Volapuko
El Neciklopedio
"Kiu fonto diras ke Volapuko iam havis 200.000 parolantojn?!"
"Volapuko estas io kion Homero ne povas manĝi"
~ Usonano pri Volapuko
"Volapuko estas +100 000 en viki"
~ Nerdo pri volapuka vikipedio
"Certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo"
~ Zamenhof pri Volapuko
Volapuko aŭ "Volapük" estas moderna vorto de la arkaika formo "Volapüg'".Volapuko ja estas amase uzata ... sed ne en tiu ĉi universo. ;-)
[redakti] Historio
Ĝia unua parolanto estis la kreinto mem la klaĉulo Johano Moseo Ŝlejer, Patro de la volapukistoj kaj Ĉifalo de Volapukismo. Ĝi estis kreita por la liberigo de la volapuka popolo de la sklavigado kiun ĝi suferis. Volapuko estas tiel komplika, ke la kreinto mem ne scipovis ĝin, tio estis avantaĝo, ĉar evitis diskutojn.
Post cunamo dum la marŝado en la serĉado de nova Patrio promesita de Dio, nomata Volapukio, kaj abrupta mortado de la plimulto de ĝia parolantaro la lingvo preskaŭ mortis. Tamen manpleno de volapukistoj konservis ĝin dum jarcentoj. La popolo iom post iom kresketis malgraŭ ĝia persekutado dum la Stel-militoj kaj la Dua LingvoMilito. Nuntempe ĝi estas oficiala en Volapukio kaj kunoficiala en eta valo ĉefe loĝata de volapukistoj en la Esperanta Respubliko. Krom en Volapukio mem la volapukistoj loĝas diaspore en la mondo.
[redakti] Familio
La volapukologoj de la Ŝtata Volapukia Universitato dum longaj jardekoj studas kaj la historion kaj devenon de la volapuka lingvo kaj oni konkludis ke ĝi estas dialekto de la eŭska lingvo kiuj apartenas al la lingvofamilio plej antikva de la mondo kaj oni ne scias de kie ĝi prenis sian vortprovizon. Tamen inter la eŭska, etruska kaj volapuka ekzistas simileco.
Volapuko estas pli kosma ol la eŭka, sekve, oni pensa ke estas forta influo de klingona lingvo en ĝi.
[redakti] Etimologio
Same kiel la historio la etimo de la vorto "Volapuko" estas iom nekonata. Laŭ kelkaj volapukologoj la vorto estas pli arkaika kaj ĝia praformo estis "Volapüg'",kunmetita vorto "vola" kaj "pug'", eble memorante pri la festoj oferitaj al la paganaj gedioj de la prahistorio.Uzataj lingvoj: Alkoholo | Batalo | Chuck Norris | Eŭropanto | Fikado | Lingvafrankao | Marĥuano | Transpiranto | Zombia
Strangaj lingvoj:
Arcaicam Esperantom |
Creola Clasiquoma |
Latino |
Loglio |
Marparolo |
Neciklopedio |
Sanskrito |
Volapuko
Neuzataj lingvoj: Angla lingvaĉo | Ĉina lingveto | Esperanto | Esperanton | Franca (dialekto) | Ido | Rusa inversigo | Tokipono


