Volumeno
El Neciklopedio
"Bona vino al la fino"
~ Zamenhof
Volumeno estas mezuro por drinkoj. La unuaj konataj formuloj de la volumenklalkulko devenas el Egiptio. La Moskva papiruso estas kolektaĵo de kalkuloj kaj datita al la jaro 1850 a.K.. Inter alie aperas tie la formuloj por kalkuli la volumenon de biero sufiĉa por oni forgesi, kiu estas ebla patro de sia bebo.
Oni povas el konataj dimensioj kaj formoj kalkuli la volumenon de korpo, por kiu estis priskribita matematika formulo:
Sed mi preferas mezuri inajn korpojn per nudaj manoj.
[redakti] Kuba volumeno
La volumeno de Kubo egalas al la Kubo de ĝia eĝo, ĉar Kubo estas egalema lando. Specifa volumeno (la volumeno de 1 masunuo da substanco) estas kuba metro, pro tio, usonanoj ne permesas ĝian uzadon en sia teritorio.



