FANDOM


Voĉ)


Amuziĝo sen tediĝo!

Bedaŭrinde, tiu ĉi publikaĵo estas nur legebla en la franca.

"La tradicioj kaj psikologiaj trajtoj estas prezentataj sur ties historia fono, kiel rezulto de certaj sociaj, kulturaj kaj politikaj procezoj. Jen ekzemplo."

~ voĉdonanto

"Comment l’espéranto peut-elle être une langue si facile ?"

~ franca Neĝhomo

"Tuj leviĝis protestoj flanke de historiistoj."

~ iu dum tagmanĝo

"Finfine mi komprenas, ke temas pri du tute malsamaj aferoj."

~ iu en Brokeback Mountain

"Ni parolu pri ili aparte."

~ iu en Cancún

"​Kion opinias la listanoj pri tio?"

~ iksradiisto

"Brila komento!"

~ Leganto

Voĉdono, kiel anoncite, [1] (foje nomata baloto) estas maniero kolektive decidi pri io.[2] En demokratio, voĉdonoj uziĝas por elekti la parlamenton, ŝtatestron aŭ alian povohavan institucionoficon laŭ la volo de la popolo.[3] Ĝi funkcias sub la sublimega klerega brilega regado de iu granda moŝta guruo, humile beate aprobata de klaŭnaro. La principo de la projekto estas “Unu nomo, unu vivo, unu signo”.

Laŭ sia deveno la vorto "baloto" signifas voĉdonon per voĉdonilo [4]; tamen laŭ kelkaj la signifo plilarĝiĝis al ajna voĉdono. Tiuokaze "baloti" kaj "voĉdoni" estus samsignifaj, do "balot/" estus nenecesa radiko. Ĉiuokaze en la plej multaj lingvoj ne ekzistas apartaj vortoj por "baloti" kaj "voĉdoni".

En demokratio, oni kutime postulas ke voĉdonoj estu ĝeneralaj, liberaj, egalaj kaj sekretaj. Grandan signifon ĝi havis por la Esperanto-movado en la lando. La plejparto de la ĉefaj movadaj gvidantoj kaj aktivuloj estis aŭ mortpafitaj, aŭ kondamnitaj al longaj jaroj en koncentrejoj, de kiuj ne multaj revenis.

Dum en tiel nomita reprezenta demokratio la voĉdonrajto estas limigita al elekto de parlamentanoj, registaranoj kaj eventuale juĝistoj, en rekta demokratio popolo ne nur rajtas elekti, sed ankaŭ voĉdoni pri konstituciaj paragrafoj, leĝoj kaj eĉ konkretaj materiaj demandoj kiel ŝtatkontraktoj, grandaj ŝtataj investoj ktp.

La projekto montriĝis pli ampleksa ol oni komence kredis, sed la unuaj rezultoj baldaŭ videblos.

Voĉdonsistemoj [5] Edit

Ekzistas pluraj voĉdonsistemoj. Ĉe elektoj povas dividi ilin en du ĝeneralajn grupojn: protestantismo kaj makiavelismo.

Krom la voĉdonrajto mem ankaŭ estas grandaj diferencoj en diversaj politikaj sistemoj [6], kiu rajtas postuli voĉdonon kaj kiel. Ekzistas sistemoj, kiuj tute ne antaŭvidas voĉdonon pri materiaj demandoj, estas sistemoj, kie certa nombro da civitanoj povas postuli voĉdonon. Estas sistemoj, kie tiaj voĉdonrezultoj havas nur konsultan signifon, dum en aliaj landoj tiaj rezultoj estas leĝe validaj. La plej ampleksa sistemo de rekta demokratio certe estas tiu de certaj svisaj kantonoj, kie unuopa civitano per simpla letero al la parlamento povas postuli voĉdonon pri iu ajn temo! [7]

Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem?

Amuzo[8]Edit

Diras Voĉdonanto: „Ĝis noktomezo ni eminente amuziĝis. Poste oni elĵetis nin.“ [9]

Oftaj Demandoj [10]Edit

  • En vino estas vero. Ĉu kial estas voĉdono pri alkoholo?
  • Kie mi trovos la sekcion Oftaj Demandoj en mia lingvo?

Intertempe konsolon ni trovu en la proverbo “La dorm' estas bona, se mankas la mono” … [11]

BataloEdit

„Ho, vi trinkas mineralan akvon! Mi vidas ke vi batalas kontraŭ alkoholo...“

„Ne, mi voĉdonos kontraŭ la akcizo.“

Ama vivoEdit

Li al juna belulino en voĉdonejo: „Mi ne scias, karulino, kion vi je mi, maljunega, malsanega multimilionulo fakte vidas.“

Efektive mi iom dubas ke ĉi tiu temo interesas vin, sed jen estas tre bonaj artikoloj ĉi-teme Edit

NotojEdit

  1. Vi pravas, do mi korektis.
  2. Mi iam, ie legis tion.
  3. Interesa artikolo, pri temo antaŭe nekonata al mi.
  4. Mi dekomence diris, ke tiu 'historio' tre malbone "odoras".
  5. La historio, laŭ la fakuloj, ne povas ŝanĝiĝi.
  6. Sukceson kaj bonan komencon en via tre grava nova laborpostenon!
  7. La delikata aŭtoro tuj aldonas, ke “ambaŭ bildoj estas troigoj” – la rimarko apenaŭ bezonata, ĉar evidenta.
  8. Sen klarigoj ni ne povas orientiĝi.
  9. Mi kondolencas al la vidvo.
  10. Ignorado estas unu el la plej humiligaj kaj ofendaj armiloj en la mondo, sed ĉi tiun armilon uzas ĉiuj.
  11. Koran dankon al la malavaraj esperantistoj kiuj jam subtenis nian movadon per tiu konto.