Zaratuŝtro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Tiel parolis Zaratuŝtro"

~ Ulo, kiu ne scias alion pri Zaratuŝtro (preskaŭ ĉiuj)

"Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo"

~ Zamenhof al Zaratuŝtro pri supo

"Raciaj homoj pensas"

~ Zaratuŝtro

"Me hezitus omnatempe ka mea gramatiko es perfekta!"

~ Idisto
Razeno apud flago

Zaratuŝtro

Zaratuŝtro (Zarathustra) estas la plej granda parolanto en la mondo. Sed neniu scias, kion li diris. Neniu lin konas, sed ĉiu scias, ke li parolis. Eble li havis iun ajn problemon pri komunikado. Tial mi ne scias kion skribi eble viCi scias pli multe ol mi...

[redakti] Zarĉo kaj la virinoj

3467

Ĉe vespera promenado Zaratuŝtro trafas sur maljunulino, kiu deziras de li, rakonti pri la virino. Parolis do Zaratuŝtro:

Ĉio ĉe la virino estas enigmo, kaj ĉio ĉe la virino havas solvon: ĝi nomiĝas gravedeco. La viro estas por la virino rimedo: la celo ĉiam estas la filo. :Ludilo estu la virino, pura kaj fajna, simila al juvelo, prilumita de la virtoj de mondo, kiu ankoraŭ ne ekzistas. La lumo de stelo brilu en via amo! Via espero nomiĝu: ‚ke mi naskus la superhomon!'

Kiel danko la maljunulino donacas al li "malgrandan", sed ofte miskomprenatan "veron":

Ĉu vi iras al virinoj? Ne forgesu la vipon!


Restas klarigenda la demando, kiu ja estas fakte la maljunulino, kiu konsilas al Zaratuŝtro, envolvi la "malgrandan veron" kaj "fermi al ĝi la buŝon", por ke ĝi ne „tro laŭte“ [1]kriu kaj estu miskomprenata de ĉiuj. Respondo sur ĉi tiu demando troviĝas en Die fröhliche Wissenschaft (La gaja scienco):

‚La vero‘ nomiĝis ĉi tiu maljunulino …

[redakti] Zoroastro

Zoroastro, la fondinto de Zaratuŝtrismo, religiulo de Persio, por komprenigi la fakton pri «mondo malperfekta el kreinto perfekta», aprobe akceptis antikvan iranan miton laŭ kiu ekzistas du dioj, tiu de la bono Ahura Mazda kaj tiu de la malbono, Angra MainjuArimano, kaj supozis la kombinon de du principoj, kondiĉantaj la homojn kaj Dion. Kaj tiel naskiĝis dualisma religio en kiu pliklariĝis la origino de ĉiuj malbonoj.

Content Navigation
Aliaj lingvoj