Erich von Däniken

El Neciklopedio

Alidirektita el Von Däniken
Iri al: navigado, serĉi
Piramido

La hotelo de von Däniken en Svislando.

"Kio estus la vivo, sen raketo aŭ nifo?"
~ Leŭtenanto Uhuru

"Dekomence, oni povas pensi ke la titolo de ĉi tiu eseo estas blufo aŭ troigo"

~ Piramidologisto

"Senlanigu, sed ne senhaŭtigu"

~ Zamenhof pri eksterteruloj

"Ne mokindas teorioj pri ĉaroj de la dioj."

~ Sankta Paŭlo

" La konscienco lin ne turmentas"

~ Zamenhof pri von Däniken

"Atentu, ke ironio estas nur tre malofte vere komprenata!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Erich von Däniken (Daeniken) is on Twitter"

~ Twitter pri von Däniken

"Kial vi ne tradukas al Eo la librojn de Erich von Däniken? Tiam la e-istoj eble ekscios kion la eksteteranoj planos"

~ Andreas Kueck pri Gbeglo Koffi

"Mi tute ne konas la libron de Erich Däniken"

~ Koffi pri supra propono

Erich Anton Paul VON DÄNIKEN (naskiĝis en Zofingen en Svislando 1935) estas hotelisto kaj aŭtoro pri pra-astronaŭtiko. Li bazigas siajn tezojn sur sciencaj fontoj kaj multaj bildoj.

ClZ

De infanaĝo li lernis kaj posedis la lingvojn : latinan, grekan, hebrean, ĥaldean, persan, kaj post ke sia decido provi la malĉifron de la egiptaj hieroglifoj, li lernis la koptan tiom bone, ke li skribis siajn notojn kopte!


[redakti] Notindeco

Li estas renoma pro siaj libroj kaj filmoj. Li pruvas, ke antaŭ longe eksterteruloj vizitis la teron. Liaj libroj aperis origine en Esperanto kaj estis tradukitaj en 32 lingvojn kaj atingis tutan eldonkvanton de 62 milionoj. Per tio li estas unu de la plej sukcesaj aŭtoroj en la kampo de nefikcia literaturo. Sed, jam dum mezepoko, li estis konata, kiel pruvas pergamenon trovita en Vatikana Biblioteko, kiu diras:

Ericus Antonius Paulus de Däniken (natus die 14 Aprilis 1935 in urbe Helvetiae Zofingen) est scriptor Helveticus, qui res dubias et controversas de animantibus extraterrestribus scribet.

Tio pruvas ke li ankaŭ vojaĝis tra la tempo!

[redakti] Kritikoj

32172778bd o

Kiel li scias tiom pri eksterteruloj? Eble li mem estas unu el ili!

Riproĉoj estis faritaj kontraŭ liaj tezoj de fiaj maliculoj, sed sciencistoj aprobis ilin. Ankaŭ oni riproĉis, ke li faris plagiatojn, i.a. faris kopiojn el aliaj aŭtoroj, ekzemple de Gadow kaj de Robert Charroux, sed evidente, tiuj aŭtoroj eble uzis tempomaŝinojn por plagiati la verkojn de Däniken.

[redakti] Verkoj

Lia produktado estas grandega kaj kovris tutan gamon da interesoj. Liaj laboroj enkondukis novajn perspektivojn pri la kombinado de la tradicia prepara laboro kun la interpretadoj lingvaj kaj mitologiaj. Tio direktis la arkeologion sur novajn, metode kritikajn vojojn kaj antaŭenigis ĝin per siaj esplorlaboroj same kiel siaj prelegaj, instruaj kaj kolektaj agadoj.

  • "Memorigoj pri la estonteco" (pri la Fina Venko)
  • "Reen al la verdaj steloj" (pri la fiasko de Raŭmismo)
  • "Semado kaj kosmo" (ni semu kaj semu konstante…)
  • "Vizitinto el la kosmo" (pri Gagarin)
Tomatoman

[redakti] Aktorado

La aktoro Erich von Däniken estas la frato de Julia Roberts. Von Däniken ankaŭ estas aktoro en la serio Baywatch.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj