Vladimir Putin

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2 Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3
Virputino

"Faru hodiaŭ, kion vi povas, -- morgaŭ vi eble okazon ne trovos."

~ Zamenhof pri Putin

"Temas pri Putin, kiel vi eble jam divenis"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Ĉu iu povus traduki tiun rusan tekston pri Putin kaj kamparano, por ke ni ĉiuj povu ridi pri ĝi?"

~ Hans-Georg Kaiser
149l

"Entute mi ne scias, ĉu vi vere serioze kredas, kion vi skribas, aŭ ĉu vi nur hipokritas antaŭ aliaj"

~ Anti Künstlich

"Vladimir V. Putin estas la prezidento de Rusio."

~ Usona ĵurnalo pri Putin
Bonvolu konfuzi kun Putino.

Vladimir Vladimiroviĉ RASPÚTIN (Владимир Владимирович Путин), la 2-a avataro de Stalino, estas caro kaj posedanto de Rusio. Oni diras, ke li estas geja virputino kiu, pro fiaska klopodo ŝajni vireca, montras al la mondo sian kacmankon. Li naskiĝis en Leningrado (Peterburgo) la 7-an de oktobro 1952, nur kelkaj tagoj post la morto de Stalino, kiu rapide reenkarniĝis.

Li firme defendis sian dian rajton esti aŭtokrato kaj ĉiam strebis al senbrida potenco, pro tio, elektis pupon Dmitri Merdejev kiel prezidanto de rusia bieno. La diablo forportu ĉion!

347 n

[redakti] Skiza biografio

Dmitri and Vladimir
Aŭtentikaj faktoj pri lia infaneco ne konserviĝis, nur kelkaj legendoj.

En 1975 Putin finis la juran fakultaton de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (tiam Leningrada) kaj ekservis en KGB, kie li lernis defaligi naivajn idealistojn, kiuj subtenas demokration, per vodko.

Ekde marto 1997 li estis vic-ĉefo de la administracio, la estro de la Ĉefa Kontrola Komitato ĉe Prezidento de Rusia Federacio Boris Jelcin. En junio 1988 li revenas al reformita KGB (kiu nomiĝis jam FSB) kaj, ekde marto 1999, li iĝas ankaŭ sekretario de la Sekurec-Komitato de Rusio.

Ekde aŭgusto 1999 Putin estis ĉefministro (ĉefo de la estraro) en Rusio. Putin akceptis proponon de la senato kaj la sinodo kaj de tiam li titoliĝis kiel imperiestro.

[redakti] Demandoj

Banner

Rusa prezidanto vizitas unu el rusaj bazlernejoj. Estas planita ankaŭ tempo por demandoj de infanoj. Saŝa ekstaras kaj demandas:

- Sinjoro prezidanto, mi havas por vi tri demandojn:

1. Kial ni aneksis Krimeon?

2. Kial ni sendas rusajn soldatoj al Ukrainio?

3. Kiu mortigis Boris Nemcov?

Tiam aŭdeblas sonorilo, kiu anoncas paŭzon. Post la paŭzo infanoj revenas al la klasĉambro kaj ekstaras Dima:

- Sinjoro prezidanto, mi havas por vi kvin demandojn:

1. Kial ni aneksis Krimeon?

2. Kial ni sendas rusajn soldatojn al Ukrainio?

3. Kiu mortigis Boris Nemcov?

4. Kial la sonorilo sonoris 20 minutoj antaŭ la vera fino de la leciono?

5. Kiel malaperis Saŝa?

[redakti] Metodoj

0386 n

Li uzis la metodojn de KGB por ekregi Rusion. Jelcin estis naivulo kaj ebriulo, do Putino metis malgrandajn kvantojn da cianido en lia vodko, kaŭzante gravajn problemojn de sano. Li samtempe alproksimiĝis al la prezidento kaj ŝajnigis sin zorgi pri demokratio.

Nuntempe li daŭras uzi la metodojn de KGB por regi la rusan popolon. Ja multe pli facilas regi diktaturon, kiam la popolo ne plu kredas je ia stulta ideologio kiel "socialismo" aŭ "demokratio."

[redakti] Putin ĥujlo!

"Putin ĥujlo!" (Путiн хуйло, Путин хуйло, 'putʲɪn xʊj'lo, en Esperanto: "Putin estas kaculo estas kanteto de ukrainiaj futbalaj admirantoj, kiu atingis internacian popularecon dum la Politika krizo en Ukrainio (2013-2014) kaj konfliktoj en Ukrainio en 2014. Originale ĝin inventis admirantoj de futbala klubo Metalist Ĥarkiv, sed dume ĝi disvastigis tra Ukrainio kaj tuta mondo kaj iĝis populara ne nur inter sport-admirantoj, sed ankaŭ inter vasta publiko.

Ĥujlo (хуйло́) estas rusa kaj ukraina sakraĵo devenanta de rusa vorto ĥuj (хуй), signifanta kaco, kaj la -lo-finaĵo estas ĉi-kuntekste semantike proksima al esperanta sufikso -ul-. Laŭ diversaj latinigaj normoj por rusa lingvo ĝi estas transliterumata kiel "huilo", "khuylo", "huylo", "xujlo" ktp.

La teksto de la kanteto estas jena:

Pu-tin ĥuj-lo,

la-la-la-la-la-la-la-la

la-la-la-la-la-la-la-la

la-la-la-la-la-la-la-la

En Rusio ĝi kaŭzis malkontentojn en ŝtataj kaj oficiaj rondoj, kaj ankaŭ inter civitanoj, kiuj subtenas la ŝtaton. Rusaj opoziciuloj, tamen, volonte ekuzis ĝin en siaj kampanjoj. Ekzemple, en ruslingva sekcio de Interreto aperis multaj fulmobandoj dediĉe al la kanto, inkluzive apartan retpaĝaron,[1] grupon en ruslingva interkona retejo VKontakte[2] kaj multaj blogoj. Artikolo pri la memo ankaŭ aperis en grava rusa opozicia retejo Grani.ru.[3] En 30-a de aprilo, 2014, aktivisto estis arestita en Ruĝa Placo, Moskvo, por teno de plakado kun unu vorto "Ĥujlo". Kvankam li ne diris ion plu, moskva polico estis certa ke temas pri "ofendo de Prezidento de Rusio".[4]

[redakti] Putin kaj Barato

Se vi kredas, ke Barato estas modela demokratio, Rusio devus ŝajni al vi tute perfekta. Kaj Putin, kompare kun la heredaj ĉefministroj, unu post la alia devenantaj el unu familio - la plej elstara demokrato.

[redakti] Putin kaj Borato

Laŭ usona ĵurnalo New York Times, Borato estas malpermesita eniri putinan Rusion.[5]

7885 n

[redakti] Idista plendo

Kelka dii ante nun, me sendis mesajo per qua me expresis la ideo ke on devus profitar la nuna situeso dil relati inter Anglia e Rusia por instigar s-ro Putin interesesar ad Ido ed uzar ol por propagado-skopi por esforcar konkurencar la angla. Esis nula reakto, ma la Espisti ne dormas ed havis la sama ideo kam me!

Forsan Putin interesesos pri Espo. Cakaze, (se ico eventos) ne plus valorus la peno laborar (tote vane) por Ido e me chandlerumos per retroirar a la Espo-movado. Trista!

Kiso

[redakti] Klarigo

Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato.

[redakti] Estonto

Se la homaro malbonŝancos, ĝi havos tiun Putin dum la venontaj 12 jaroj, sed se li komprenis, ke lia tempo pasis, li eble demisias anticipe, por ke Ruslando finfine retrovu iun novan racion kaj novan periodon de honesteco (honesteco neniam ekzistis en tiu de dio malbenita lando), kaj ne konstante kopiu Europon kaj Amerikon kun la celo vivi pli bone (sen meriti tion) por poste plendi kontraŭ ili, asertante, kiel faras la pseŭdopolitologo Putin.

[redakti] Fontoj

  1. http://www.putinhuylo.info/
  2. http://vk.com/ptnhuylo
  3. http://grani.ru/Internet/m.230287.html
  4. http://anti-smart.ru/shok-dnya-policiya-moskvy-iskrenne-uverena-chto-putin-huylo
  5. 'Borat' Is Not Approved for Distribution in Russia


Content Navigation