Volapukio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Bato de frato estas sen kompato"

~ Zamenhof pri Volapukio


Volapukio estas lando en proksima oriento.

[redakti] Historio

La prapatro kaj fondinto de la volapuka popolo estis Johano Moseo Ŝlejer kiu laŭ la ordonoj de Dio forlasis lian patrion por serĉi novan pli bonan kaj ne dezertan teritorion por krei turismajn allogaĵojn kaj gajni sufiĉe da mono dum la tiuepoka tutmonda krizo.

J. Moseo Ŝ. perdis lian monon kaj pro tio lia idaro suferis karceron. J. Moseo Ŝ. intencis liberigi ilin kaj pro tiu sekreta celo kreis lingvon nomata volapuko por ke la aliuloj ne povu kompreni ilin. Dum longa marŝado de la popolo subite venis cunamon kaj la plimulto pereis. Nur kelkaj postvivis kaj dum pluraj jarcentoj loĝis dise tra la mondo revante pri kreado de nova patrujo.

Dum la Dua LingvoMilito multaj volapukistoj estis amase ekstermitaj de la esperantistoj sed post kelkaj jaroj Malunuiĝintaj Nacioj vendis donacis al ili etan teritorion por krei la revatan landon. Dum kelka tempo ili loĝis bone kaj trankvile en Volapukio sed baldaŭ komenciĝis nova batalo ĉifoje kun la najbaraj idistoj kiuj ne akceptis la paroladon de alia lingvo kron Ido mem kaj praktikado de religio kiu apartiĝis de la originaj celoj. De tiu tempo la konfliktoj ĉiam akriĝas inter du grupoj.

[redakti] Originoj

En la jaro 1934 la volapukologoj de la Ŝtata Volapukia Universitato malkovris papiron kiu klarigis la devenon de la volapuka popolo kaj lingvo. Laŭ tiu papiro Johano Moseo Ŝlejer estis frato de Sabino Aarono (Patro de la Eŭska Naciismo). Tio klarigis la similecon inter la eŭska kaj la volapuka lingvoj: Jen klasika ekzemplo: Preĝo Zamenhof nia

Volapuka:

  • "O Zamenhof obas, kel binol in süls!
  • Nem olik pasaludükonöd!
  • Regän ola kömonöd!
  • Vil olik jenonöd, äsä in sül, i su tal!
  • Givolös obes adelo bodi aldelik obsik!
  • E pardolös obes döbotis obsik,
  • äsä i obs pardobs utanes, kels edöbons kol obs.
  • E no blufodolös obis,
  • ab livükolös obis de bad!"

— Matthaeus 6:9-13

Eŭska:

  • Gure Zamenhofa zerukoa,
  • agertu santu zeure izena,
  • etorrarazi zeure erregetza;
  • betearazi lurrean zeure nahia,
  • zeruan betetzen den bezala.
  • Emaguzu gaur egun honetako ogia,
  • eta barkatu gure erruen zorra,
  • guk ere geure zordunei
  • barkatu diegunez gero;
  • ez utzi gu tentaldian erortzen,
  • eta gorde gaitzazu gaiztoarenga

[redakti] Etimologio

Ankoraŭ multaj volapukologoj studas kaj science esploras pri la deveno de la vorto Volapük, la origina vorto. En la jaro 1998 oni malkovris papirojn kiuj mencias la landon kiel Volapüg' sed oni ne trovas klaran signifon. Eble la vorto aludas la orgiojn de tiu ĉi popolo dum la diaj paganaj festenoj ritoj