Zepelino
El Neciklopedio
"Kondukante zepelinon, ne legu magazinon."~ Robert Baden-Powell
" Ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataŭe zepelino uzu stir·ebl·a aer·balon·o"
~ Bonalingvano pri Zepelino
La zepelino (ina zepelo) estas granda dika flugmaŝino (ina flugmaŝo) por transporti grandajn dikajn turistojn. La vorto devenas el la germana Zeppelin, kiu signifas "trampolino (ina trampolo) por zebroj".
Enhavo |
[redakti] Invento
La unuan zepelinon desegnis Johann Wolfgang von Götterdämmerung, post kiam li faris vicon de skizoj pri Hermann Göring.
[redakti] Historio
En 1933, okazis terura brulego, kiam teologoj de la liberigo frakasis plurajn zepelinojn en la germanan parlamentejon (la Reichstag). Tio kaŭzis la militon kontraŭ turismo.
En 1975, Gerard O'Neill verkis notindan eseon "Spacaj Salamioj", pri la ebla uzo de la zepelino por vojaĝi kaj loĝi en kosma spaco. Tio inspiris la konstruon de la Titaniko.
[redakti] Kultura signifo
Bolkuiritaj zepelinaĵoj (litove cepelinai) estas populara manĝaĵo en Litovio, eble pro la manko de zebroj.
[redakti] Sekura konsilo
- Ne alfiksu dekoraciojn al la surfaco de la zepelino per pingloj aŭ najloj.
- Por eviti koliziojn, ne forgesu la nifo-detektilon.
- Ne konduku vian zepelinon super Litovion.
- Sudamerikajn teologojn en vian zepelinon nepre ne lasu.