FANDOM


"Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis"

~ Zamenhof pri Reich

"Mi volas proponi ĉi tiun artikolon kiel elstaran. Malgraŭ tio, ke la pritraktata temo estas polemika, mi klopodis, ke ĝi estu maksimume neŭtrala kaj referencita."

~ Pedofilo
Wilhelm reich org2

"Ĉu per tia deklaro, kiu interpretas iun ajn malintereson kaj malrespekton kiel kredon, vi ne malpliigas la valoron de via propra kredo?"

~ iu

" Montroj kaj konsiloj estas facilaj"

~ Zamenhof pri orgono
3844

Wilhelm tria REICH (germane ˈvɪlhɛlm raiç) ano de Brazila Beletristika Akademio (naskita 1897 en Dobrzynica, tiam Aŭstrio-Hungario, mortinta la 1957 en Lewisburg, Pensilvanio) estis konata greka-franca filozofo kaj usona ĉarlatano.

Kiel tia li praktikis unue en Vieno, de 1930 loĝis en Berlino, kie li progresigis kontraŭfaŝismajn teoriojn, en 1933 estis devigita forlasi Germanion kaj forveturis al Svedio, poste al Oslo, kie li fondis skolon de psika-somata-korpa terapio.

De 1939 Tria Reich loĝis kaj laboris en Usono. Lia analizo de karaktero iĝis brava kontribuo en psikanaliza penso (ĉeesto de Anna Freud ĉe lia seminario influis ŝian teorion pri ego-defendoj). Li estis persekutata pro siaj vidpunktoj, kaj la usona Nutraĵa kaj Droga Instanco (FDA) akuzis lin pro kontraŭleĝaj terapioj. Lastaj verkoj de Tria Reich estis oficiale malpermesitaj, li mem mortis en malliberejo. Li influis plimulton de la nuntempaj korp-orientitaj terapioj.

9719 o

Bazaj konceptoj Edit

Funkcio de orgasmo kaj orgasma potenco: Reich estis adepto de energetika modelo de psiko. Li opiniis, ke orgasmo estas ĉefa fenomeno por emancipado de ajnaj formoj de tensio. Laŭ Reich, ĉiu neŭrozo estas ĉiam akompanata de rompo de koitaj agoj. Neplena orgasmo estas indiko de angoro, kiu blokas la fluon de sekseco. Do, orgasma potenco estas kapablo fordoni sin al “fluo de biologia energio” – laŭ Reich la ĉefa indiko de psika sano.

Karakterologio: Reich opiniis, ke por fundaj psikaj ŝanĝoj en persono de homo (kion volis psikanalizo), pli strikte por forigi simptomojn de neŭrozuloj, necesas analizi defendajn procezojn, kiuj kuŝas en bazo de strukturo de karaktero. Karaktero de homo formiĝas sur bazo de konflikto, seksaj apetencoj de infano kaj eksteraj frustracioj. Konflikto kreas psikajn defendojn, kiuj fiksiĝas kaj poste montriĝas sur ĉiuj niveloj – sur psika, sur karaktera sinteno de homo, liaj konvinkaĵoj, rilatoj; sur fiziologia, en karaktera «muskola kiraso» kaj orgasma malpotenco. Reich emfazis ses tipojn de karakero – falusa-narcisisma, pasiva-virineca, vireca-agresema, histeriema, kompulsivema kaj masoĥismema.

Orgono: La lastajn jarojn de sia vivo Reich dediĉis al esplorado de orgono, bio-fizika substanco, kiu trapenetras kosmon kaj vivajn organismojn. Ĝi koncentriĝas en kampoj ĉirkaŭ objektoj kaj ene de ili. Ĉiuj psikaj procezoj – defendoj, transporto, karaktero k.t.p. – tiamaniere estas nur psikaj priskriboj de bio-fizikaj orgonaj procezoj. La teorio de la orgono estis bone akceptita de psikanalizistoj.

PedofilioEdit

Timo

La aŭstra psikiatro Wilhelm Reich, lernanto de Freud, kiu klopodis kombini la marksistan politikan teorion kun la defendo de la seksa edukado kaj libereco, atribuis la repuŝadon de la infana sekseco kaj la rezultantan repuŝadon de la plenkreska al morala jarmila altrudo, kiu manifestiĝus en la kapitalista sistemo pere de la burĝa kaj patriarka familio, kiu agus kiel reprezentanto kaj reproduktanto de la Ŝtata politika subpremado. Uzante la religion kiel ilon, la konservativa familio plenumus la funkcion konservi la ekzistantan familian modelon per la ĉiamdaŭreco de institucioj, kiaj la nedisigebla geedziĝo kaj moralaj principoj, kiaj la geedza fideleco. Laŭ Reich, la infana inhibo povas estigi fiksadon en antaŭgeneraj stadioj kaj sekve seksajn patologiajn formiĝojn. En verkoj kiaj Psikologio de amasoj de la faŝismo Reich asertas, ke la repuŝado de la infana sekseco kreas individuojn timemajn antaŭ la vivo kaj la aŭtoritato, kio favoras la ĉiamdaŭrecon de gvidantoj, kiuj altrudas sian volon al la amasoj.

OrgonoEdit

Bonvolu konfuzi kun Oregono.
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk
La orgono (kemia simbolo O), aŭ organo estas la energio de kosma vivo, fundamente la kreanta potenco konata ekde pratempo de personoj kiuj estas en kontakto kun naturo kaj antaŭsentita de sciencistoj, sed ekde nun fizike identigita kaj klarigita. Orgonon unue priskribis Doktoro Wilhelm Reich (1884-1957) kiu precizigis nombregon el ĝiaj fundamentaj propraĵoj. Ekzemple, orgon-energio radias el ĉiu vivanta kaj nevivanta substanco kiun ĝi ŝargas. Plie, ĝi facile povas penetri ĉiujn materiajn formojn, kvankam kun pli aŭ malpli da rapideco. Ĉiu materio, altirante aŭ sorbante ĝin, forĵetante aŭ reflektante ĝin, agas super orgono. Orgono videblas, mezureblas kaj foteblas. Estas reala energio, fizika; ne estas metafizika aŭ hipoteza potenco.
Orgono-Living-Silica

Orgono ekzistas ankaŭ en libera formo en atmosfero kaj en spaca malpleno. Ĝi eksciteblas, subpremeblas kaj spontane pulsantas, t. e. dotita de ŝvela kaj streĉa povo. La orgona ŝargo ene de ieio tempe varias, ĝenerale cikl-maniere. Orgono ĉefe estas allogita per vivantaj estaĵoj, per akvo kaj per si mem. Orgona energio povas, sen iu dubo, elflui kiel fluo el ie ĝis aliloke en atmosfero, sed ĝenerale sekvas orient-okcidentan fluon kun tera rotacio, sed iom pli rapide ol tiu-ĉi. Estas la mez-medio (trao) dotita de ĉieestado, estas kosma oceano de dinamika, movanta energio kiu interligas fizikan universon en iu ĉiomo; ĉiuj vivantaj kreaĵoj, meteorologiaj sistemoj kaj ĉiuj planedoj reagas pro ĝiaj pulsoj kaj ĝiaj movoj.

Orgono estas ligita al aliaj energiaj formoj sed tre malsimilas al ili. Ĝi povas provizi magnetan ŝargon al magnet-feraj kondukiloj, sed ĝi ne estas mem magneta. Same, ĝi povas doni elektrostatikan ŝargon al izolaĵoj sed ĝi ne estas pli elektrostatika propradire. Ĝi reagas, kiam ĝi proksime estas kun radiaktivaj materioj aŭ potenca elektromagnetismo per grava malordo, kiu tre similas al protoplasmo incitata. Ĝi detekteblas per gejgeraj komputiloj aparte adaptitaj. Orgono estas ankaŭ la tramedio - traaĵo - tra elektromagnetikaj perturbadoj transsenditas laŭ la malnova koncepto de etero, kvankam ĝi ne estas nature elektromagneta mem.

Fluoj de orgon-energio en tera atmosfero kaŭzas ŝanĝojn en aer-cirkulado; funkcioj de orgona atmosfero bazigas formiĝon de eventualaj ŝtormoj kaj influas aer-temperaturon, aer-premon kaj aer-malsekecon. Funkcioj de energio el kosma orgono aperas laborantaj en spaco kie ili tuŝas gravitajn kaj sunajn fenomenojn. Tamen, energio libera de pezo, orgono estas nenio el ĉi fizik-mekanikaj faktoroj nek eĉ ilia sumo. Propraĵoj de orgona energio elvenas pli el la vivo mem ; en tio ĝi tre proksime similas al malnova nocio de viva potenco. Tamen, male de ĉi malnovaj nocioj, orgono malkovritis kiel ĉeestanta kun senmaso formo en atmosfero kaj spaco. Estas la kosma viva energio, ĉefa, primara tiel ke ĉiuj aliaj energiaj formoj al ĝi estas nature akcesoraj.

En vivanta mondo, orgonenergiaj funkcioj estas la bazo de pli grandaj vivprocesoj: la pulsado, la elfluo kaj la tenso de biologia orgono decidas movojn, aktojn kaj agmanieron de protoplasmo kaj histoj, kiel ankaŭ la potenco de "bio-elektraj" fenomenoj. Iu emocio estas la fluo kaj la refluo, la ŝarĝiĝo kaj la malŝarĝiĝo de orgono ene de organisma membrano, tute kiel vetero estas fluo kaj refluo, ŝarĝiĝo kaj malŝarĝiĝo de orgono ene de atmosfero. Tiom organismo kiom klimato eĥas al ĉefa karaktero kaj stato de viva energio. La funkcioj de orgonenergio travideblas tra la integro de la kreado, en mikroboj, en animaloj, ŝtormaj nuboj, ciklonoj kaj galakcioj. La orgonenergio ne nur ŝargas kaj movas naturan mondon ; ni mergatas en orgona oceano, kiel fiŝo en akvo. Ankaŭ plie: ĝi estas trao kiu plendonas emocion kaj percepton, tra kiu ni estas kunligitaj kun kosmo kaj parencitaj kun ĉio kio vivas.

Vidu ankaŭ Edit