FANDOM


Woody

Monumento al Prezidento Wilson

"Dek kvar punktoj, ĉu?!? Eĉ Dio havas nur dek!"

~ Georges Clemenceau al Wilson

Woody Woodpecker Wilson estis fama usona animaciata pego kaj la dudek-oka usona prezidento. Li estis prezidento de la universitato Princeton ekde 1902 ĝis 1910, poste guberniestro de Nov-Ĵerzejo ekde 1911 ĝis 1913, kiam li estis elektata kiel prezidento de Usono.

Woody estis prezidento dum la unua mondmilito. Li estis ankaŭ la unua animaciata prezidento kaj ano de la demokratoj.

Eksterlanda politikoEdit

Laŭ Woody estis tre interese noti la similon, ekzistantan inter la tiama situacio en Eŭropo, rilate al Usono unuaflanke, k tiu de Grekio, rilate al Romanio duaflanke. La tiutempa tekniko en Grekio disvastiĝis eksteren k la Romanoj plej bone scipovis ĝin alpreni k aplikadi. La samo okazis rilate Usonon. Tie enplantiĝis k dum la milito plej sukcese aplikiĝas la tekniko naskita en Eŭropo. Usono tiam, kiel Romanio en la antikvo, konsistigis la plej grandan potencon.

Woodrow revis pri la jena bildo: iu bela tago, kiam Eŭropo, pro internaj (internaciaj) militoj, estos ankoraŭ pli ol nun malfortiĝinta, tiam Usono, imite al la Roma Imperio, trudos sian superregadon al ĉi tiu kontinento. La hipotezo estis malsaĝa kaj tute neracia.

Filma karieroEdit

Post la prezidenteco, Woody rolis kiel stelulo en 14 sukcesaj animaciataj komediaj filmoj kun la jenaj titoloj:

  1. La eliro de sekreta diplomatio kaj publikigo de traktatoj;
  2. La liberaj maroj;
  3. La abolo de ekonomiaj baroj;
  4. La malpligrandigo de naciaj armeoj;
  5. La redifino de koloniisma politiko, favore al la koloniigitaj popoloj;
  6. La foriro de okupaj armeoj el Rusio;
  7. La restaŭrado de sendependo de Belgio;
  8. La redono de Alzaco kaj Loreno al Francio;
  9. La refaro de italaj landlimoj;
  10. La rekono al rajto de aŭtonoma disvolvigo al popoloj de Aŭstrio-Hungario;
  11. La restaŭrado de Rumanio, de Serbio kaj Montenegro kaj rajto de vojo al maro por Serbio;
  12. La rekono de rajto al aŭtonoma disvolvigo de Turkio kaj daŭra malfermo de marvojo inter la Nigra Maro kaj Mediteraneo;
  13. La sendependo de Pollando;
  14. La kreado de Ligo de Nacioj.

Tiuj komediaj filmoj estis egaj sukcesoj. Eĉ hodiaŭ sufiĉas mencii la nomon de unu el la plimulto de liaj filmoj por ridigi ĉiun, kvankam nuntempe oni preferas Bugs Bunny kaj Miĉjo Muso.

OmaĝojEdit

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1919.

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumita omaĝe al li.