Vulkano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Verki libron estas kiel amori. Ne zorgu pri la orgasmo, zorgu pri la procedo"

~ Isabel Allende, instruante Sro. Spock pri fikado
180px-Droxine and Spock.jpg

Isabel kaj Spock

"Fari el iu arkon."

~ Zamenhof pri alia sekspozicio

"Mi ne konas iom da Ido, do mi ne povas defendi la lingvon. Sed mi kredas je la rajto libere paroli en iu lingvo"

~ naivulo

"la loka nomo de la sicilia vulkano etno estas "mongibello""

~ Antonio De Salvo pri vulkanoj

"La stultaĵoj de l'homaro estas senlimaj"

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

"Unu horo da vulkana elĵetado egalas al jarcento da homa agado"

~ Milokula Kato pri vulkanoj
Logo2.png

Simbolo de Planedo Vulkano

Vulkano estas ano de planedo de sro. Spock, Vulkanio. Sur lia planedo la vulkanoj troviĝas laŭlonge la limoj de tektonaj platoj kaj en la t.n. varmaj makuloj.
Spock001.jpg

Tipa Vulkano

Vulkanoj estas grandaj, havas nigran hararon, verdan sangon kaj akrajn brovojn kaj orelojn. Ĉiuj vulkanoj ĉiam agas strikte logike kaj ne montras iujn ajn emociojn. Ili estas iom telepatie kapablaj, scipovas la konscian kunfandiĝon kaj ekkonas bone la teran literaturon.

Kial la vulkanoj evitas emociojn? Verŝajne, pro profunda timo de la orgasmo. La timo ja havas logikan bazon -- la orgasmo de vulkano povas ne nur malkonstrui la ĉirkaŭan pejzaĝon, sed ankaŭ diserigi la vulkanon mem.

[redakti] Priskribo

Vulkano estas ruĝeca planedo, en la orbito de la stelo 40 Eridani A, kiu havas klimatajn kondiĉojn kompareblajn al la Tero kaj tial havas la statuson esti "planedo de la klaso M (Minŝara)". La planedo situas 16 lumjarojn for de la Tero, kaj estas la hejmplanedo de la vulkananoj, specio de homsimilaj vivaĵoj, kies kulturo kaj teknologio komence de la tria jarmilo laŭ tera kalkulo estas pli progresinta ol la tera.

Granda parto de la surfaco de Vulkano konsistas el dezertoj kaj montoĉenoj, kaj grandaj teritorioj estas protektataj kiel konservendaj sovaĝejoj. La planeda klimato multe pli varmas ol tiu de la Tero, la gravito pli fortas kaj la gasa denseco en la planeda atmosfero pli malaltas. Rezulte, teranoj tendencas pli elĉerpiĝi ol la vulkananoj dum estado sur la planedo; tamen ili povas esti sur la planeda surfaco sen protektiloj aŭ aliaj helpiloj. La loĝaj zonoj de la planedo estas dividitaj en provincojn.

Simile kiel sur la Tero, la vivo baziĝas ĉefe sur kombinaĵoj de karbono. Sciencistoj kalkulis, ke la planedo tiucele devus havi distancon de pli-malpli 0,61 astronomiaj unuoj de la stelo 40 Eridani, kaj ĉirkaŭi la centran stelon ene de 203 Teraj tagoj.

Naŭ Vulkanaj sezonoj egalu al 2,8 Teraj jaroj.

La nombro de vulkananoj sur la planedo iom varias: la planedo dum la 2370-aj jaroj havu 4,9 miliardojn da loĝantoj. Tamen dum la 2250-aj jaroj havu 6 miliardojn da loĝantoj.

La Universala Federacio de Planedoj en la stela sistemo de Eridani-A, sur aŭ proksime de la planedo Vulkano, havas unu el siaj plej grandaj stelŝipokonstruejoj.

[redakti] Elfoj

Unuaj vulkanoj venis al Tero kaŝeme. Ili aperis nur al J.R.R. Tolkien, sed diris al li, ke ili estas anoj de Mez-Tero kaj sia raso nomiĝas "elfoj".

[redakti] Anglalingva stultaĵo

Anglalingve la planedo nomiĝis Vulcanis, poste en granda plimulto de la materialoj simple Vulcan.

[redakti] Sankteco

La maorioj estimas la vulkanojn kiel sanktajn.

[redakti] Seksumado

Ĉi-momente en la mondo estas preskaŭ 600 aktivaj vulkanoj, kiuj havas ereciojn aŭ almenaŭ estis aktivaj en historia tempo. Fundamenta Krestomatio!

Content Navigation
Aliaj lingvoj