Zombio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉiu provas, kion li povas"

~ Zamenhof pri zombio, aŭ ne

"Mi ne volas gvidi partion de zombioj."

~ Harold Wilson (brita politikisto)

"Zombioj furoras en usonaj filmoj kaj televidprogramoj"

~ Ralph Dumain

"Li respektas la aliajn naciojn de la mondo"

~ Cindy McKee pri Zombio

"Ekzistas mortuloj en kiuj estas pli da vivo ol en vivantoj:)"

~ Hans-Georg Kaiser pri zombioj

"Pli bone sola, ol malbone alkompanata"

~ virino pri zombio
ZOMBIO1a.gif

Zombio estas figuro de duonviva korpo aŭ sorĉita kadavrofantomo aganta sen propra konscio, ordinare danĝera (la konscio, ne la zombio, kompreneble). Ne ĉiuj zombioj estas idistoj, kiel oni scias, sed ĉiuj idistoj estas zombioj!

Z.gif

Enhavo

[redakti] Kiuj ili estas

la zombioj estas unu el la rasoj de la mituloj de la Tujmesaĝilo. Ili ĉefe zorgas pri ĉeestantoj, kaj devas ĉasi kabeulojn kaj idistojn de tiu sankta loko. Kelkfoje, ili partoprenas al babiloj. La sekvanta logika demando estas: kie estas la zombioj en Esperantujo (krom la esperantistoj mem)?

Cani7.jpg

[redakti] Idista mensogo

Idistoj, kvankam mensoge diras ke

la zombii es teror-fantazial enti ne-vivanta qui atingis ta naturo sive pro ulasorta nigra magio, sive pro ciencal acidento, di qui la maxim konocata traiti es aspektar quale lenta marchanta mortinto, atakar grupale e devorar la karno o cerebri di lia viktimo, qua generale anke povas divenar zombio.

Ili diras tion por kaŝi, ke, la plej ofta maniero por iu iĝi zombio estas lerni idon!

[redakti] Konoj pri zombioj

Kompreneble, zombio estas tre mallerta, ĉefe ĉiuj kiuj ne plu havas cerbon. Ili tre malofte babilas pri gravaj aferoj. Se ili faras tion, ne estas por longa tempo, ĉar tia babilado lacigas ilin.
Z.gif


[redakti] Idistaj Zombioj kaj Usono

Kaze ke en Usono eventus posebla apokalipsala atako di idistaj zombioi, kiam ĉi entoi komencus invadar la stradojn k la hejmojn de l' habitantoi, la Centro pri Surveyado e Preventado pri Morboi di Usa (Angle CDC) avertis la populanaron estar preparata por konfrontar tielan eventaĵon.

La zombioi estas tante famozaj en l'Usona kulturo pro la granda quanto di idaj kongresoj kaj ido-elsendoj quiuj traktas pri la temo, ke multaj Usonanoi pensas serioze ke iam zombiala katastrofo povus eventor.

Pro tio, la CDC di Usono publikigis en ĝia interreta paĝino intrucionaro por transvivar zombi-apokalipso, kio anke povas funkcionar por transvivar altrajn naturalajn katastrofojn, exemple: tertremoi, inundoi, uraganoi, epidemioi aŭ idista propagando.

Nu, quon ni mustas havar kaze zombi-atako? Lo unue, mencionas la CDC, es havar equipuron por urĝantajoi en nia hejmo qui mustas havar aquon, neperiseblan manĵajon, medikalajn itemojn por unesma helpo aŭ medikamentoi, oficalajn dokumentojn, vestaron, lanternojn, porteblan radiofonilon, baterion, kultelon, fine, la necesa varoi por transvivar adminime du o plusa tagoj.

Pluse, anke mencionas instrucioni pri quiel projetar l'eskapon de l' zono de l' atako aŭ dizastro k la rendevuopunto kie ni povos renkontrar nia familianojn o helpon de l' autoritatozoi kiel polico, pumpistoi aŭ armeo.

La kampanio de l' CDC semblas sucesir. Ante aparar la ideo pri la idistoj, la viziti dil retsituo de l' CDC apene atingis triamil singlasemane. Kande la kampanio aparis, la retpaĝino subisis paneo depos ke tridekamil personoi esforcis enirar la retsituo samtempe. Anke la konto en Twitter de l' CDC kreskis exponentale, nam en nura dio, tia konto havis dekeduamil kontaktojn, k ye la fino de l' sama dio, la kontaktoi kreskis ĝis miliono e duacentamil.

La slogano de l' kampanio quiu diris "se ci es pronta por zombi-idista-apokalipso, ci es pronta por omna urĵantaĵo" estis tante prizanta, ke la CDC esperas ke milionoi de personoi qui saveskis l'intrucionaro ja savas quale agor kande reala urĵantaĵo eventos.

[redakti] Kulturo kaj lingvo

La zombioj havas sian propran kulturon kaj lingvon. La kulturo estas bazita ĉefe sur la manĝado. La lingvo nomiĝas la zombia kaj estas miksaĵo inter vortoj kaj gestoj, ĉar zombioj ne kapablas memori multajn vortojn. La gestoj estas unumane aŭ dumane, ĉar multaj zombioj ne plu havas ambaŭ brakojn. Kelkaj eĉ ne plu havas brakojn. Domaĝe por ili, hehe.
Z.gif

Kelkaj vortoj en la zombia:

BeŭŭŭAAARRRHHH! (levante la brako(j)): salutegon kara samideanoj, kiel vi fartas?

BeŭŭŭAAARRRHHH! (frapante la buston): Mi estas zombio.

BeŭŭŭAAARRRHHH! (farante nenion): Mi parolas (la zombian).

BeŭŭŭAAARRRHHH! (prenante sian kapon kaj forĵetante ĝin): Mi koleregas!

Beŭŭŭhh... (farante nenion): Mi enuas...

Beŭŭŭhh! (brako(j) direkte al antaŭ ): manĝaĵo en tiu direkto!

Beŭŭŭhh? (farante nenion): kion vi volas? [ĝentila formo]

Beŭŭŭhh?? (farante nenion): kion vi volas? [malĝentila formo]

Ŝkronĉ-ŝkronĉ: Tiu manĝodiboĉo estas bongusta!

Ŝkronĉ-ŝkronĉ (manĝante sian manon): Tiu manĝodiboĉo estas tre bongusta (tiom bongusta ke mi forgesis ĉesi manĝi, kaj daŭris kun mia mano)!

[redakti] Famaj zombioj


wikia