Zamenhof

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n.jpg

Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png Verdastelo2.png

ATENTU! tiu artikolo estas rekte kontraŭ la konsiloj kaj modeloj donitaj de Zamenhofo! Se vi legos, eble vi povos esti komdamni(a)ta al infero!



"Dio al porko ne donas flugilojn"

~ Zamenhof pri porka gripo
Zamanimhof 01.gif

"Al ĉiu sinjoro estu lia honoro"

~ Zamenhof pri Zamenhof

"......!"

~ Mutulo pri Zamenhof

"Zamenhofo estas dio"

~ Zombio pri Zamenhof
5560.jpg

"Mi ne ŝatas lin... malsimpatias lin... Li minacis malferme min kaj al mia Imperio Monda..."

~ La homa enkarniĝo de la angla lingvo pri lia mortinta malamiko

"Esperanto ĝuas la plej malaltan estimon inter la lingvoj de la mondo"

~ Ralph Dumain pri supra diraĵo

"Laŭ poŝtaĵoj, eĥis baseca voĉo de Zamenhof kuraĝige"

~ SIBAYAMA Zyun'iti pri Zamenhof

"Ne mi, sed Zamenhof skribis tion"

~ Paŭlo la Apostolo pri Zamenhof

"Zamenhof neniam eraris"

~ Papo pri Zamenhof

"Zamenhof esas la vera patro di Ido"

~ idisto pri Zamenhof

"Bonaj infanoj gepatrojn feliĉigas, malbonaj ilin entombigas"

~ Zamenhof

"D-ro Zamenhof kontakteblas nur angle"

~ Milokula Kato pri Zamenhof


Laĉjo Luĉjo Zamenhof ﷺ estas la eterna kreanto de Esperanto. Neniu estis farita, neniu estas farata kaj nenio estos farota sen Li. Zamenhof kreis Esperanton, por ke homoj debatu, disputu kaj kalumniu anstataŭ bati, pafi kaj murdi.

Zamenhof (8-)=* (Rim.: La vorto aperas en la Sankta Fundamento nur en la formo „L. L. Zamenhof“), en la origina hebrea nomformo "Tamen Doof", konata en misteraj anglaj cirkloj kiel Sir Basil Zaharoff, estas la lasta kaj plej granda profeto de Dio kiu venis al la mondo por doni al la mizeraj homoj la instruojn de Dio. Tiu profeto -laŭdata estu lia nomo- naskiĝis en Volapukio. Kiam infano sentis la inspiron de Dio verki strangan lingvon nomatan Esperanto parolata en aliaj galaksioj por ke la homoj povu kompreni sin, sed kiel la aliaj profetoj de la pasinteco inter liaj apostoloj estis Belfrunto Iskarioto >:-( kiu mortigis lin kaj la religianoj iame nomitaj esperantistoj hodiaŭ nomiĝas desperantistoj. La fundamenta verko de tiu ĉi sekto (pro la malgrando kaj danĝeraj ideoj) estas La Sankta Fundamento konsistanta el 16 neŝanĝeblaj reguloj. Inter tiuj reguloj estas la devigo ripeti ĉiutage ĉiujn vortojn de la Fundamento (ĉ. 917 radikoj).

Materialistoj diras ke Zamenhof naskiĝis 1859 kaj mortis 1917, en ofera rito ĉe la lasta vespermanĝo. Kredantoj scias ke li venis al Tero per Sankta Verdastelo kaj supreniris al la ĉielo sen morti.
Zamenhofutazik.jpg

[redakti] Vivo

Zam-times.png

La Evangelio laŭ Edmond Privat diras, ke Sanktulo Zamenhof naskiĝis de tute sindona, sanktulineca patrino kaj genia, laborema, heroa patro. Sed estis malfeliĉo en lia vivo, ĉar la gentoj ne komprenis unu la alian. Ĉiuj malamis la judojn, ĉar la judoj parolis la hebrean. Ĉiuj malamis la polojn, ĉar la poloj parolis la polan. Ĉiuj malamis la rusojn, ĉar la rusoj pafis civitanojn sur la stratoj... kaj krome, parolis la rusan. Sed Zamenhof, genio kiu regis plurajn lingvojn (ekzemple la hebrean kaj la anglan), trovis solvon: neŭtrala internacia lingvo. Kia genio! Kia sanktulo! Al lia genio neniu povas kompari sin, krom eble Kristo mem.

[redakti] Evoluigo de Esperanto

La unua lingvo de la infano Zamenhof memkompreneble estis la ĵargono de la kvartalo, kie li naskiĝis, sed en judaj lernejoj la hebrea estas devige instruata al geknaboj, kaj Zamenhof ĝis funde ellernis ĝin, kiel ni povas konstati en la perfekta traduko de la Biblio, kiun li faris.

La juna Zamenhof do posedis spertojn pri la funkciado de du internaciaj lingvoj, uzataj mondskale de hebreaj rondoj en literaturo kaj parolo, kaj li konstatis laŭ la triumfo de Eleazer ben Judah la miraklan povon de lerta kaj persistema propagando gvidata tra la koroj, ne nur tra la cerboj. La propaganda laboro de ben Judah por la hebrea lingvo parolis ĉefe al la sentoj de la judoj, montris al ili la nepran vivbezonon de posedo de historia, respektinda lingvo por restarigi la nacion kaj fari la hebreojn popolo honorata kaj respektata em la mondo. Kaj oni aŭskultis lin kaj revivigis la lingvon.

Vidante ne nur la hebrean rason kiel ben Judah, sed la tutan homaron, Zamenhof ŝvebis multe pli alte ol lia eminenta kolego, kaj uzis ĉefe la sentajn argumentojn por varbi pionirojn.

Ankaŭ por la konstruo de la lingvo hebrea sperto estis al li tre utila: li profitis multe pli ol ekstere ŝajnas por simpligi la lingvon laŭ hebreaj modeloj.

[redakti] Bonveno de Dro. Zamenhof

3410 n.jpg

Kvankam la 6-a Universala Kongreso de Esperanto oficiale estis malfermota lundon, la kongresanoj kolektiĝis grandanombre sabaton. Efektive la plimulto alvenis tiun tagon, kaj la ĉefa afero de intereso estis la tradicia bonveno al Dro. Zamenhof.

La fama aŭtoro de Esperanto alvenis en Washington sabaton vespere, je duono post la kvara. Granda nombro da Esperantistoj atendis lin. Ili sin aranĝis, per la helpo de la esperantistaj policianoj, en du longajn vicojn, inter kiuj marŝis la Doktoro kun sia edzino, kondukataj de Gesinjoroj Reed, Sekretario Chavet kaj Kapitano Perogordo. La amaso salutis ili plej korege, kriante: "Vivu Esperanto! Vivu Zamenhof!" Sekvate de tiaj entuziasmaj krioj, ili eniris aŭtomobilon kaj veturis al la Akceptejo. Per la sama vagonaro venis Kolonelo Pollen, prezidanto de la Brita Esperantista Asocio, Vilhelmo Mann, redaktoro de The British Esperantist, kaj kelkaj aliaj eminentuloj.

Sabaton vespere, en unu el la salonoj de la hotelo, okazis neformala akcepto, kaj ĉiuj ĉeestantoj estis prezentitaj al Dr. Zamenhof kaj premis al li la manon. Per longa sperto la Doktoro mem kutimiĝis al tiaj aferoj, sed Sinjorino Zamenhof ne kuraĝis sin submeti al tia longa linio da manpremantoj, kaj modeste intermiksis en la amason. Dum du horoj estis malpeza babilado, interrompita per kelkaj neformalaj paroladoj de saluto. En la fino la orkestro, konsistanta el kelkaj ludistoj el la Marista Muzikistaro, muzikis "La Espero," en kio la ĉeestantoj partoprenis kun kora bonvolo.

[redakti] Ŝatokupoj

De tempo al tempo Zamenhof sin dediĉis al neortodoksaj ŝatokupoj:
la bildo montras Zamenhof dum partopreno en la tiutempe populara Lev-Trockij-Imito-Konkurso.



                                   .......                                 
                        ..:Cz8MMME@MMMM@M$2EEcv.                           
                     iobWWBBUoCv;.        .7tX@@QWzi                       
                 .tUoXi:,                       .iMMMM8.                   
              .7S1Y.                                :#M@W;                 
             .;v            .                          7#MM:               
        .  .cv   .:                                      i@MQ              
          Yi1   .;.i.                                      vXMt   .        
        .MMz  .,,;,,i;vt:                        ...       .Y$M@           
      . WMM#  .,.i:YiivY;,             .;c;ii,,,,iii,,...    Y@M2        . 
       EMSM1  .vi.7i :cc.c;             ...         ..  .,    .@Mi         
      :MMM9  .:Cv77:,.:i.7Xi                             .:.   .MW         
      @M2@Wi. ;i:v,i,.,..v i               ...;:,.        .:    9M.        
      MMbM0E0.cv...:..;.,.v:         .    .;i....:;iv:....c7.   7M0        
     iMQ;@MMM$;X..t;;Ĉ:::i n:     .. .   ...    .. c.  ..2;    ,MB        
     ,MQ208MMWti.;X;.vt:::2#MMQE7.     :i,     ,;.               S2        
     2M@#$#MMW..,i:,.:..c@MMMMMMMMMM6  .i,....tM0.;; Yi:.        :M        
     AMW@MtQMM::vY:ti.iE92AU:i,:;vMMM0c:.     .M#0MMMMMMMMMM@A   .A        
     2MQM@tBM$,vXYcn.nMMW7tA7#8C1.;b@MMMMQ6E00ZMMMMMMMMMMMB0M#   .I        
     :#@MZ7t#Y.;;:z.:#ME0tBbUI#Q#1cQ$@MMM@B@M#MMM@M#A8Yzni    .  :M        
     .b0t;o@Mi;Ei,n:o9z#MbU. ,ii;b$QWQQBM66Z@#9@@bbW17IEX,7W1 .  ,A        
      :MMMMM2:b0#b@Zo6S$E@@MMMMM9MMQ6nSEQ8bc.;YbMM$@bEM86I7;@@z  1Y        
       MMMMMz ::.cttY.,#zAQMMMMv.6Z6oU$8$$     ;vSB$oMM#MMMM0io2 IY        
    iX71.I::@Y.7iYii.  @MEZ08;27Sc ,#ZEAQQ     .;:C8czMMM#;:.  MB0         
   1X0MM#$v.M8n9z:1X:   $@QEE0@#M#t.@QbE$Q      YBvB##ICY7C   bv6W         
  .E.@EE#MM0BiB01E.21    :7E$nQ@@IMZ#0Q@MM,     i c6W9QM#26.XW, AA         
   $8Et:i2#MUYQ8cMYztv      . .Y7i@ti0W@MMB     7   .7b0#vXo;   v,v        
   1#Mc .vAQUI0@I$B;7Si              :@#WME     81      i       ; :.       
    @;t@9A2 Z8b#b@@AWA;.             tBIBMZ     X7z         ,,  A.i        
    I: z0Z8 n0BMZ@@#$#6i            b. z#@Mz .  . v:        .c nB          
     . ,Qb@b QM@EW6I@MbQ:         ;v9t,WMMMMMWWM1,X;v       .S7MI          
     E. .#MM 80QbQ0UM0#@9C;  ...z8Ei1MMMMMM$MMMMMMv ci      iWUB.          
     .tt   . 8#A0B@@M8@M$MMMWC$@BZttbtMMM@M@M#M9MMBc.E;  .  AcW0  .        
       ; . .E#@9$B#M@M$bMMMMMMM@Bc.@MQ#Q7B@tQc;$czMMC.ti.: ,b0B            
         . ,  W0@MM@@#2BS $M@6BBcMMMM2M:7A 1M8X$vtUMM@6.t7b@z@,            
              n@QWBIB#MMt  Z#$BMMMBt@QEz@@@MMMMMM@AA##M#: zcct             
               M1B@bI@@BMMW#QW@@M@MMM#MMMMMMMMMMMM@t12nMW.,1#i             
               @0Uz0Z@$I9WMMMMMMM@M#BQ0W2nUzA7U##MMMM0Y#M#;M#.             
               7iYStAQBW@#Zbbĉ7:::  , CASS77tt   .WMMMMMMM@;              
                nCY,7A#z@#:tEEY7ci:. .;::WM@M@M#     S0M@MQW@              
               7MnSc21zt0M6cc;@MMMMMMMMBM@to:EMMBbM$7Ŝci;i1Mc             
              2MtvW$.CSEM#ttAiA,i00Q@WMM$2 iY108MWWzi;...09@B#.            
            ,W@22  AYUoEM#C,EC7   , .ZUi S;i1.Y  :@Y    i19WM0             
           :$bc,;Y    ;M@M#YY;, ; ,;;,.     ,:,...cM$c .6Q6M@              
         .Q@zc.ct1@    ,MMM@Ai,oYi,:i.vv:S1 .;z0MEUMMMMMMM@076.. .         
        Y@Wb7;YAIY$Mt    .0MMMMMM$Q@B@@E$@20. $@M@@Ec@MMMMQ.nzW@;          
     . BMU7X:vtvv,iCcA,     ib9@MMMMMMM0W#MMQEMMMMMM0MMMMMvcC7inBWY.       
    :i;v0Yi.v, i.....;@MB:    .,:...;ZMMMMMMMMMMM#EiMMMMz .ĉ;:,c16QUc.    
 .Yvv;  E#vti.c;ii:;1 .zMMMM@Z@; X     :6MM@M0QWzS#cEMMM..7toti,;:.YU$zMZ. 
.Sz,:   ,2YUntcc;vv.,:, .AMMMMB7 ,       S$79Ei,2:Q;7MM.:2Ĉ1c7iii.,i;tMBB 
:,, ....,o,.,.ii.:. .. .i.,Y@MM: ,       6; ;M2io.iioM;  iiiv:iY,:i,..bM@v 
..... ...Y,ii.:;i,.:iit::..i.iMWz,Y,.:.,.Y  ,9EB#nY#@C;vi,,.vvioc::nSQ@..; 
.... , ,,UAAWZU@n277cY7;,:Y:: ;AM@X .          ..YMM;;YYitŜYY:tczS@Bi;v7; 
:....   iMC9Sc:Ci.v::v:;v...... ,c#:            .@b:,ii,;,;;iinM#v2:, .i.  
.    .  .Uc:.. ;:c1Y.,..i..;;;i,i.c9M;.  .    .Q#o  .;;:;.vb06Sz..  Yici9A 
. i... .  .1bv7v7.:.i.c c;:SY:C:;i vUtES..  .tbQ.;ii.,,Cv@#c2       7c..nY 
  .         .v7 ::;i;7;;7v;;iv:.Y .c.,;     z7    .zo7,.iC                 

[redakti] Parolado en la fina kongreso de Zamenhof

En sia fina Universala Kongreso, Zamenhof parolis jene:

Aŭskultu, ho Esperantujo! Esperanto, nia Lingvo, Esperanto estas unu sola. Kaj amu Esperanton, vian Lingvon, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas; kaj alligu ilin kiel sigelmarko al la dorso de via ĉaro, kaj ili estu verda stelo antaŭ via koro; kaj reklamu pri ili inter la muroj de via domo kaj ekster viaj pordegoj.
Kaj kiam Esperanto, via Lingvo, venigos vin en la Venkon, pri kiu Zamenhof ĵuris al viaj patroj, al Andreo, al Antono, kaj al Kabe, ke Li donos al vi grandan kaj bonan mondon, kiun vi konstruis, kaj domojn plenajn de ĉia bonaĵo, kiujn vi plenigis, kaj putojn, elhakitajn en ŝtono, kiujn vi elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi plantis; kaj vi manĝos kaj estos sata: tiam gardu vin, ke vi ne forgesu Esperanton, kiu elkondukis vin el la lingvo Angla, el la domo de la franca. Esperanton, vian Lingvon, timu, kaj al Ĝi servu, kaj per Ĝia nomo ĵuru. Ne sekvu aliajn planlingvojn el la lingvoj de la movadoj, kiuj estas ĉirkaŭ vi; ĉar Esperanto, via Lingvo inter vi, estas Lingvo ĵaluza; povas ekflami la kolero de la Esperantistaro, Ĝia Movado, kontraŭ vin, kaj Ĝi ekstermos vin de sur la tero.

Tiu parolado iĝis unu el la plej konataj preĝoj de Esperantismo, post la preĝo sub la verda standardo.

[redakti] Finlerno de Esperanto

2515 n.jpg

Zamenhof mem lernis sian lingvon ĝis la lasta spiro. Estas klare, ke la genia aŭtoro emis pli k pli forigi la katenojn, per kiuj teoriemuloj, ŝajn-logikemuloj volis – ankoraŭ volas – malliberigi esperanton. Estas al mi klare, ke la Majstro emis pli k pli senbalastigi sian stilon, forlasante neutilajn sufiksojn. Jen ekzemplo:

Kaj faru la altaron el akacia ligno, havanta la longon de kvin ulnoj k la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; k ĝia alto estu tri ulnoj.

Kiel oni vidas, la sufikso ec estas forlasita, sen ia domaĝo por la klaro. Same Zamenhof tre ofte forlasis la sufikson kaj diras: riĉo, havo, kovro, dono, plano, akiro k. s. en kazoj, kiam oni kutimas balaste diri riĉ-aĵ-o hav-aĵ-o ktp.

Kompreneble, la aŭtoro de nia lingvo uzas tiujn sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon; sed estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi per kiel eble malplej da vortelementoj perfektan kompreneblon.

Ni sukcesis preskaŭ tute detrui la fuŝan agadon de la idistoj en niaj laboristaj rondoj. Bedaŭrinde, en la vivo de esperanto ankoraŭ forte sentiĝas la ida logikemo, kiu celis fari el la artefarita lingvo ian mekanikaĵon.

Ni devas penadi imiti Zamenhof k tute liberiĝi el la emo ŝarĝi nian interkomprenilon per forĵetinda balasto.

For la idemon el niaj vicoj!

[redakti] Morto

Zamenhof havis 58 jarojn kiam li mortis. Tio estis relative aĝa, en tiu tempo: la normala vivo-daŭro en "riĉaj" landoj komence de la jarcento 20-a estis 45-50 jaroj. La vivo-daŭro en riĉaj landoj nun estas 75-80 jaroj, do oni povas diri ke Zamenhof havis la ekvivalenton de 90 jaroj laŭ la nunaj normoj kiam li mortis. Tamen en 1917 li ne aspektis kiel 90-jarulo. Lidia ankoraŭ estis infano. Li povis kaj devis vivi ankoraŭ minimume 20 jaroj. Sed estas konata fakto, ke sanktuloj ne vivas longe. Diversaj kanajloj detruas ilin.

[redakti] Okultaj teorioj

8120 n.jpg

Dum antaŭaj enkarniĝoj li vivis en lando hebrea, en Grekujo kaj en la Tibera valo de Italujo kun la celo, iom post iom, interligi la fundamentajn elementojn kaj eltrovi la necesan terminologion en loka klubo kun aliaj maljunuloj, kiu pli poste utilus por la definitiva konkretigo de Esperanto. Pro la konsidero, kiun ĝuis Esperanto flanke de la sciencistoj de la 20-a jarcento, ĝia pretervivado tra la tempo kaj la senĉesa aliĝo de novaj kaj entuziasmaj adeptoj al ĝia mirinda kaj saĝa mekanismo, oni konstatis, ke temas pri nobla supera realigo, ĉar ĝi jam venkis la teruran kolizion de la superevoluinta logiko kaj racio de la atoma erao. Krom rezisti al la plej senindulgaj modernaj postuloj – kiuj jam detruis la plej solidajn kaj jarcentajn tabuojn, dogmojn kaj tradiciajn kredojn – Esparanto progresas kaj dissemiĝas sur la terglobo etendante sian fratan vortaron al ĉiuj popoloj kaj imponante pro la grandeco de siaj neŝanĝeblaj postulatoj!

Bul0Y3070.jpg

[redakti] Epistolo aŭ Memevangelio de Zamenhof

Kiu povus pli bone rakonti la vivon de Z, ol li mem? Tial mi ne faros alion, krom kopii leteron, kiun Z sendis al Michaŭ, prez. de la Bulonja Grupo la 21. feb. 1905, kaj kiu ne estas ĝis nun publikigita pli ol unu miliono da fojon.

„Kara sinjoro - Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tro volonte mi tion ĉi faros, kiom mi povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tro mute. Jen estas la kaŭzoj: por la estontaj generacioj mia biografio eble estos ne seninteresa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua kanabeco ĝis nun prezentas unu konstantan kaj senintetrumpan serion da diversaj bataloj:

a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiun reciproke interkonsentigi estis afte troege malfacile, kaj tio ĉi mute min turmentadis

b) ekstertere mi afte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar nenien miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mokis al mi mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tro multe da jaroj havis brandajn kaj tro turmentajn klopodojn kun la akirado de mia pano kaj tiu ĉi batalado pri la pano tro venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jem al mi ne mokas; sed ho ve, la longa batalado min tro lacigis, kaj nun, ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi jem sentas min kiel pomo 60-jara.

Mi naskiĝis en Bialystok la 3/15 de Decembro 1859. Mia patro (marĝene: kiu ankoraŭ vivas) kaj avo estis instruistoj de lingvo. La poma lingvo estis por mi ĉien la plej kara objekto el la modo. Plej mute mi emis tiun lingvon, en kiu mi estis edukata, t. e. la lingvon rusan; mi lernadis ĝin kun plej branda plezuro; mi revis iam fariĝi branda rusa poeto (marĝene: en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn kaj en la 10-a jaro de mia vivo mi skribis 5-aktan tragedion.). Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn aliajn lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi nenien havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la buŝo, tial mi libereparolis nur en tri lingvo (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legas libere, sed parolas ĝin tro malmute kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas temen nur tro malmute kaj nur teorie.

En mia infaneco mi emis tro pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke mian emon oni pagas per malemo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando monas sin pomoj, kiuj vidas en mi nur senratan fremdulon (malgraŭ ke mi kaj miaj avoj kaj praavoj naskiĝis kaj laboris en tiu ĉi lando), ĉiuj malemas, malestimas kaj premegas miajn flatojn; mi vidis, ke ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia rubo sin reciproke ĉiuj malemas kaj persekutas... kaj mi mute suferis de tio ĉi, kaj mi komerce revadis pri tia feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj raciaj malemoj, kien ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj plenrate al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kien la pomoj ekkomprenos kaj ekemos unuj la aliajn.

En la jaro 1869 mi eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro rava malsano (en mia infaneco mi tro afte estadis malsana); en 1870 mi eniris denove kaj mi lernis kun brandaj sukcesoj (mi devas rimarki, ke en la tuta 9-jara daŭro de mia gimnazia lernado, kiel en Bialystok, kiel poste, en Varsovio, mi estis ĉien la unua en mia klaso; la instruantoj rigardadis min kiel troege kapablan kaj miaj kolegoj profetadis (marĝene: sen ia envio, sed tro bondezire, ĉar nenien mi havis inter la kolegoj ian malumikon), ke mi havos en la vivo ĉiem la plej grandajn sukcesojn; tio ĉi tamen poste tute ne plenumiĝis kaj mi longe devis batali ĝis mi ellaboris al mia familio modestan panon). En 1873 miaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en la reala gimnazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi finis en la jaro 1879. Tien mi forveturis Moskvon kaj eniris tie en la medicinan fakultaton de la tiea universitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis reprezentanto de tro mutaj plej diversaj rasoj, kaj tio ĉi fortikigis en mi la celadon al unuigita poma familio. Baldaŭ la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tro malbona, ili ne povis jen tenadi min en Moskvo, kaj tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi finis en la komerco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilaĝon Vejseje, por komerci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por la komunisma medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro mute min turmentis. Tiam mi revenis Varsovion kaj decidis elektri por mi specialecon pli trankvilan, mone la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6 monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovia malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno (Aŭstrujo) kaj en la fino de 1886 mi komercis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatiĝis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kovno (ŝi tiam gastis ĉe sia flatino, loĝanta en Varsovio). La 9-an de Aŭgusto 1887 mi edziĝis. Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem (marĝene: en julio 1887) miajn unuajn kvar broŝurojn (lernolibro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca). Baldaŭ poste mi eldonis la „Duan libron“, „Aldonon“, „Neĝan Blovadon“ kaj „Geflatojn“ (verkitaj de Grabowski), Tradukon de „Dua Libro“ kaj „Aldono“, Mezan Vortaron Germanan, plenan vortaron rusan, anglan kaj svedan lernolibron, Princinon Mary, Adresaron ktp., kaj mi ankaŭ donis la necesan monon por la eldono de la verkoj de Einstein kaj H. Phillips. Mi ankaŭ donis mutajn anoncojn en la gasetoj, dissendis brandan nombron da libroj ktp.

Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formonĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj. En la fino de 1889 mi restis sen kopeko!

Tro malĝoja estis tien mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj serĉi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis (en Novembro 1889) en la rubo Ĥerson (nuda Rusujo), kie ne estis okulistoj (marĝene: tie estis nur unu okulistino), kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia espero min terure trumpis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian farnilion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tro modesta kaj tro avara moniero de vivado! Mi simple kaj litere, afte, ne havis eĉ kion manĝi: tro afte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edzino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tro bone, ke mi havas tro bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi ktp. Teme fine mi ne povis jen pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraŭ tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malĝojego kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiem kaj ankaŭ poste neniem rifuzadis al mi sian helpon kaj elspezis por mi fre mute da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion.

Ankaŭ tiun ĉi fojon la espero min trumpis. Miaj enspezoj tute ne plibrandiĝadis, miaj ŝuldoj kreskadis. Fine ne havante jen la eblon pli atendi, mi en Oktobro 1893 transloĝiĝis kun mia familio en la rubon Grodno. Tie miaj enspezoj estis pli grandaj ol en Varsovio kaj la vivo estis malpli kara. Kvankam ankaŭ en Grodno miaj enspezoj tute ne kovradis miajn elspezojn kaj mi devis ĉiam ankoraŭ prenadi subtenon de mia bopatro, temen mi pacience tenis min tie en la daŭro de 4 jaroj. Sed ĉar miaj infanoj pligrandiĝadis kaj postulis pli kostan edukadon kaj la rubo Grodno estas tiel malriĉa, ke okulisto neniel povos tie mute pligrandigi siajn enspezojn, tiel laŭ la insista deziro de mia bopatro mi en la fino de 1897 decidis denove reveni Varsovion kaj fari tie ĉi la lastan provon.

La stato de mia animalo estis tiem terura. Mi sentis tro bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo, kaj se ĝi ankaŭ nun ne sukcesos al mi, mi estas perdita. En la daŭro de la unua jaro mi preskaŭ freneziĝis de malespero. Sed fine, dank' al la lasta streĉo de mia energio, la sorto komerce estis por mi pli favora. Baldaŭ mia kuracista praktiko komerce pli kaj pli brandiĝadis kaj jen de la jaro 190l, ĝi estas tiel branda, ke miaj enspezoj tute kovras miajn elpezojn. Mi estas savita. Post mutaj jaroj de branda suferado kaj batalado mi nun fine ricevis pli trankvilan vivon, kaj havas tute sufiĉan panon por mia familio (kvankam kompreneble mi devas vivi tro modeste kaj kalkuli ĉiun kopekon). Mi loĝas en unu el la plej malriĉaj stratoj de Varsovio, miaj pacientoj estas monoj malriĉaj kaj pagas al mi tro malmute; mi devas akceptadi 30-40 pacientojn ĉiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de 5-10 pacientoj; tamen mi estas nun tro kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.

Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj du filinojn.

Mi estas tro laca kaj lacigis ankaŭ Vin per mia longega letero Adiaŭ!

[redakti] Verkoj

La verkoj aŭtoritaj de Sankta Zamenhof estas multaj, sed ĉefaj inter ili estas Hamlet kaj la Sankta Biblio.

[redakti] Talmudo

Zamenhof ne verkis la Talmudon. Ĝi estis verkita de aliaj, antaŭ 1500 jaroj.

[redakti] Proverbaro

-zEM.jpg

La Zamenhofa Proverbaro estas trezoro por nia lingvo. Unu sola ekzemplo: “ŝtono de falpuŝiĝo”. Tre malfacile, eble eĉ neeble, estus trovi pli precizan, pli konvenan, pli demonstrecan de la konstru-kapablo de Esperanto, ol tiun nomon de la konusforma ŝtono, kiu ĉe murangulo ŝirmis domon kontraŭ la ferradoj de ĝiranta ĉeval-veturilo. Vere, Jesuo antaŭ parolis pri tio, sed, ne tiel klare.

Proverboj ofte portas du sencojn, unu konkretan, tuj unuanivele tradukeblan, kaj alian figursencan, duanivele enhavantan pli ĝeneralan, eĉ universalan konstaton, moralon, instruon. Kiam ni diras: “draŝi fojnon” ni komprenas, ke temas pri vana laboro, ĉar ni ne povas eltiri grenon el herbaro, kiu laŭdifine ne enhavas ĝin. La konkretan sencon lingvistoj nomas denotacio, la abstraktan, kaŝitan, eltirotan: konotacio. Ĝuste tiu konotacio, tiu kromsenco, ofte estas la ĉefsenco en l’ afero.

Tamen kiu el ni ne renkontis en la Proverbaro malfacilajn, eĉ tute nekompreneblajn dirojn? Antaŭ pli ol jarcent-duono Gaston Waringhien en La Nica Literatura Revuo citis kelkajn ekzemplojn kaj petis la helpon de samideanoj pli subtilaj, aŭ de tiuj, kies lingvo aŭ kulturo entenas la saman diron. Li ricevis malmultajn respondojn, kaj lia provado baldaŭ estingiĝis.

Ni komencu per la iom mistera “Bela birdo!” (№160 en la Waringhiena eldono). La denotacio estas simpla. Sed kio kaŝiĝas en la konotacio? Kial birdo, kaj ne fiŝo aŭ insekto? La sama Waringhien en sia vortaro Esperanta-franca tradukas ĝin per “joli coco” (beleta papago, “coco” estas ofta nomo por papago); papago ĉi tie por strangulo, kaj beleta ironie por malbela. Krome grava estas la krisigno, kiu indikas emocian sencon, do kroman sencon, ne nur simplan priskribon de birdo kiu estus bela. Ankaŭ Eli Urbanová uzas la esprimon en simia senco.

[redakti] Opinioj

[redakti] Dekstrismo

669 o.jpg

Zamenhof certe estis dekstramana, ĉar li kreis la radikon 'dekstr-', al kiu necesas aldoni prefikson 'mal-' por derivi la malan signifon. Se Zamenhof estintus maldekstramana, li estus kreinta ekzemple 'sinistr-' kaj al tio necesus almeti 'mal-' por la signifo 'desktra'.

[redakti] Ĉefa ideo

Nun ni revenu al la ĉefa ideo de Zamenhof. Ĉiuj homoj vivas en iu nacio, ŝtato, parolas sian lingvon, havas sian religion. Plimulto da homoj opinias ĉi tiun staton natura: Polo vivas en Pollando, estas romkatoliko, parolas la polan lingvon ktp.

[redakti] Kontraŭkatolikismo

La multnacia Aŭstra-Hungara Imperio respektis certe la diferencon lingvan kaj etnan de la popoloj de la imperio, sed la civitanoj devis respekti la “superecon” de la romkatolika konfesio kiel la imperia religio, kvankam Vieno jure toleris aliajn konfesiojn. Habsburgoj estis toleremaj religie, sed ne metis religiojn sub la reĝimon de la jura egaleco. Ankaŭ tion ne povis akcepti Zamenhof.

[redakti] Ĉu Zamenhof estis bonalingvano?

Estas granda mito, ke Zamenhof estis bonalingvisto. Almenaŭ en sia praktiko li estis la malo. Li abundege enkondukis novajn vortojn. Granda parto, eble la plejparto, el la vortoj, por kiuj oni proponas anstatauaĵojn, estis siatempe uzataj de Zamenhof, kaj estis ofte enkondukitaj de li. Kredeble Zamenhof estas senkonkurence la plej granda neologisto en Esperantujo. Tion tre klare priskribis Waringhien en diversaj eseoj.

[redakti] Zamenhof kaj Gode

Se Zamenhof kreus simple lingvon, li estus ne pli ol talenta interlingvisto, kiel Gode. Tamen Zamenhof estis geniulo, ĉar li ligis sian lingvon kun homfratiga idearo Homaranismo. Tiun idearon esperantistoj devas gardi kiel pupilon de sia okulo, ĉar ĝi vivigas ilian lingvon kaj kondukas ĝin al Fina Venko.

[redakti] Soleco

Saĝulo estas malplej sola tiam, kiam li estas en soleco.

[redakti] Hereza Opinio

4615.jpg

Ĉu en ŝia ĉemizeto estas skribita IDO?

La vera patri di Ido esas Kuturato, Jesperseno, Beaufront , Wilhelm Ostwald and multay altri qui laboris en la pagini di Progreso. Zamenhof esas un el la avi di Ido ma ne l' unika. Char la linguo Ido esas filio de amba Esperanto kay Idiom Neutral. Do Ido havas du avoyn : Rosenberger kay Zamenhof. Sed Ido havas anke preavoyn char Esperanto kay Idiom Neutral havas patroyn. Schleyer, patro di Volapuko esas preavo di Ido quale esis anke Faiguet, quiu en 1765 kreis la finaloyn -as, -is, -os por la prezento, pasinto kay futuro (Zamenhof ne inventis ilin) kay pluray altri.

Repulsas l' ideo laŭ quiu Zamenhof esas l' unika patro di lingui internacionay. Multa magna homi laboris ante Zamenhof pri la kreo di lingui internacionay kay multay altri laboris post Zamenhof. Zamenhof esis la patro nur di un etapo en la longa elaborado di bona linguo internaciona.

Oni desprizu la personokulton di Zamenhof quiu esas pasable reliogioza.

Parenteze, Zamenhof skribis ke li kreis Esperanton nur quiel l' unesma etapo vers nova religio. Li venis quale mesio kay tro multa personi en la mondo veneracas Zamenhofon quiel mesion. Tro multa esperantisti dedikas kulton al Zamenhof. La problemo esas ke chi kulto igas ofte ilin tre netolerema pri altray autori kay serchisti pri lingui internacionay kay pri altray lingui.

Kiam ula Esperantisti dicas exemple ke Louis de Beaufront, post esir la "Santa Paul" de Esperanto, divenis olua "Judas", ili igas kompreniar tace ke Zamenhof esis olua "Iesu Kristo". Tio esas skandaloza personokulto kay nekredebla exemplo di netoleremeso quiel pluray deshonestay propagandolibri quiel "La homo qua defiis Babel", quiu esas bona nur por esar forjetata en la latrini.

La kulto pri Zamenhof esas simila al pluray altray personokulti quiuj venenizis la 20-an yarcenton.

[redakti] Nuntempo

Hodiaŭ malmultaj homoj scias pri tiu ĉi profeto kiu venis al la mondo por savi ĝin de la milito pro la diverseco de lingvoj. Ĝian Sanktan Libron eĉ la desperantistoj multfoje ne povas parkerigi kaj estas nomataj krokodiloj pro diskriminacio. Ĉiujare renkontiĝas malmultaj maljunuloj kaj manpleno de junuloj ĉiuj malsanaj je la kapo por intenci povi paroli en tiu senkultura kaj morta lingvo kiu kaŭzas la ridon de la ekstera publiko kaj eĉ timon de la desperantistoj malkaŝi sian desperantistecon. Malgraŭ tio, Zamenhoftago estas preteksto por kunveni, festi kaj krokodili certigante unu al la alia, ke E-o estas bonega afero

Rekto.jpg

[redakti] Malĝojo

Zamenhof en Paradizo ne estas kontenta pri la nuna situacio de Esperanto. Ghi estas pli malbona, ol en 1890. Kaj tian mizeran staton kreis la tiel nomataj "realaj esperantistoj". Estas ghuste ili, kiuj pereigas Esperanton.

[redakti] Ekzameno

Kandidato al grava posteno estas ekzamenata. La ekzamenisto demandas:

"Kiu historia persono kreis nian mondfaman internacian lingvon?"

Neniun respondon.

"Mi certas ke vi scias la respondon," diras la ekzamenisto. "Lia nomo komencighas per litero Z."
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nn Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Ld Uus Umo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Neniun respondon.

"Poste estas litero A."
"Za..., Za...," diras la kandidato. "Ĉu Zanzibaro?"
"Ne ne! Tio estas afrika insulo. Z-A, Z-A..., kaj poste M...."
"Zam..., Zam..., ĉu Zamenhof?"
"Brave, brave! Bonvenon en la Akademion de Esperanto!"

[redakti] Literaturo

  • Galerio de Zamenhofoj. Kolektitaj de E. Wiesenfeld. 1925, 40 p. kaj 19 fotoj. "La reciprokaj influoj ĉe l' familianoj estas tiom grandaj, ke por plene kompreni iun ajn el ili, estas utile ekkoni la tutan familion." (EI la Enkonduko.)
  • La Lastaj Tagoj de D-ro L. L. Zemenhof kaj la funebra ceremonio. Eld. A. Oberrotmon kaj T. Jung, 1921, 48 p., kun ilustraĵoj. Artikoloj, paroladoj, poemoj de diversaj aŭtoroj.
Content Navigation
Aliaj lingvoj