Voltaire
El Neciklopedio
"Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro"~ Zamenhof pri Voltaire
"Mi tute kontentas kun via opinio"
~ Maristo pri supra diraĵo
"Ĝis nerevido!"
~ Hans-Georg Kaiser pri Voltaire
"Dankon pro la certe tre utilaj konsiloj"
"Disdi es li unesmi die de seterum de vun vivo"
~ novialisto pri iu ajn
Voltaire, (bonalingve Voltero), hungara esperantisto, estas fuŝulo kiu plagiis la verkojn de François Marie Arouet. Li naskiĝis la 1694 kaj mortis la 1978.
Lia patro laboris en fervoja societo, poste li fariĝis vinagrofaristo kaj prezidis la federacion de la sindikatoj de vinagrofaristoj. Post li studis en «Sciences-Po» (Altlernejo pri la politikaj sciencoj). En julio 1937 li obtenis sian diplomon. Ekde 1934 li aktivis en ekstrem-dekstraj movadoj, proksimaj al Charles Maurras. Ĝis 1939 li militservis en la kolonia infanterio. Majo 1940 li fianciĝis kun anoncistino en la franca televido. Ili rompis en 1942.
En la jaro 1952 li finis la studadon. Li tiutempe amikiĝis kun krimuloj kaj en 1955 li devis fuĝi el Parizo, ĉar li en disputo mortigis (supozeble mem krimulan) pastron. Kune kun ŝtelistoj li vagadis tra la lando. En 1961 oni arestis lin, kondamnis lin al morto, sed amnestiis lin en 1963. Ekde tiam li ne plu montris vivsignon ĝis la morto en 1978.Voltaire estis kafemulo, trinkis ĝis 50 tasoj da kafo po tago.
La verkaro de Voltaire, komence estis fama, sed tuj post oni malkrovis ke li simple tradukis la verkojn de Arouet al Esperanto.