William Blake
El Neciklopedio
"Fiŝoj kaj maruloj feliĉas sen reguloj."~ William Blake
"Li respektas la aliajn naciojn de la mondo"
~ Cindy McKee pri WB
"Delikate agu ni"
~ Meduzo
"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"
~ leganto
"Kompreneble, min interesas ĉiuj referencoj al Blake en Esperantujo, eĉ trivialaj"
~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo
"Mmmmmmpfrr ! jen vi mokemas ..."
"Kande la diablo oldeskas, il divenas ermito"
~ idisto pri Blake
"Propra supo brogas, fremda allogas"
~ Zamenhof pri idistoj
Vilhelmo Bleko, ofte mistajpita William Blake, estis fama poeto kaj pentristo, kiu verkis plurajn famajn poemojn kaj pentraĵojn. Li estas verŝajne la sola satanisto, kies kantojn oni kantas hodiaŭ en kristanismaj kirkoj.
Enhavo |
[redakti] Literaturaj verkoj
Atento al Bleko fokusiĝis aŭ forvaporis de tempo al tempo. La vortostoko/lingvaĵo estas tre simpla je Bleko; la komplekseco estas en la preseraroj.
[redakti] Pri bestoj
Bleko verkis multe pri bestoj. Verŝajne la plej fama el liaj poemoj estas
- La Tigro
- Tigro, tigro, brile brula,
- Kun konduto neregula,
- Ĉu vi falis? Ĉu vi pekas?
- Kial propran kacon lekas?
En simila stilo, li verkis la sekvantan, omaĝe al Pedobear:
- La Urso
- En arbaro,
- tre malluma:
- Urso, urso,
- iom fuma.
Alia klasikaĵo:
- La Koko
- En arbaro,
- nokt' obskura:
- Koko, koko,
- malsekura.
Oni ne forgesu tiun:
- La Kanguruo
- En obskuro
- noktarbara:
- Kanguruo
- hara hara.
[redakti] Pri bestoj kaj homoj
Tre fama verko:
- La polpo
- Polpo, polpo en la nokt'
- kuras per tentakloj ok.
- Kiam vidas ĝian dancon,
- kaptu ĝin, uzante lancon.
- Metu tiam korpon molan
- en la poton vigle bolan.
Pri Ruĝĉapulino:
- En la domo
- de l' avino:
- lupo, lupo.
- Jen la fino.
Kaj en stilo malsama, la tre amatan poemon:
- La Ŝafido
- Manjo havis ŝafideton.
- Ŝi ligis ĝin al pilono.
- Dek mil voltoj iris tra ĝin.
- Ŝanĝis lanon al nilono.
[redakti] Doma vivo
Bleko vivas kviete, en malgranda domo, kun hundo, kato, ŝafido, tigro, kaj du aŭ tri amikinoj.
Kelkfoje ili ricevis vizitantojn: anĝeloj, diabloj, psiĥiatristoj...
[redakti] Kiel li famiĝis?
Dum lia vivo, la poemoj de Bleko estis malpli populara ol liaj bildoj de nudaj knabinoj. Post lia morto, la poemoj estis preskaŭ forgesitaj, kaj restis forgesitaj ĝis la Malvarma Milito. Tiam George Blake (nepo de Vilhelmo Bleko, kaj notinda spiono) sekrete verkis rusan tradukon, kaj sendis ĝin al Sovetio per FTP. Poste, la poemoj de Vilhelmo Bleko estis ofte citataj en sovetia propagando pri la frenezeco de la brita burĝaro, kaj baldaŭ iĝis konataj mondvaste.
[redakti] Bleko kaj Esperanto
Speciale interesas originalaj verkoj en Esperanto de Bleko, kiu unuafoje aperis en Amerika Esperantisto, junio 1911. Bleko lernis Esperanton, multajn jarojn post lia morto. La fantomo de Bleko konkordis kun la utopiisma menso de Esperantistoj. La nivelo de la profundeco de Bleko estas tiel rara, ke li deviĝis havebligi sin al internacia komunumo per Esperanto. Li sentis, ke beletrisma literatura filozofio regas en Esperantujo. .
[redakti] Vidu ankaŭ
