsekaj, kaj malsataj. Kaj poste la aferoj plimalboniĝas.

[redakti] Sankta rajto al la vivo kaj al la spirita vivo

Sen spirita vivo, la homo enmemiĝas kaj ne plu kapablas sperti aŭtentikan liberecon kaj estigi justan socion.

[redakti] Etiko

Kio estas "la homa vivo"? Ĉu mortigi dek homojn estas pli malbona ol mortigi ok? Ĉu savi la vivon de kvin homoj estas pli bona ol savi la vivon de tri? Ĉu mortigi 80-jarulon estas malpli malbona ol mortigi 50-jarulon? Ĉu mortigi nenaskitan homon estas malpli malbona ol mortigi duonjarulon? Ĉu mortigi afrikanon diferencas de mortigado de aŭstraliano? Mortigoj de malsanulo kaj de sanulo? ktp.

[redakti] Vivo kaj manĝo

Kiam al la malsanulo plaĉas eĉ ne la manĝaĵoj kiujn lia kuracisto al li malpermesis, li eniris en la lastan fazon ne nur de sia malsano sed de sia vivo. ;o)

[redakti] Malfacila vivo

Ulo puŝas la rulseĝon de avo, kaj diras: Ho, avo, la vivo duras.

Avo: Estu bonhumora, nepĉjo. Plej malfacilas la cent unuaj jaroj!

[redakti] Ho, ve!

Mia vivo estas nur ŝerco....

Jen bonŝance, ĉar tio ĉi estas ja ŝercaro!

[redakti] Sekretoj de la vivo

Ĉu vi konas la sekreton kiel konservi bonan sanon dum la tuta vivo?

Ne, kio estas?

Mortu juna.

22910 n

[redakti] Patra instruado

Ulo instruas al sia filo: Joĉjo, ekzistas du sekretoj en la vivo. Neniam forgesu tion.

Jochjo: Jes, pachjo. Kiuj ili estas?

Patro: La unua sekreto estas, neniam diru al iu ĉion kion vi scias.

Jochjo: Bone, paĉjo. ... Kaj la dua? ... Paĉjo? ... Kiu estas la dua sekreto? ... Paĉjo? ... Paĉjo? ....

[redakti] Vivo eterna

Vivo eterna estas karakteriza esprimo de la kristana lingvaĵo, origine ĉerpita el la evangelio de Johano (5,24; 6,53-55), kaj signifas la transcendan vivon donatan de Dio. La esprimo, do, se el si mem ŝajnas rilati al la postmorta senfina restado ĉe Dio, tamen ĝia tuja perceptigo, en la johana lingvaĵo kaj konceptaro, estas tio kion Dio nun komunikas kaj donas el sia vivo mem. Fakte, ĉar la diaj supernaturaj donacoj jam estas doto kaj heredaĵo en tiu ĉi tera vivo (kiel, laŭ Johano, la kono kaj fido je Jesuo, la ĝojo pro la certeco pri la dia amo ktp), la vivo eterna ampleksas ankaŭ la teran vivon de la kredanto pense-kore impregnita per tiaĵoj: do li jam posedas la eternan vivon!

Certe, ankaŭ hodiaŭ la frazo, materie eldirita, komunikas kaj sentigas la du signifojn, sed ĉe oreloj ne kutimiĝintaj al kristana lingvaĵo ĝi precipe reeĥas la transtempan vivon, tiun dedukteblan el komunaj onidiraĵoj kiu, tamen, ĉeestas ankaŭ en Johano mem (vidu Apokalipson 21,4).[1] Pli instruige tion sciigas eventuala nocio pri eterneco.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Literaturo

  • Folioj de la Vivo. De Rusinol, el la kataluna trad. Sabadell. 1910 (?), 104 p. "Tute interesaj kaj tradukindaj skizetoj. La stilo estas facila. Bona, klara estas la traduko." (Th. C., L. I, 1910, p: 46.)
  • Preter la Vivo. Poemaro de Baghy. 1922, 128 p., dua eld. 1931. „En nia internacia poezio ĝi estas nova venko, nova atingita ŝtupo kaj semtempe nova elira punkto por la estontaj formoj kaj serĉadoj. La tuta libro spiras per la plej alta kaj pura romantikismo kun aldono de la vagabonda estetiko.“ (Skito, L. M, 1923, p : 98.)
  • Sprite la vivon! Mezgajaj poemoj originalaj kaj parodiaj de Miŝu Beraru. 1928, 110 p. „Jen nova ĵonglisto de vortoj kaj rimoj, ĉu en originalaj poezioj, ĉu en la parodioj. Lerta, sprita artfajraĵo.“ (G. S. ,E', 1928, p: 205)
Content Navigation