Vortordo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Enspezo postulas elspezon"

~ Zamenhof montrante kutiman vortordon

Regula SVO vortordo estas pova ilo por eviti ambiguecojn, precipe pri subjekto kaj objekto. Tion uzante, oni bezonas nek akuzativajn finaĵojn malfacilajn, nek konfuzajn prepoziciojn kiel "na". La ilo estas multe uzata en la du plej facile lerneblaj lingvoj de la mondo, la angla kaj la ĉina, kaj ankaŭ en la plej populara lingvo de la mondo, Ido.

Enhavo

[redakti] Baza principo

La baza principo estas ege simpla. La verbo estas en la mezo. Antaŭ la verbo troviĝas la subjekto. Post la verbo la objekton ni trovas.

[redakti] Ekzemplo el la angla

Ni rigardu mallongan diraĵon el la angla

Time flies like an arrow.

Por analizi, ni unue devas trovi la verbon en la mezo –

like (ŝatas) la verbo
Time (tempo) antaŭ la verbo, do parto de la subjekto
flies (muŝoj) antaŭ la verbo, do parto de la subjekto
an arrow (sagon) post la verbo, do la objekto

La signifo do estas...

"La tempo-muŝoj (speco de usonaj muŝoj) ŝatas sagon."

[redakti] Eĉ pli simpla ekzemplo el Ido

La Idisto Louis de Beaufront skribis artikolon kun la titolo

La linguo supleanta Ido

Jen la analizo –

supleanta (anstataŭanta) la verbo
La linguo (la lingvo) antaŭ la verbo, do la subjekto
Ido (Idon) post la verbo, do la objekto

La signifo do estas, "La lingvo, kiu Idon anstataŭos".

Do ni tuj komprenas, ke la artikolo temas pri Tokipono.

[redakti] Demokratia severeco kaj totalisma libereco

Grava temo por nuntempa lingvascienca diskuto estas la kontrasto inter la demokratia severeco de la angla vortordo kaj la totalisma libereco de la rusa.

Vidu ĉefan artikolon pri rusa inversigo.

[redakti] Vidu ankaŭ


La Vikipedio havas pedantan artikolon pri vortordo.