Zamenhoftago

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
2674
"Ĉu vi intenciis: Zamenhof Tango"
~ Guglo pri Zamenhoftago

"Morgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj"

~ Milokula Kato pri 14-a de decembro

"Vi pravas"

~ iu pri la supra diraĵo
6151

"Estas la tago de la atestantoj de Zamenhof"

~ iu ajn pri Zamenhoftago

"Ve! Kion mi faris!?"

~ Pingveno pri tute alia afero

"Tute klaras ke la vorto estas prenita el la angla"

~ bonalingvano pri la vorto Zamenhoftago


Jen la mila artiŝoko en Neciklopedio!


Zamenhoftago (el latino Zamenhofi tacus zamenhofa tako) estas esperantista festo por soleni la naskiĝon de Zamenhof. Ties dato estas la 15-a de decembro (sed pro malsamaj kalendaroj kelkaj ortodoksaj esperantistaj eklezioj solenas tiun tagon en malsamaj tagoj).

La semajnoj antaŭ Zamenhoftago, en kiuj kredantoj anime prepariĝas al la festo, nomiĝas advento.

Esperanto 09

Eĉ Guglo festas Zamenhoftagon!

[redakti] Deveno de la dato

Hun

Zamenhoftaga poŝtmarko

La Verda Biblio certe diras (Kol. 12:1-6):

1. En la dekdua monato de la jaro, en la dekkvina tago de tiu monato, festu la Feston de la libro. 2. Festo de spirito ghi estas kaj sopiro de niaj eldonistoj. 3. Vespere kunvenu en viaj rondoj kaj grupoj, jubilu pro la potenco de nia verda afero. 4. Apogu viajn korojn per ghojo kaj rido, kantoj kaj poemoj audighu inter vi. 5. Kaj memoru en la fino de la festo dankoferajhon meti sur mian altaron: en formo de nova bela libro estu tiu dankoferajho. 6. Char mia animo soifas belan verdan libron kaj ghia posedanto trovas plachon en miaj okuloj.
E-o-tago-kal
Sed nur en jaro 1924 la Eklezio decidis soleni naskon de la Majstro anstataŭ la dato de ĝistiama kristana festo 25-a de decembro. Tiu estis antaŭe romia festo de ""kristnasko" (naskiĝo de Jesuo), ĉar antaŭ esperanto-erao oni kredis lin plej grava homo en historio. La bakkanalecaj emoj de la antaŭaj festoj restis je la nova esperanta festo, precipe la kutimo festeni!

En Romo la zamenhofalia disvolviĝas de la 15-a de decembro ĝis la Kalendoj de januaro, t. e. la lastajn tagojn de la jaro. Dum tiuj festotagoj okazas misordaj ĝuadoj, kiuj de kiam la SAT provis regi la socion multe plaĉis al ĝi. Tiu kulto enradikiĝas en Romia imperio.

[redakti] Festo

Okaze de festo por honori doktoron Zamenhof, Otto Difur, la gvidanto de la klubo "Junaj amikoj", faris belan festo-paroladon. Li preparis ĝin dum pluraj semajnoj, kaj, post la parolado, li rikoltis multan aplaŭdon.

Stefano Dirks, unu el la klubanoj poste diris al la klubo-gvidanto: "Tio vere estis grandioza parolado, Otto. Mi sincere gratulas vin".

"Dankon, Stefano, pro via gratulo", diris Otto, "ĉu ĝi plaĉis al vi?"

"Ho jes, multe, tre multe", respondis Stefano; "sed mi ne volas kaŝi al vi, ke mi havas libron, en kiu troviĝas ĉiu vorto de via parolado".

"Ho", ekkriis Otto, kiu videble iĝis ofendita pro la paroloj de Stefano, "montru al mi tiun libron!"

"Jen", diris la blagema Stefano ridetante, kaj montris al Otto la "Plenan Vortaron de Esperanto."

Esperanto tago

[redakti] Tradicioj

Zamfest

Homoj festas kaj celebras Zamenhoftagon en diversaj manieroj, interalie per:

  • interŝanĝi aĉajn donacojn (ĉefe gramatikaj libroj);
  • ornami esperanto-klubo per flagoj kaj verda stelo;
  • postuli ke amikoj lernu Esperanton;
  • noktomeza esperanto-rekontiĝo;
  • redaktado de artikoloj en Neciklopedio.

[redakti] Idista stulta plendo

Oni ne sustenu la celebron di la naskodio di Zamenhof, ne pluse kam tiu di altray serchisti pri lingui internacionay. Me esperas ke ulu memorigas nin pri la naskodii di Jesperseno, Ostwald, de Beaufront, Couturat, Schleyer, Rosenberger ec.


Vikipedio havas pedantan artikolon pri Zamenhoftago.

[redakti] Kion diras la krokodiloj

  • Den 15. december følger konsekvent den jødiske kalender, og er dermed altid en mandag.
  • 15 de Dezembro (Quinzicus di Dezembrum) é o tricentésimo-quadragésimo-nono dia do ano. Faltam só 16 dias para terminar o ano, poia.
La Tagoj de la Semajno
Lundo | Mardo | Merkedro | Ĵedajo | Vendredo | Sabato | Zamenhoftago
Content Navigation
Aliaj lingvoj